前往目錄

Kiel indiki la pluralon alimaniere?

貼文者: Kurawiri, 2014年5月30日

訊息: 12

語言: Esperanto

danielcg (顯示個人資料) 2014年6月12日上午12:49:20

Kurawiri:Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj.
Ebles jes, temas pri alkutimiĝo.
Tamen ja eblas eviti tiujn tedajn ripetojn malbelsonajn, kiuj ĝenas nealkutimiĝintajn orelojn kaj okulojn.

Aŭ alimaniere dirite:

La tedecon kaj malbelsonecon de tiu ripedado, same kiel la aŭdan aŭ vidan ĝenon pro manko de kutimo, oni ja povas eviti.

Amike,

Daniel

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年6月12日上午1:08:26

En unu punkto Kurawiri tute pravas: tradukistoj sklaviĝas al la esprimmaniero de la originala teksto nacilingva. Bedaŭrinde neniu el ni povas plentempe vivi en esperantlingva mondo tiel ke malfacilas evoluigi vere Esperantan stilon. La spirito de nia kulturo ankoraŭ estas tre juna kaj ĝi serĉas sian formon. Ne forgesu ke nia lingvo bebas kompare je aliaj lingvoj. El ĉiuj lingvoprojektoj nur nia tiom viglas kaj tiom longe paroliĝas grandnombre.
Se nur tiuj kiuj vane serĉas ŝanĝi la gramatikon ja direktus sian atenton al la kultivado de la jam ekzistanta Esperanto por klopodi antaŭenigi ĝin, kreskigi ĝin, novmodaligi ĝin. Jen defio de vera artisto!
Do levu la ganton, Kurawiri! Mankas ankoraŭ e-traduko de La Force de l'Age de Simone Beauvoir - esperantigi ŝin! Aŭ alian aŭtoron franclingvan. Invitu nin en ilian mondon - vi kiu denaske scipovas la francan ja povas malfermi la pordon. Lasu vin gvidi per via fajna senso de stilo. Mi volunte eniros en novan mondon.

回到上端