Į turinį

Kiam uzi majusklon en la vorto Esperanto?

haydn, 2014 m. gegužė 30 d.

Žinutės: 9

Kalba: Esperanto

haydn (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 30 d. 18:34:30

Jen rakonteto:
Ronjo legas esperante.
Ŝi antaŭ mallonge eklernis Esperanton.
Ŝi jam nomas sin esperantistino.
La esperanta estas facila ŝiaopinie.
La plano estas esperantigi venonttempe la tutan Ronjan retejon.

Kiuj vortoj devenintaj el "Esperanto" postulas majusklan komencliteron, mi ne certas. Je la ĉi-supraj cirkonstancoj mi pli-malpli nur divenis.

Ĉu ekzistas iu regulo pri tio? Se la rakonteto estas nekorekta (verŝajne), kia estas la korektaĵo?

Dankon!

Rejsi (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 30 d. 19:04:15

Laŭ mi, mi ĉiam skribas majusklojn, kiam mi uzas vortojn, kiuj temas pri Esperanto. Mi faras tion, por ke oni ne konfuziĝu inter Esperanto kaj vortoj, kiuj temas pri la radiko esper-.

m_v (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 30 d. 19:11:02

haydn:Kiuj vortoj devenintaj el "Esperanto" postulas majusklan komencliteron, mi ne certas. Je la ĉi-supraj cirkonstancoj mi pli-malpli nur divenis.

Ĉu ekzistas iu regulo pri tio? Se la rakonteto estas nekorekta (verŝajne), kia estas la korektaĵo?
Laŭ mia scio ne ekzistas devigaj reguloj pri uskleco. Sed ĝenerale ekzistas du uzeblaj sistemoj:

sistemo 1: uzi majusklajn komencliterojn ĉe propraj nomoj kaj ĉe ĉiuj vortoj derivitaj de ili
Esperanto, la Esperanta lingvo, paroli Esperante, Esperantigi, Esperantistoj, Italio, Italoj, la Itala lingvo, ktp
Tiun sistemon uzas ekzemple Bertilo Wennergren en sia gramatiko PMEG por Esperanto.

sistemo 2: uzi majusklajn komencliterojn ĉe propraj nomoj, sed ne ĉe vortoj derivitaj de ili:
Esperanto, la esperanta lingvo, paroli esperante, esperantigi, esperantistoj, Italio, italoj, la itala lingvo, ktp
Tiun sistemon uzas ekzemple la esperantlingva magazino MONATO (klaku por legi pri tio).

Mi persone favoras la duan sistemon, sed tio certe estas gustafero.

Dakila_Sidhi (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 30 d. 19:19:38

Ĉi tiu estas laŭ mia kompreno. Sed mi nur taksas min kiel meznivelulo, kaj do mi ne estas perfekta.

Mi kredas ke nur la kvara linio malĝustas, koncernante la majuskleco.
"La Esperanta estas facila ŝiaopinie."

En Esperanto oni majuskligas proprajn nomojn kiuj estas substantivoj. Se ĝi uziĝas kiel adjektivo, oni uzas minusklon.
- Hispanio havas hispanajn kuirartojn.

Sed por lingvoj, Esperanto esprimas ilin kiel majuskla ĉar ili konsideriĝas kiel substantivoj.
"Mi scipovas la Anglan (lingvon) kaj la Esperantan (lingvon).

Nu mi ne bone komprenas la nomon Ronjo. Fakte ĝi sonas vira al mi, pro la 'o' kaj 'a' jam agnoskiĝas kiel ina nomo en Esperanto. Sed mi pensas ke vi devis diri “retejon de Ronjo”. Dirante “Ronjan retejon” signifus ke la retejo estas kiel Ronjo.

Sed se vi uzas la lingvon neformale, kompreneble ne gravas. Oni povas eĉ skribi sen majusklo en la komenco de la frazo kaj ne gravus.

Rejsi (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 30 d. 21:23:44

m_v pravas. Ne ekzistas precizaj reguloj pri majuskloj, sed la PMEG havas rekomendojn. Jen.

PMEG:Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon...
Do la vortoj, kiu devenas de "Esperanto," havus majusklon. Ekzemple: "Miĥaelo estas Esperantisto" aŭ "mi parolas Esperante."

