ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Ĉu iu volas ŝakludi?

از BoriQa, 28 مهٔ 2014

پست‌ها: 926

زبان: Esperanto

m_v (نمایش مشخصات) 26 مارس 2016،‏ 17:10:01

Серёга:Eblas ke ni ankaŭ volus fari Kb5 sed decidis esti pli modesta. ridulo.gif
Fakte, kiel ni volas ludi Kb5 kun nia peono sur c4 blokanta la vojon? okulumo.gif

Frano (نمایش مشخصات) 26 مارس 2016،‏ 17:48:22

m_v:
Серёга:Eblas ke ni ankaŭ volus fari Kb5 sed decidis esti pli modesta. ridulo.gif
Fakte, kiel ni volas ludi Kb5 kun nia peono sur c4 blokanta la vojon? okulumo.gif
Kb5 estis la bona ideo, tamen estas evidente ke la angla baro c4 blokas liberan disvolviĝon de neanglaj figuroj malgajo.gif

Серёга (نمایش مشخصات) 26 مارس 2016،‏ 20:17:15

Frano:
m_v:
Серёга:Eblas ke ni ankaŭ volus fari Kb5 sed decidis esti pli modesta. ridulo.gif
Fakte, kiel ni volas ludi Kb5 kun nia peono sur c4 blokanta la vojon? okulumo.gif
Kb5 estis la bona ideo, tamen estas evidente ke la angla baro c4 blokas liberan disvolviĝon de neanglaj figuroj malgajo.gif
Ĉu ne eblas ŝerci? ridulo.gif

m_v (نمایش مشخصات) 26 مارس 2016،‏ 22:51:53

Frano:Kb5 estis la bona ideo, tamen estas evidente ke la angla baro c4 blokas liberan disvolviĝon de neanglaj figuroj malgajo.gif
Jen denove evidentiĝas la supereco de 1.E3! kompare al 1.c4?, disbatita estu la obstina baro c4-peona.

Frano (نمایش مشخصات) 27 مارس 2016،‏ 14:52:31

1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4

Mallonga promenado.

m_v (نمایش مشخصات) 28 مارس 2016،‏ 11:59:51

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3

Damo faras paŝon flanken por eskapi el la vojo de la mortigema kuriero.

Frano (نمایش مشخصات) 30 مارس 2016،‏ 8:05:57

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6

m_v:Damo faras paŝon flanken por eskapi el la vojo de la mortigema kuriero.
Estis alia plano: d6 kaj Ĉd7, sed la ĉevalo revas pri la centro (aŭ pri la blanka damo ĉu?)

Серёга (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2016،‏ 10:15:56

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0

Ni apenaŭ konsultiĝis kaj time je la ĉevalo savas nian caron, do ni esperas ke nia turo iĝos nia kastelo!

Frano (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2016،‏ 12:42:10

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0 Ĉa5
№7 "por ĉevalo la eĝo estas malbona seĝo". Tamen mia ĉevalo estas ribelanto, kiu tiajn regulojn ne obeas.
Mi lernas je viaj partioj!
Ĉu la blanka damo sekvos ĉevalon (10.Da4) aŭ revenos hejmen (10.Dd1)?

Серёга (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2016،‏ 13:43:50

Frano:Mi lernas je viaj partioj!
Ĉu la blanka damo sekvos ĉevalon (10.Da4) aŭ revenos hejmen (10.Dd1)?
La damo pripensos pri via supozo. ridulo.gif

بازگشت به بالا