Till sidans innehåll

Montrado de lingvoj en lernu!-profiloj

av m_v, 29 maj 2014

Meddelanden: 6

Språk: Esperanto

m_v (Visa profilen) 29 maj 2014 11:42:17

Saluton!

Laŭ mia opinio estus pli bone en profiloj montri la lingvojn, kiujn iu lernu!-uzanto parolas, per la nomo, kiun tiuj lingvoj havas en la lingvo elektita por uzi lernu!.

Do, se mi uzas lernu! en Esperanto, mi volas vidi la nomojn de lingvoj tiel:

germana, angla, franca, hispana, rusa

kaj se mi uzas lernu! en la angla, mi volas vidi la nomojn de lingvoj tiel:

German, English, French, Spanish, Russian

sed laŭ mi estas stultaĵo, ke la nomoj de lingvoj nuntempe estas montrataj ĉiam tiel (do per la nomo, kiun la lingvo havas por si mem):

Deutsch, English, Français, Español, Русский

ĉar ne ĉiu uzanto de lernu! scias ĉiujn nomojn de lingvoj en la lingvoj mem.

leporinjo (Visa profilen) 29 maj 2014 12:12:17

Mi konsentas.

Jev (Visa profilen) 29 maj 2014 14:21:23

m_v:Deutsch, English, Français, Español, Русский
ĉar ne ĉiu uzanto de lernu! scias ĉiujn nomojn de lingvoj en la lingvoj mem.
Sed kiun utilon tio havus? Kial necesas scii ĉiujn lingvonomojn? La listo nur montras, en kiuj lingvoj estas kontaktebla la uzanto. Se vi ne komprenas la nomon de iu lingvo, vi certe ne parolas tiun lingvon kaj ne kontaktos tiun uzanton en tiu lingvo. En la listo por vi gravos nur tiuj lingvoj, en kiuj vi kapablas komuniki kun la uzanto kaj sendube vi tuj rekonos la nomojn. Pro tio mi ne certas, ĉu indas superŝargi la tradukantojn per aldona tradukado de longa lingvolisto.

m_v (Visa profilen) 29 maj 2014 19:12:18

Jev:Sed kiun utilon tio havus? Kial necesas scii ĉiujn lingvonomojn? La listo nur montras, en kiuj lingvoj estas kontaktebla la uzanto. Se vi ne komprenas la nomon de iu lingvo, vi certe ne parolas tiun lingvon kaj ne kontaktos tiun uzanton en tiu lingvo. En la listo por vi gravos nur tiuj lingvoj, en kiuj vi kapablas komuniki kun la uzanto kaj sendube vi tuj rekonos la nomojn.
Mi ne konsentas. Por mi (kaj certe ankaŭ por aliaj homoj) estas interese vidi, kiujn lingvojn iu uzanto parolas, malgraŭ ke mi ne ankaŭ parolas ĉiujn el tiuj lingvoj.

Jev:Pro tio mi ne certas, ĉu indas superŝargi la tradukantojn per aldona tradukado de longa lingvolisto
Nuntempe la tuta detala gramatiko estas tradukata, do mi ne pensas, ke listo kun 61 vortoj estus problemo por la tradukantoj (por komparo: la senprobleme tradukita landolisto konsistas el ĉirkaŭ 200 vortoj).

Clarence666 (Visa profilen) 29 maj 2014 23:30:30

m_v:estas stultaĵo, ke la nomoj de lingvoj nuntempe estas montrataj ĉiam tiel (do per la nomo, kiun la lingvo havas por si mem )
Bonas tiel.

m_v:ĉar ne ĉiu uzanto de lernu! scias ĉiujn nomojn de lingvoj en la lingvoj mem.
Eble veras, sed cxu vi konas la nomojn de ĉiuj lingvoj en EN+EO ?

> senprobleme tradukita landolisto konsistas el ĉirkaŭ 200 vortoj

fivortoj?

> ke listo kun 61 vortoj estus problemo por la tradukantoj

Eble vi forgesis kelkajn lingvojn.

> kiun tiuj lingvoj havas en la lingvo selektita por uzi lernu!.

Eble pli bone nur "elektita" ?

Mi havas alian mafkekan ideon: montri la enhavon de "lernu!" cxiam en EO, kaj iun alian elektitan lingvon apud EO, ne anstataux. Ankaux, nuntempe la "lernu!" ekzercoj ecx ne funkcias se oni elektas alian lingvon ol EO.

m_v (Visa profilen) 30 maj 2014 08:15:40

Clarence666:Eble veras, sed cxu vi konas la nomojn de ĉiuj lingvoj en EN+EO ?
Certe ne, sed se mi vidus lingvonomon en lingvo, kiun mi parolas, estus pli facile por mi informiĝi pri tiu lingvo. Plie, estas tia senkonsekvenceco, ke ĉio krom la lingvonomoj estas tradukita (kaj tradukata) ĉe lernu!.

Clarence666:> ke listo kun 61 vortoj estus problemo por la tradukantoj

Eble vi forgesis kelkajn lingvojn.
Ne, nombru la lingvojn en la listo ĉe la profilo, kaj vi vidos, ke estas ekzakte 61.

Clarence666:> kiun tiuj lingvoj havas en la lingvo selektita por uzi lernu!.

Eble pli bone nur "elektita" ?
Dankon pro korekti min.

Clarence666:Mi havas alian mafkekan ideon: montri la enhavon de "lernu!" cxiam en EO, kaj iun alian elektitan lingvon apud EO, ne anstataux. Ankaux, nuntempe la "lernu!" ekzercoj ecx ne funkcias se oni elektas alian lingvon ol EO.
Mi dubas, ke tio estus helpa por komencantoj, kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton.

Tillbaka till toppen