Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 2014-majo-28

Mesaĝoj: 926

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-05 03:35:25

Gratulu vin kun via venko! ridulo.gif

m_v (Montri la profilon) 2016-februaro-05 09:30:38

Серёга:Gratulu vin kun via venko! ridulo.gif
Dankon! Ligilo al komputila analizo troviĝas ĉi-sube. Laŭ ĝi ni estis ĉirkaŭ egalaj, ĝis kiam via kuriero invitis mian turon en movo 17. okulumo.gif

№7 m_v vs. Серёга 1-0
№6 Серёга vs. Frano 0-1
№5 Frano vs. Серёга 1-0
№4 Серёга vs. m_v 0-1
№3 Frano vs. m_v 1-0
№2 m_v vs. BoriQa 0-1
№1 BoriQa vs. horsto 0-1

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-13 18:10:42

8 tagoj post la pasinta ludo permesas min proponi novan ludon.

m_v (Montri la profilon) 2016-februaro-16 15:28:02

Серёга:8 tagoj post la pasinta ludo permesas min proponi novan ludon.
Tri tagoj post la propono de nova ludo permesas min akcepti tiun proponon. ridulo.gif
Ludu vi la blankajn!

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-17 09:05:25

m_v:
Tri tagoj post la propono de nova ludo permesas min akcepti tiun proponon. ridulo.gif
Ludu vi la blankajn!
Dankon!

1.e4?

Mi malbone scias esperanton! malgajo.gif (1.e3)

m_v (Montri la profilon) 2016-februaro-17 18:29:44

1.e4 e5 2.?

Серёга:Mi malbone scias esperanton! malgajo.gif (1.e3)
Ja ĉiuj scias, ke en Esperanto ne ludi 1.E3! estas la due plej grava eraro post misuzi la akuzativon.

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-17 18:42:23

1.e4 e5 2.f4?

Caran gambiton oni ne opinias kiel forta sed interesa. ridulo.gif

m_v (Montri la profilon) 2016-februaro-18 08:09:33

1.e4 e5 2.f4 exf4 3.?

Mi akceptas ĝin!

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-18 11:43:48

m_v:
Mi akceptas ĝin!
Tio estas la plej forta decido!

1.e4 e5 2.f4 exf4 3.Kc4?

La kuriero estas malpli pacienca ol la ĉevalo. ridulo.gif

m_v (Montri la profilon) 2016-februaro-20 15:15:53

1.e4 e5 2.f4 exf4 3.Kc4 Dh4+ 4.?

Ĉu vi volas ludi la senmortan partion? ridego.gif

Reen al la supro