Ankaŭ PMEG diras, ke oni devus...
1. ...uzi majusklojn por monatoj, festoj, kaj landoj
2. ...uzi minusklojn por semajntagoj
3. ...uzi aŭ majusklojn aŭ minusklojn por popoloj kaj lingvoj (laŭ via plaĉo)

Ankaŭ la fina rekomendo...
PMEG:Verajn lingvonomojn (kun O-finaĵo) oni ĉiam skribu majuskle, ĉar ili sendube estas veraj propraj nomoj: Esperanto, Sanskrito, Volapuko k.a. Se ili ne estus propraj nomoj, oni devus preskaŭ ĉiam uzi la antaŭ ili, sed tion oni ne faras. Multaj tamen skribas tiajn nomojn minuskle.

Dakila_Sidhi (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 31 d. 11:57:35

Rejsi:m_v pravas. Ne ekzistas precizaj reguloj pri majuskloj, sed la PMEG havas rekomendojn. Jen.
Oni povas vidi kio estas rekomendita en la vortaro de Lernu.
Nu, mi ĉefe lernis Esperanton per Lernu. La instruado ĉi tie estas tre bona kaj miaopinie estas la plej bona instruado por Esperanto. Ĉar Lernu! estas la kunlaboro de multaj homoj, kaj do la opinioj de multaj homoj.

Vi povas vidi ke Lernu uzas la majusklon por substantivoj kiuj estas lingvoj, landoj, festoj, k. lingvoj; la minusklon por adjektivoj, adverboj, kaj substantivoj kiuj estas monatoj k. semajntagoj.

Mi scias ke Esperanto kiel planlingvo, strebas por logikeco. Kaj do ankaŭ mi konsentas strebi por pli logika sistemo.
Miaj aliaj okcidentaj lingvoj estas la Angla kaj la Hispana. Mi kredas ke la majuskleco de Esperanto pli similas al la Hispana. Kaj mi konsentas ke la majuskleco de la Hispana estas pli logika ol de la Angla.

Nu mi povas konsenti ke ne estas definitiva maniero por kelkaj kazoj kiel popolnomoj.

Nu mi samopinias al m_v, ke ankaŭ mi favoras la duan sistemon kiun li montris. Tiel Lernu ja funkcias.

m_v:uzi majusklajn komencliterojn ĉe propraj nomoj, sed ne ĉe vortoj derivitaj de ili:[/b]

vicentesales (Rodyti profilį) 2014 m. gegužė 31 d. 19:41:48

Rejsi:Laŭ mi, mi ĉiam skribas majusklojn, kiam mi uzas vortojn, kiuj temas pri Esperanto. Mi faras tion, por ke oni ne konfuziĝu inter Esperanto kaj vortoj, kiuj temas pri la radiko esper-.
Mi konsentas.
Por la vorto Esperanto kaj por kiuj ajn propraj nomoj. Se estas regulo kontraŭ, al mi estas stranga.

Urho (Rodyti profilį) 2014 m. birželis 2 d. 15:21:41

Mallonge pri la temo ĉe La tuta Esperanto de Henrik Seppik.

danielcg (Rodyti profilį) 2014 m. birželis 12 d. 00:35:44

JEN SISTEMO PER KIU VI TUTE SOLVAS LA PROBLEMON PRI LA UZO DE LA MAJUSKLOJ.

okulumo.gif

Nun, serioze: por neesperantistoj povus ŝajni orgojle, ke oni majuskligas la nomon de nia lingvo, sed ne tiujn de aliaj (angla, hispana, ĉina, ktp.).

Sed ekzistas historia klarigo pri tio. Zamenhof origine ne donis specialan nomon al la lingvo, kiun li kreis. Li simple nomis ĝin "lingvo internacia" (sen majuskloj, ĝuste kiel "lingvo rusa", "lingvo itala", ktp.). Sed la lingvon li diskonigis per verko nomata "Unua lernolibro de lingvo internacia de Doktoro Esperanto". En tiu titolo, la vorto Esperanto, estante plumnomo de la aŭtoro, estis korekte majuskligita. Sed "lingvo internacia de Doktoro Esperanto" estis tro longa nomo por lingvo, kaj baldaŭ la uzo mallongigis la nomon de la lingvo al "Esperanto", sed konservis la majusklon de la plumnomo.

Tial en Esperanto mi skribas "Esperanto, angla, hispana...".

Kiam mi skribas en alia lingvo mi sekvas la regulojn aŭ kutimojn de tiu lingvo. Tial, en la hispana mi skribas "esperanto, inglés, español..." kaj en la angla "Esperanto, English, Spanish..."

Preterpase dirite, tiuj ĉi tri lingvoj estas la nuraj kiujn mi parolas. Inter miaj samlandanoj, trilingveco povas esti io estiminda, tamen ĉi tie en Lernu!, la fakto ke mi NUR parolas tri lingvojn iel hontigas min. okulumo.gif

Via,

Daniel

Atgal į pradžią