Zum Inhalt

Ĉu Usono estas danĝera lando?

von annadahlqvist, 8. Dezember 2007

Beiträge: 55

Sprache: Esperanto

bydonz (Profil anzeigen) 12. September 2008 05:10:54

AVERTO
Ja Ja Ja Usono tre danĝera, ĉiame batas iunaj lando, ĉiame ludas la estro de la mondo. Usona havas ĉia armilaj imagi kaj jam diris ke si ne permitas alian landojn havi la sama, do jes Usona tre danĝera.Usona kreis teruristoj kaj igis la plej granda terurista registaro.Ŝajnas ke la Republican Partio estis la milit'ama de la Du partia sistemo sed la Usonaj balot'donistoj tro cerba'lavan ŝanĝi sia estra - percepto. Kristiforo Kolomba ! kion vi faru!
javascript:aldonuMienon('lango')

RiotNrrd (Profil anzeigen) 12. September 2008 05:49:18

Ĉi tiu fadeno estas malnova novaĵo.

Taciturn_ (Profil anzeigen) 12. September 2008 08:00:29

Andreo Jankovskij:rideto.gif
Kun homaj rajtoj[/u] en Usono estas bona situacio.
Kaj lando al mi tre plaĉas.
(Se ne eraroj kun milito en Irako...)
La respondo multe ridindas laŭ mi ridulo.gif
Jes, certe en sia lando la Usona estraro sin tenas pri la homaj rajtoj ( mi kredas tamen, ke ne ĉiam ankaŭ, tute kiel ĉie en la Tero), sed ni bone vidas ĉion kiun Usono faras ekster siaj landlimoj: por ĝi estas nur unu regulo - sia propra profito kaj avantaĝo,potenco , kaj homaj rajtoj tiam ne taŭgas jam ridulo.gif.

Ankaŭ mi bone pensas ke simplaj usonaj uloj tute ne subtenas tiun konduton, sed la vero estas, ke oni taksas la ŝtaton laŭ la farado de sia estraro, kiu presentas ĝin.Kaj tiu farado tro multefoje malbonas lastatempe.

Miland (Profil anzeigen) 12. September 2008 09:24:33

Tio memorigis min pri ŝerco. Usona turisto en Sovetunio diris al ruso, 'En Usono ni estas tiel liberaj ke ni povas diri publike, 'La prezidanto estas frenezulo!' La ruso respondis, 'Do kio? Ankaŭ en Moskvo ni povas diri 'La usona prezidento estas frenezulo!'

Alia ŝerco, post-soveta. Usona turisto diras al ruso '99 procento de niaj civitanoj subtenas la registaron.' La ruso respondas 'Ĉi tie 100 procento subtenas la registaron. Estis 99.9 procento hieraŭ, sed la aĉuloj nun arestiĝis pro ne-politikaj grandaj krimoj.'

Fuzzy (Profil anzeigen) 12. September 2008 09:48:44

Miland:Tio memorigis min pri ŝerco. Usona turisto en Sovetunio diris al ruso, 'En Usono ni estas tiel liberaj ke ni povas diri publike, 'La prezidanto estas frenezulo!' La ruso respondis, 'Do kio? Ankaŭ en Moskvo ni povas diri 'La usona prezidento estas frenezulo!'
Malnova ŝerco... Mi aŭdis ĝin ankoraŭ en lernejo
Miland:
Alia ŝerco, post-soveta. Usona turisto diras al ruso '99 procento de niaj civitanoj subtenas la registaron.' La ruso respondas 'Ĉi tie 100 procento subtenas la registaron. Estis 99.9 procento hieraŭ, sed la aĉuloj nun arestiĝis pro ne-politikaj grandaj krimoj.'
Jen tiun mi ne aŭdis, ĝi estas ridinda rido.gif
Sed, se esti serioza, mi opinias, ke multegaj rusoj ne aprobas rusan registaron. En diversaj aferoj.
Sed.
En la plej diskuteblaj ĉi tie aferoj -- la kartvelia milito, la sendependeco de Kosovo, interrilatoj kun Okcidento, ktp -- preskaŭ ĉiu plene konsentas kun la agoj de Putin/Medvedev. Mi pensas, ke 99% estas ĝusta nombro rideto.gif

prahomo (Profil anzeigen) 1. Oktober 2008 21:17:02

Fuzzy:

gne ?

draklight (Profil anzeigen) 3. Oktober 2008 07:48:16

Ni ne forgesu, ke George Bush elektiĝis je la unua fojo per malhonestaranĝo.
Lia frato, kiu estis estro de la usona ŝtato Florido falsigis la elektajn rezultojn.
Do, je la jaro 2000, Al Gore devus iĝi prezidento de Usono.

Pri la iraka milito, Bush antaŭ la 11-a de septembro jam planis ataki Irakon.

3anclas (Profil anzeigen) 3. Oktober 2008 11:00:38

Mi havas iujn demandojn.

- Ĉu estas individua libereco en Usono?
Mi pensas, ke se ne estus individua libereco en ĝi, ĝi estus danĝera lando.

- Se Usono ne estus partopreninta en la Dua Mondmilito, ĉu la mondo estus regita nun per komunisma aŭ naciisma diktaturo?

- Se Usono ne estus partopreninta en la Dua Mondmilito, ĉu estus individua libereco en iu parto de la mondo?

- Se Usono ne ekzistus hodiaŭ, ĉu la mondo estus regita per la islama integrismo?

Mi ne scias ĉu ĝi estas danĝera lando, sed mi scias ke se ĝi ne ekzistus, la mondo estus pli malbona. Ankaŭ estas vere pli ol iom malbona hodiaŭ.

alfred14 (Profil anzeigen) 3. Oktober 2008 17:01:09

ĉu la estintecaj faroj pardonas la estantecajn farojn?
estas tro facile
la estinteco estas la estinteco kaj la estanteco estas la estanteco
mi ne pardonas la irakan militon

3anclas (Profil anzeigen) 3. Oktober 2008 23:04:56

alfred14:ĉu la estintecaj faroj pardonas la estantecajn farojn?
estas tro facile
la estinteco estas la estinteco kaj la estanteco estas la estanteco
mi ne pardonas la irakan militon
Ĉu la islama integrismo estas estinteco aŭ estanteco?

Zurück nach oben