ไปยังสารบัญ

Serĉo de esperanta kurso

จาก LeoBeltran, 28 พฤษภาคม 2014

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

LeoBeltran (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 19:42:56

Saluton! Tiu ĉi estas mi unua mesaĝo en la esperanta forumo, do pardonu min se mi faras iujn erarojn. Mi volas demandi al vi se vi konas iun kurson por lerni esperanton komplete skribita esperante, kiel la “Direkta Metodo”.

Kaj, ŝanĝante de temo, kion vi opinias pri esperanto kiel internacia lingvo?

nornen (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 19:57:10

Saluton ankaŭ al vi!

Vi verkis bone vian unuan mesaĝon.

(Nur kelkaj eraretoj: "mia unua mesaĝo", "kurson ... skribitan", "ŝanĝante temon", cambiar de = ŝanĝi ion )

Bedaŭrinde mi ne konas tian kurson.

Urho (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 20:17:59

LeoBeltran:Mi volas demandi al vi se vi konas iun kurson por lerni esperanton komplete skribita esperante, kiel la “Direkta Metodo.
Ekzistas la libro Esperanto per rekta metodo (de Stano Marček). Bonvolu legi pri ĝi ĉe Katalogo de UEA.

Salikoko (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 20:55:49

Jen estas la kurso de Henrik Seppik, "La Tuta Esperanto", antaŭnelonge oni povis trovi ĝin en Lernu. net, sed bedaŭrinde iu gravulo forigis ĝin de la paĝaro.Ve al Esperanto!

Mattacchione4 (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 21:09:56

Vi povas serĉi en la jena paĝaro de ĉi tiu retejo mem:

http://eo.lernu.net/lernado/elŝutaĵoj.pdf.php

Ĉi tie vi povas trovi diversajn tekstojn kaj gramatikojn komplete skribitajn esperante.
Eble la plej interesa gramatiko estas "la tuta esperanto".
Mi ŝatis ĝin multege.

Havu agrablan tempon!
Amike,
Massimiliano

Mattacchione4 (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 21:18:53

Saluton Salikoko,
Post kiam mi vidis vian mesaĝon pri la forigo de "la tuta esperanto" el lernu.net, mi kontrolis denove la paĝaron kaj mi trovis ĝin ankoraŭ tie. Mi ankaŭ provis elŝuti la dosieron, kaj mi sukcesis fari ĝin.

Ĝis,
Massimiliano

Urho (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤษภาคม 2014, 21:37:59

Salikoko:Jen estas la kurso de Henrik Seppik, "La Tuta Esperanto", antaŭnelonge oni povis trovi ĝin en Lernu.net, sed bedaŭrinde iu gravulo forigis ĝin de la paĝaro.
La Tuta Esperanto (de Henrik Seppik) estas trovebla per via retumilo ankaŭ ĉi tie →

กลับไปด้านบน