前往目錄

Futbala Mondpokalo

貼文者: nigra_rivereto, 2014年6月4日

訊息: 96

語言: Esperanto

Duko (顯示個人資料) 2014年6月17日上午8:27:39

nornen:Kio signifas tio?
ridulo.gif Amuza mistajpo, ĉu intenca aŭ ne. La novaĵo certe temas pri himnoj, kaj ne pri partoj de virina anatomio.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年6月17日上午9:26:52

Certe ne temas pri la respekto kion havas la francoj aŭ la honduranoj por sia lando

Roberto12 (顯示個人資料) 2014年6月18日下午3:48:55

Kiam Anglio ludas kun sinjoro Joe Hart, se la pilko iras preter lia golejo, la pilkoknabo devas redoni ĝin al li tiom rapide kiom eble!

Hedilla (顯示個人資料) 2014年6月18日下午6:11:42

Kiu estos "la ruĝa" hodiaŭ?, ĉu Hispanujo aŭ Ĉilio?...ni atendas.

Roberto12 (顯示個人資料) 2014年6月18日下午9:25:03

Ruĝaj ŝortoj kaj ŝtrumpetoj klare estas malfeliĉaj por Hispanio. Fakte ili havas "militlacon" post iliaj najbaraj grandaj venkoj. Kaj sinjoro Negredo diras saluton.

pedroluis (顯示個人資料) 2014年6月19日下午1:39:50

Roberto12:Mi rigardis (televide) ĉiun Mondpokalon ekde Italio-1990, kaj mi rigardas la nunan. Kelkaj antaŭdiris ke Brazilo kaj Argentino estos la finalistoj, sed mi mem antaŭdiras ke ili estos Hispanio kaj Germanio. Amikoj, en kaj turniroj kaj vivo, multaj aferoj estas malcertaj, sed en Brazilo-2014, unu afero estas ja certa: ke Anglio ne alvenos al la duonfinaloj.
Mi pensas ke Hispanio ne estos finalista! Nun, mi pensas ke Germanio kaj Brazilo estos la finalistoj.

auxro (顯示個人資料) 2014年6月19日下午1:46:50

pedroluis:
Mi pensas ke Hispanio ne estos finalista!
Tre verŝajne ridulo.gif

pedroluis (顯示個人資料) 2014年6月19日下午1:58:33

auxro:
pedroluis:
Mi pensas ke Hispanio ne estos finalista!
Tre verŝajne ridulo.gif
Ja, ja. Bedaŭrinde, sed ni ne povas venki ĉiam!

Rangel_Castro (顯示個人資料) 2014年6月20日下午12:48:30

Mi ne ŝatas futbalon sed la mondpokalon mi ŝatas spekti. Mi apogas Brazilon kaj Japanion. Bedaŭrinde la nuntempa situacio de ĉi tiu ne estas bona kaj probable ĝi ne kvalifikiĝos, sed ankoraŭ restas espero. ridulo.gif

nornen (顯示個人資料) 2014年6月20日下午5:45:09

回到上端