Към съдържанието

Kiel indiki la pluralon alimaniere?

от Kurawiri, 30 май 2014

Съобщения: 12

Език: Esperanto

Kurawiri (Покажи профила) 30 май 2014, 18:16:31

Saluton al ĉiuj!
Mi estas leganta la e-tradukon de "La Faraono" de Boleslaw Prus. Min ĝenas la tro ofta uzo de la litero J por indiki la pluralon. Mi pensas, ke la problemo devenas de la stilo mem de la tradukinto. Mi rimarkis la saman problemon ĉe e-tradukoj de "Orm la Ruĝa", "Quo Vadis", "la Fabeloj de Andersen" k.a. Ĉu ne eblas signifi la pluralon alimaniere ol uzi ĉiam kaj por ĉiuj vortoj la -J finaĵon? Mi bone scias, ke la temo estas tre subjektiva, tamen ĉu vi ne sentas tion iamaniere "embarasa" por la legado kaj/aŭ la prononcado?
Mi ne trovas tiun ĉi problemon ĉe la verkoj de Claude Piron, Julio Baghy aŭ Edmond Privat ekzemple.
Resume, mi ŝatus, ke la e-tradukoj estu pli elegante kaj belsone verkitaj. Alikaze oni donas de nia lingvo malbeletan bildon.
Kion vi opinias?

michaleo (Покажи профила) 30 май 2014, 18:41:14

Jes, tio estas via subjektiva impreso. Kaj kiel vi vidas ne ĉiuj samopinias. Tradukistoj de verkoj, pri kiuj vi sbribis (krom Orm la Ruĝa) estis poloj kaj verŝajne ilin ne ĝenis plurala -j.

Claude Piron:
Ekzistas en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantaĝojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.

Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi, mi rajtas uzi la vortojn pri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj système, systématique, systématiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.

Kurawiri (Покажи профила) 30 май 2014, 20:51:25

Kara Michaelo,

Jes mi konas tiun tekston de Claude Piron. Ŝajne tiu "ĝeno" pri la -j finaĵo estas tipike de franclingvanoj, ĉu vi pensas?

Terurĉjo (Покажи профила) 30 май 2014, 21:06:31

Kurawiri, kio vin ĝenas, kiam vi legas en via gepatra lingvo?

Kurawiri (Покажи профила) 31 май 2014, 06:27:51

Terurĉjo:Kurawiri, kio vin ĝenas, kiam vi legas en via gepatra lingvo?
Ĝenas min la silentaj literoj de la franca, paradokse hehehe.
La problemo ne estas la -J finaĵo mem sed la malbelsoneco de iuj tradukoj. Tiun problemon, mi rimarkis, mi ne trovas ĉe originalaj verkoj en esperanto, ĉar tiukaze la lingvo pli nature fluas ol ĉe tradukoj. Iuj tradukistoj penas deŝoviĝi de sia denaska lingvo. Nu vi ŝajne pensas, ke ĉio tio estas nur subjektiva afero. Vi eble pravas.

Kurawiri (Покажи профила) 31 май 2014, 08:45:15

Mi trovis ekzemplojn el la Kabe-a esperantigo de la Faraono:
En la urboj la butikoj estis fermitaj kaj la senokupaj metiistoj tutajn tagojn diskutis pri la ŝanĝoj en la ŝtato. Ĉi tiu skandala fenomeno ne estis plu novaĵo por Egipto, sed nun ĝi atingis tiel minacan gradon, ke la kolektistoj de l' impostoj, eĉ juĝistoj komencis sin kaŝi; tiom pli, ke la polico tre malsevere agis kontraŭ la trouzoj de la popolo.
Malpiuloj, kiuj trinkis, bruis, ĵetis koton sur la murojn de l' temploj, eĉ sur la statuojn; kaj piuloj, plejparte maljunuloj kaj virinoj, kiuj preĝis en la stratoj, laŭte antaŭdirante malfeliĉojn kaj petegante la helpon de l' dioj.
Mi preferus, reĝino, aŭdi detalajn sciigojn pri la fortoj kaj intencoj de miaj malamikoj...
Ĉu vi ne sentas "embarasa" aŭ "ĝena" tiu ripetado de -OJ kaj -OJN finaĵoj?
Ĉu, kiel skribis Piron, ne eblas signifi la pluralon alimaniere, uzante per ekzemplo la sufikson -ARO?
Mi pensas, ke esperanto estas lingvo sufiĉe riĉa por allasi al la tradukistoj aliajn manierojn por pli elegante esperantigi alilingvaĵojn, ĉu ne?
Mi ankaŭ rimarkas, ke en la epoko de Kabe oni malmulte uzadis la adverbfinaĵon -E. Pliofta uzo de tiu ĉi finaĵo ankaŭ helpas al pliriĉigo de la alesperantaj tradukoj.

