Đi đến phần nội dung

Ĉu Usono estas danĝera lando?

viết bởi annadahlqvist, Ngày 08 tháng 12 năm 2007

Tin nhắn: 55

Nội dung: Esperanto

zan (Xem thông tin cá nhân) 08:23:49 Ngày 11 tháng 5 năm 2010

En japanio usono metas kelkajn siajn militbazojn. Mi aŭdas, ke la loĝantoj ĉirkaŭ la militbazo suferas pro tio. (ekz. fi-agado kaj aliaj krimoj de la soldatoj, bruo de ĉasaviadiloj, akcidento danĝera al la loĝantoj ktp..) Laŭ mia vido, la loĝantoj ne bezonas la bazon, kvankam evidente troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj bezonas ĝin por sia vivmaniero. Sed politikistoj kaj iuj homoj asertas, ke necesas usonaj bazoj por antaŭŝirmi kontraŭ estonta krizo ,kiun ,laŭ ilia aserto, kaŭzos ĉinio kaj nordkoreio. Mi opinias, ke en japanio neniam necesas usonaj militbazoj, tamen, por tio, mi deziras, ke ĉiu ŝtato kondutu pace. Kiuj asertas nenecesecon de usonaj militbazoj, tiuj devas pruvi senminacecon de ĉinio(alie alian argumenton).

Junpe (Xem thông tin cá nhân) 11:53:44 Ngày 11 tháng 5 năm 2010

Sed estas Usono, kiu ne kondutas pace, kaj minacas.

Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 19:45:30 Ngày 19 tháng 5 năm 2010

Mi senpacience atendas tiun momenton.

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 07:18:04 Ngày 20 tháng 5 năm 2010

Senegaùlo
Remetu en la "Humoron"

Junpe (Xem thông tin cá nhân) 23:30:41 Ngày 22 tháng 5 năm 2010

Ĉu almenaŭ ne estas kompreneble, ke Usono agas malĵuste?

Usono riproĉas diktatorajn landojn, sed neniam same riproĉas Saudan Arabion, kiu vendas nafton al ĝi.

Usono pensas nur pri sia gajno. Tial ĝi ne enmiksiĝas en aferoj de iuj landoj, tamen enmiksiĝas en aferoj de iuj aliaj landoj armile, ĉar la armila industrio estas granda parto de ĝia ekonomio.

Quay lại