Kwa maudhui

Redaktanto/provleganto bezonata.

ya lexus77, 30 Mei 2014

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

lexus77 (Wasifu wa mtumiaji) 30 Mei 2014 4:09:26 alasiri

Karaj samideanoj,

mi havas peton al vi: Ekde tempeto mi deziras traduki kelkajn mallongajn historiojn. Por ekzerci mian reĝon pri la lingvo, kaj kun la celo enrete legebligi ilin al aliaj esperantistoj, eble eĉ fari kelkajn filmetojn en kiuj mi laŭtlegas Esperante. Kvankam mi certe ne malbone parolas Esperanton, mi ankaŭ ne perfektas en ĝi. Do mi bezonas iun, kiu volas legi ilin, kaj korektigi miajn erarojn.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 3 Juni 2014 5:26:38 alasiri

Kial vi ne simple afiŝas viajn tekstojn ĉi tie? Mi certas ke multaj legontoj vole helpos vin.

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 7 Juni 2014 2:24:54 asubuhi

nornen:Kial vi ne simple afiŝas viajn tekstojn ĉi tie? Mi certas ke multaj legontoj vole helpos vin.
Tio bonas por mallongaĵoj. Antaŭe, tamen, ofte kiam homoj afiŝis tre longajn skribaĵojn kaj petis ke aliuloj korektis ilin, la respondoj estis tre etaj.

Homoj volas helpi, kompreneble, sed por longegaĵoj la laboro ofte ŝajnas tro... homoj ofte ne eĉ legas skribaĵon, se ĝi estas tro longa. Iam homoj korektas nur la unuajn aŭ duajn alineojn, sed la sekvaj ignoriĝas.

Se oni volas afiŝi longan skribaĵon, mi rekomendas ke oni fendas ĝin en multaj etaj partoj. Mallongaĵoj estas pli facile korekteblaj.

Kurudi juu