Tartalom

Ĉu Usono estas danĝera lando?

annadahlqvist-tól, 2007. december 8.

Hozzászólások: 55

Nyelv: Esperanto

bukvodel (Profil megtekintése) 2010. április 15. 15:21:59

Treege danĝera sed precipe al diktatoroj kaj iliaj landoj.

custinne (Profil megtekintése) 2010. április 15. 16:00:24

danĝera lando?

neeeeeeeeee...

http://www.youtube.com/watch?v=Dck5ejUyfpU

Miland (Profil megtekintése) 2010. április 15. 17:55:26

Miaopinie Usono ne estas danĝera al tiuj, kiuj ne malamikiĝas al ĝi.

jan aleksan (Profil megtekintése) 2010. április 15. 18:45:55

ĉiukaze, mi vere ne havas emon viziti Usonon. Antaŭ ne longe mi malkovris ke epizodoj de "the twilight zone" kaj "the outer limits" estas spekteblaj en jutubo. Krom la fakto ke homoj en tiuj epizodoj fumadas kaj reklamaĉas por cigaredoj, ili ŝajnas ankaŭ timigaj, agante stulte kiam ili pensas esti en danĝero ekz pafante antaŭ scii kion ili pafas... Kompreneble tio estas malnovaj kaj fiksiaj, kaj kompreneble ĉiuj malsamas en usono. Sed tamen...

Ja mi havas impreson ke sufiĉe multe da usonanoj estas "paranoiaque" (timegema), kaj povas agi tre danĝere kiam ili pensas ke ili aŭ la lando estas en danĝero (eĉ se klare ne estas aŭ malverŝajnas). Ekz. ekz1 (ekde 1:30) (mi tre timas kiam tiu homo diras "oni faru grandan truon en la mezo de mez-europo"). Alia ekzemplo estas la stultaĵoj kiun oni legas de stultaj republikanoj ekz asertante ke Obama estas antichrist, terorist, ktp.

Pro la nuntempa sento rilate al usono, kaj komuna scio rilate al Usono mi vere ne emas iri tien, ĉar verŝajne tie oni riskas esti pafita, multe pli ol en iu alia (ne-en-milita) lando. Ankaŭ, mi havas impreson ke oni konsideras homojn kiel negravaĵojn, kaj sola intereso estas kolekto de monon: vidu por tio la afero rilate al la sanasekuro, kaj la produkto de manĝaĵoj kun modifiitaj genoj kaj la amasa vendo de cigaredoj, eĉ sciante ke ĝi mortigas.

Estas domaĝe ĉar mi certas ke estas multaj bonulaj usonanoj...

Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. április 18. 11:54:08

Kial kvazaŭ ĉiuj usonanoj kunportas armilojn en siaj poŝoj se ne estas danĝera?
(Do ne en la senco de Mae West: Is it a gun in your pocket, or are you glad to see me?)

Deziro je memjusteco?

Junpe (Profil megtekintése) 2010. április 24. 15:23:04

Usono estas la plej danĝera lando en la mondo, laŭ mia scio.

Pensu pri kiel la indiĝenoj traktiĝis.
La karaktero de invado ne ŝanĝis dum centoj da jaroj.
Militoj kun aliaj landoj preskaŭ ĉiam okazas ekster la lando.

Ĝi estas lando kies ekonomi ne funkcias sen la armila industrio.

Mi ne volas diri ke oni devas malami Usonon, sed volas diri ke oni devas esti konscia pri la danĝereco de la lando. Mi kredas ke ĝi estas demokrata lando, kaj mi esperas ke ĝi ŝanĝu.

bukvodel (Profil megtekintése) 2010. május 10. 14:38:00

Usono estas danĝera al neusonanoj,
kaj Rusio al rusianoj!

darkweasel (Profil megtekintése) 2010. május 10. 17:52:14

jan aleksan:la amasa vendo de cigaredoj, eĉ sciante ke ĝi mortigas
... kaj tio ne okazas alilande? Fakte mia hejmlando, Aŭstrujo, estas la lando kun la plej granda proporcio de tabakfumantoj el ĉiuj landoj de la mondo.

horsto (Profil megtekintése) 2010. május 10. 19:43:53

bukvodel:Usono estas danĝera al neusonanoj,
kaj Rusio al rusianoj!
Vi eble pravas en tio, ke la propra lando estas pli danĝera al la anoj ol la aliaj landoj.

diogotux (Profil megtekintése) 2010. május 10. 23:59:23

La Usona registaro estas aĉa kaj pro tio kulpas ĉiuj usonanoj, kiuj ne voĉdonas aŭ voĉdonas fuŝe.

En vero, la usonanoj lanuge kovriĝas kvazaŭ ŝafoj, sed ŝatas la potencon de sia nacio, kaj gaje fajfas kiam io eksplodas en Irako, ridegas pro ekonimia krizo en Eŭropo, kaj certiĝu ke se Brazilo aŭ iu ajn lando havos internan problemon politikan aŭ ajnan, Usono kaj sia registaro aprobita de plejparto de la popolo, estos la unua metaĉi ties naŭzan nazon je alies afero.

Kantu kun ni sal.gif

Ich will dass ihr mir vertraut
Ich will dass ihr mir glaubt
Ich will eure Hände sehen
In Beifall untergehen.

Vissza a tetejére