До змісту

Esperantigo de Riven

від DuckFiasco, 1 червня 2014 р.

Повідомлення: 5

Мова: Esperanto

DuckFiasco (Переглянути профіль) 1 червня 2014 р. 22:03:19

Ĉu vi ŝatas la komputilludojn Myst? Ĉu vi bonege parolas Esperanton? Vi atentu do!

Ekde iom da tempo, amantoj de la Myst-a serio klopodas rekrei la duan ludon, Riven, kun moderna tridimensia "bildigilo". Vi eble jam konas similajn projektojn, kiel RealMyst. La teamo ricevis la entuziasman permeson de Cyan, kaj nun serĉas tradukantojn por diversaj lingvoj. Mi demandis, ĉu ilin interesus Esperantigo pro la granda "surmeteco" de la Esperanta kaj komputika/komputilluda komunumoj (ekzemple la Esperanta tradukaĵo de Minecraft), kaj ili akceptis.

Jen la baza peto:
"GLUP estas mojosa projekto, kiun komencis Lewis Johnston (Orange Haired Boy), cele al traduko de diversaj Myst-aj projektoj en kiel eble plej multe da lingvoj. Ĉio estas senpaga, kaj vi nur devas krei konton por komenci traduki! Vi povas aŭ alŝuti novajn tradukaĵojn, aŭ baloti tradukojn jam kreitajn."

Mi esperas, ke ĉi tio estas taŭga kunhavigo por ĉi tiu forumo, kaj mi ankaŭ esperas, ke ne estos kontraŭ la regularo, ke mi aldonu la ligilon por pli da informaĵoj: http://www.starryexpanse.com/2014/05/27/tahgemah-r...

Mi jam komencis traduki, kaj mi bezonas ĉiun helpon! Se vi havas altan nivelon kaj interesiĝas pri ĉio ĉi, venu!

Moosader (Переглянути профіль) 2 червня 2014 р. 03:27:11

Mojosa. Mi esperas ke ili sukcesos.

Safis (Переглянути профіль) 2 червня 2014 р. 05:28:12

Tre interese! Mi neniam ludis Riven, sed mi elkore subtenas tiun ĉi projekton!

Mi okupas min lastatempe per tradukado de malnovajn ludkonzilajn videoludojn kiel Zelda II (jam finita), Final Fantasy, kaj Dragon Warrior. Ankoraŭ ne ekzistas tre multaj Esperantlingvaj videoludoj, sed ni kune povas tion ŝanĝi!

DuckFiasco (Переглянути профіль) 17 червня 2014 р. 17:49:40

Mi ankoraŭ bezonas vian lertan helpon, amikoj! Mi fintradukis la parolojn, sed ankoraŭ restas multege da taglibraj enskribigoj, ĉirkaŭ 220 mallongaj. La nivelo estas iom defia, sed via propra scio de Esperanto ege pliboniĝos verkante tiaaĵojn. Se vi ne sentas vin sufiĉe komforta por rekte traduki, mi petas, ke iu almenaŭ tralegu kaj kontrolu la jamajn skribaĵojn.

Jen ekzemplo de la (interesegaj) aferoj, kiuj atendos vin:
"I start this latest journal with astounding news — Catherine has returned to the Fifth Age! And though it sets my teeth on edge to say it, she has also vanished as quickly as she appeared, stolen from me by the rebels. As my guard tells it, she linked into the Fissure plateau cage — as I’d guessed — when suddenly he was set upon by a band of rebels who darted him and spirited her away. I suspect the truth of the matter was that he was so dumbfounded at actually witnessing someone link in after all this time that he presented an easy target for whichever rebel had happened by at that moment — the damnable luck of it! He did get a good enough look at her, though, to verify that it was indeed Catherine. He also claims that he inspected all of her belongings and found no Linking Book on her person, a fact which — if true — makes the question of why she’s returned here all the more puzzling."

Kaj mia tradukaĵo de la jena teksto:
"Mi komencas ĉi tiun plej lastan taglibron per nekredebla novaĵo — Catherine revenis al la Kvina Epoko! Kaj malgraŭ mia ega konsterno agnoskante tion, ŝi ankaŭ malaperis tiel rapide, kiel ŝi aperis, forŝtelita dank' al la ribeluloj. Laŭ la diro de mia gardanto, ŝi alvenis en la kaĝo de la Fenda plataĵo — kiel mi divenis — kiam subite, li ĉirkaŭiĝis de araĉo de ribeluloj, kiuj sagis lin kaj ekforprenis ŝin. Mi suspektas, ke tio, kio verfakte okazis, estis ke li tiom konsterniĝis spektante iun ajn, kiu tien alligiĝis post ĉi ĉiom da tempo, ke li iĝis facila celo por tiu ribelulo, kiu hazarde ekvidis lin en la momento — kia diabla ŝanco! Li tamen kapablis vidi ŝin sufiĉe bone por konfirmi, ke ja estis Catherine. Li ankaŭ asertas, ke li ekzamenis ĉiom da ŝiaj apartenaĵoj kaj trovis neniun Liglibron en tiuj, kaj se ĉi tiu fakto estas vera, la demando pri kial ŝi revenis tiom pli misteriĝas."

DuckFiasco (Переглянути профіль) 5 березня 2015 р. 20:28:05

Bonan novaĵon: mi finfine elfaris la tradukon de la tuta ludo Riven, kun posta tralegado por kontroli etajn erarojn. Inkluzivas plurajn centojn da taglibraj paĝoj, linioj de paroloj, kaj similaj rimedoj en videoludo, nun ĉiuj ĝueblaj en Esperanto kiam la tuta projekto finiĝos en la estonteco.

Se vi ŝatis la videoludon Riven kiam ĝi eldoniĝis dum la jaroj 1990, certe plaĉos al vi la komuniman refaradon kaj ĝisdatigon de la grafiko.

Jen la projekta retejo: http://www.starryexpanse.com/

Se unu el vi volas kontroli kaj korekti la tradukitan tekston, bonvolu alporti vian helpon al la traduk-projekta paĝaro! Mi certas, ke mi preterlasis iujn detalojn.

Назад до початку