К содержанию

taŭga kontre konvena

от notasurgeon, 28 мая 2014 г.

Сообщений: 2

Язык: Esperanto

notasurgeon (Показать профиль) 28 мая 2014 г., 22:37:14

kio estas la diferenca inter taŭga kaj konvena? Ili ambau havas la saman tradukon.

Ankaŭ, gramatika konsilo pro ĉi tiu mesaĝo havus valoron al mi.

Redakto: Ankaŭ, la diferenca inter posedajo kaj apartenajo?

Eltwish (Показать профиль) 28 мая 2014 г., 23:28:28

Taŭga estas eble pli ĝenerala; ĝi simple signifas pli aŭ malpli "bona aŭ uzebla por ia celo," aŭ "tia, ke havus valoron uzi / apliki ĝin." Konvena havas apartan sencon de konformeco de reguloj aŭ normoj.

Se mi ne eraras, la afero estas pli aŭ malpli jene:
"Ĉu tiu ĉi ĉemizo taŭgas por la enterigo?" = "Ĉu estus bone, se mi portus ĝin?"
"Ĉu tiu ĉi ĉemizo estas konvena por la enterigo?" = "Ĉu estus dece, se mi portus ĝin?"

Posedaĵo kaj apartenaĵo estas sufiĉe similaj; la diferencoj estas simple tiuj, kiuj devenas nuance de la sencoj de la verboj (posedi kaj aparteni). Mi havas la impreson, ke "posedi" temas pli pri abstraka rajto kaj "aparteni" pri laŭlegeco, sed eblas, ke mi plene eraras.

Gramatike, mi ŝanĝus "la diferenca" al "la diferenco" kaj "konsilo pro ĉi tiu" al "konsilo pri ĉi tiu"; nur tio.

Наверх