關閉的
Max. 500 messages.
Ĉu iu volas ŝakludi?
貼文者: BoriQa, 2014年5月28日
訊息: 926
語言: Esperanto
BoriQa (顯示個人資料) 2014年12月6日下午4:07:15
m_v:Nu, mi loĝas en Germanio kaj estas grek-germana junulo. Mi ŝatas lingvojn kaj tial lernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ duona jaro. Nuntempe mi plejparte estas okupata per lernado por la lernejo, sed tio (feliĉe) paŭzos baldaŭ por iom da tempo dank’ al la Kristnask-ferioj.Bonege!
Hodiaŭ nokte mi veturos hejme al Kanado. Mi alvenos hejme morgaŭ.
Ĝis!
Paulinho (顯示個人資料) 2014年12月6日下午9:02:51
m_v (顯示個人資料) 2014年12月7日上午8:39:57
BoriQa:Bonege!Bonan hejmvojaĝon, do!
Hodiaŭ nokte mi veturos hejme al Kanado. Mi alvenos hejme morgaŭ.
Ĝis!
1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 ?
BoriQa (顯示個人資料) 2014年12月9日下午12:29:48
m_v:Bonan hejmvojaĝon, do!Dankon! Mi fine estas hejme en Kanado!
Mia gefiloj estis feliĉa, kiam mi revenis hejme. Mi ĉiam alportas donaĵojn al ilin, kiam mi vojaĝas afere.
Kie en Germanujo vi loĝas? Mi vizitis Germanujo je 1990.
m_v (顯示個人資料) 2014年12月9日下午8:58:55
BoriQa:Kie en Germanujo vi loĝas? Mi vizitis Germanujo je 1990.Mi loĝas en Berlino, sed naskita mi estis aliloke.
Ĝis!
BoriQa (顯示個人資料) 2014年12月10日上午2:47:04
m_v:Mi loĝas en Berlino, sed naskita mi estis aliloke.Mi ne konas Berlino. Kiam mi vizitis Germanujo je 1990, Germanujo estis du landoj: Okcidenta Germanujo kaj Orienta Germanujo. Mi vizitis Okcidentan Germanujon.
Ĉu vi parolas aliajn lingvojn?
Mi ankaŭ parolas la hispana, la angla, kaj iom la franca.
m_v (顯示個人資料) 2014年12月10日下午2:33:23
BoriQa:Ĉu vi parolas aliajn lingvojn?Mi denaske parolas la germanan kaj grekan, kaj lerneje mi lernis la anglan. Pro tio, ke mi estas ĉe “malnovlingva” lernejo, mi ankaŭ lernis la latinan kaj la antikvan grekan tie, sed oni kompreneble nur lernas traduki kaj ne paroli tiujn malnovajn lingvojn, do mi ne vere konsideras ilin lingvoj, kiujn mi parolas.
Mi ankaŭ parolas la hispana, la angla, kaj iom la franca.
BoriQa (顯示個人資料) 2014年12月11日下午7:01:49
m_v:Mi denaske parolas la germanan kaj grekan, kaj lerneje mi lernis la anglan. Pro tio, ke mi estas ĉe “malnovlingva” lernejo, mi ankaŭ lernis la latinan kaj la antikvan grekan tie, sed oni kompreneble nur lernas traduki kaj ne paroli tiujn malnovajn lingvojn, do mi ne vere konsideras ilin lingvoj, kiujn mi parolas.Interese. Mi studis antaŭe la germanan dum kvar jaroj, sed mi jam ne praktikas ĝin. Mi jam forgesis la plej de ĝi. Mi esperas relerni la germanan dum iu tago.
Ĝis.
m_v (顯示個人資料) 2014年12月11日下午7:27:52
BoriQa:1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g3 7.?Ĉu vi eble volis diri g6? Vi ja ludas la nigrajn …
BoriQa (顯示個人資料) 2014年12月11日下午8:48:57
m_v:ho ho...BoriQa:1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g3 7.?Ĉu vi eble volis diri g6? Vi ja ludas la nigrajn …
Jes, 6... g6. Pardonu min.
1.e4 c5 2.Ĉc3 d6 3.Kb5+ Ĉc6 4.d3 Kd7 5.Ĉf3 Ĉf6 6.0-0 g6 7.?