nornen (Покажи профила) 31 май 2014, 08:57:03

Kurawiri:Kara Michaelo,

Jes mi konas tiun tekston de Claude Piron. Ŝajne tiu "ĝeno" pri la -j finaĵo estas tipike de franclingvanoj, ĉu vi pensas?
Hm, ĝeni pri la -j aŭ -jn en Esperanto, estas kiel ĝeni pri -o, -a, -os, -as en la Hispana. Aŭ pri neelparolataj -e (-es, -ent) en la Franca.

Sunjo (Покажи профила) 31 май 2014, 11:15:33

Kurawiri:
Ĉu vi ne sentas "embarasa" aŭ "ĝena" tiu ripetado de -OJ kaj -OJN finaĵoj?
Tute ne.

Kurawiri:
Ĉu, kiel skribis Piron, ne eblas signifi la pluralon alimaniere, uzante per ekzemplo la sufikson -ARO?
Piron jam montris ke tio eblas, sed mi havas la impreson ke tio ne sufiĉas al vi. Kial ne? Ĉu vi ne opinias ke ĉiu skribu, verku kaj traduku laŭ la reguloj sed ankaŭ laŭ sia propra plaĉo?

Dakila_Sidhi (Покажи профила) 31 май 2014, 11:26:00

Mi sentis ĝenita pro la skribfasonoj hehehe.

Se ne plaĉas al vi la verkoj de ili, legu la verkojn de aliaj verkistoj.
Aŭ eble vi alkutimiĝos je tia. Eble vi nur ne sufiĉe alkutimiĝas al Esperanto por senti komforte legi tiajn.

Kurawiri:Mi trovis ekzemplojn el la Kabe-a esperantigo de la Faraono:
En la urboj la butikoj estis fermitaj kaj la senokupaj metiistoj tutajn tagojn diskutis pri la ŝanĝoj en la ŝtato. Ĉi tiu skandala fenomeno ne estis plu novaĵo por Egipto, sed nun ĝi atingis tiel minacan gradon, ke la kolektistoj de l' impostoj, eĉ juĝistoj komencis sin kaŝi; tiom pli, ke la polico tre malsevere agis kontraŭ la trouzoj de la popolo.
Malpiuloj, kiuj trinkis, bruis, ĵetis koton sur la murojn de l' temploj, eĉ sur la statuojn; kaj piuloj, plejparte maljunuloj kaj virinoj, kiuj preĝis en la stratoj, laŭte antaŭdirante malfeliĉojn kaj petegante la helpon de l' dioj.
Mi preferus, reĝino, aŭdi detalajn sciigojn pri la fortoj kaj intencoj de miaj malamikoj...
Ĉu vi ne sentas "embarasa" aŭ "ĝena" tiu ripetado de -OJ kaj -OJN finaĵoj?
Ĉu, kiel skribis Piron, ne eblas signifi la pluralon alimaniere, uzante per ekzemplo la sufikson -ARO?
Mi pensas, ke esperanto estas lingvo sufiĉe riĉa por allasi al la tradukistoj aliajn manierojn por pli elegante esperantigi alilingvaĵojn, ĉu ne?
Mi ankaŭ rimarkas, ke en la epoko de Kabe oni malmulte uzadis la adverbfinaĵon -E. Pliofta uzo de tiu ĉi finaĵo ankaŭ helpas al pliriĉigo de la alesperantaj tradukoj.

Kurawiri (Покажи профила) 01 юни 2014, 06:53:40

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj.
Ebles jes, temas pri alkutimiĝo.

Обратно нагоре