본문으로

Futbala Mondpokalo

글쓴이: nigra_rivereto, 2014년 6월 4일

글: 96

언어: Esperanto

nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 12:45:23

Venontsemajne komenciĝos en Brazilo, kun la partopreno de 32 naciaj teamoj, la Futbala Mondpokalo.
En la unua fazo de la turniro la 32 teamoj estas dividitaj en 8 grupojn:

Grupo A: Brazilo, Kroatio, Meksiko, Kameruno
Grupo B: Hispanio, Nederlando, Ĉilio, Aŭstralio
Grupo C: Kolombio, Grekio, Ebur-Bordo, Japanio
Grupo D: Urugvajo, Italio, Anglio, Kostariko
Grupo E: Svislando, Francio, Ekvadoro, Honduro
Grupo F: Argentino, Niĝerio, Irano, Bosnio
Grupo G: Germanio, Portugalio, Usono, Ganao
Grupo H: Belgio, Rusio, Sud-Koreio, Alĝerio

La teamoj de la sama grupo ludos inter si kaj kvalifikiĝos por la dua fazo (okonfinaloj) tiuj, kiuj atingos la unuan aŭ duan lokon en ĉiu grupo.
Ĉu vi intencas spekti la matĉojn? Kiu(j)n teamo(j)n vi subtenos? Kiuj laŭ vi pasos al la dua fazo kaj kiu estos la ĉampiono de la Mondpokalo?

soraya_ (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 1:33:00

Mi spektos ĝin! ridulo.gif

m_v (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 2:56:29

Mi ankaŭ spektos ĝin. Mi subtenos Grekion, ĉar mia familio plejparte devenas de tie. Laŭ mi, aŭ Brazilo aŭ Hispanio estos la ĉampiono.

gobois (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 4:59:18

Ankaŭ mi spektos ĝin ridulo.gif kaj mi subtenos Ekvadoro ĉar estas bela lando kun multaj belaj pejzaĝoj ridulo.gif

Paulinho (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 5:06:59

Kiel brazilano mi diros al vi mian bonvenanj kaj deziras al vi ĉiuj belan kuron al dua loko.

Oijos (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 6:34:41

Kiam la ludoj okazas? Ĉu noktotempe en Eŭropo? Kie mi povas sciiĝi pri ludotempoj?

nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 7:16:47

Oijos:Kiam la ludoj okazas? Ĉu noktotempe en Eŭropo? Kie mi povas sciiĝi pri ludotempoj?
Ĉi tie vi povas vidi ke la ludoj okazos je la 13-a, 16-a, 17-a kaj 19-a horoj laŭ la brazila tempo. Por ekscii pri la horoj en Finnlando vi devas aldoni 6 horojn al tiuj de Brazilo.

WeekzGod (프로필 보기) 2014년 6월 9일 오후 4:31:31

Svislando ludas la dek-kvina.

Mi korpo estas preta.

nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 6월 10일 오후 8:36:57

Postmorgaŭ okazos la inaŭgura matĉo, Brazilo - Kroatio, ni jam travivas la etoson de la Mondpokalo, tio estas la ĉefa temo en brazilaj amaskomunikiloj.

Hieraŭ alvenis al mia urbo la franca teamo. Ĉi tie ne okazos ludoj, sed Ribeirão Preto estas la “hejmo” de Francio, ili gastas en hotelo ĉi tie kaj trejniĝas en stadiono de loka teamo.

Krom Brazilo mi subtenos la francan teamon kaj Portugalion. Kaj mi simpatias ankaŭ al la afrikaj teamoj.

Jen mia opinio pri la kvalifikiĝo ene de la grupoj:

Grupo A: Brazilo la 1-a, Meksiko aŭ Kroatio la 2-a
Grupo B: Hispanio kaj Nederlando, malfacilas diri kiu estos la 1-a kaj kiu estos la 2-a
Grupo C: Kolombio la 1-a, Ebur-Bordo la 2-a (al mi tre plaĉos se la ĝi pasos al la dua fazo)
Grupo D: Italio la 1-a, Urugvajo aŭ Anglio la 2-a
Grupo E: Francio la 1-a, Svislando aŭ Ekvadoro la 2-a
Grupo F: Argentino la 1-a, Niĝerio la 2-a
Grupo G: Germanio la 1-a, Portugalio la 2-a
Grupo H: Belgio la 1-a, Rusio la 2-a

morico (프로필 보기) 2014년 6월 12일 오후 9:37:28

Kiom da naciaj lingvoj por la 32 naciaj teamoj?

Mi kalkulis 14 lingvojn:
hispana (9);
portugala (2);
itala (1)
franca (4) Francio; Kameruno; Ebur-Bordo + mezo de Belgio kaj Svislando
angla (5) Anglio; Usono; Australio; Ganao; Nig'erio;
germana (1,5) Germanio + mezo de Svislando;
nederlanda (1,5) Nederlando + mezo de Belgio
greka (1)
serba-kroata (2)
rusa (1)
araba (1) Alg'erio
irana (1)
korea (1)
japana (1)

Pele'.estas konsiderata la plej elstara futbalisto en la tuta historio, kaj lia nomo estas fama en la tuta mondo. Li varbis sian subtenon al Esperanto. Kvankam Pelé ne parolas la lingvon, li publike vorte subtenis ĝin. Pro tio Almada aperigis esperantan tradukon de aŭtobiografio de Pelé, Mi estas Pelé.
« Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn. »

다시 위로