Naar de inhoud

Demando pri verbaj participoj kaj la akuzativo.

door steveconsevage, 5 juni 2014

Berichten: 15

Taal: Esperanto

Rujo (Profiel tonen) 6 juni 2014 16:45:35

sudanglo:Kontraste, 'I haven't seen him for years' estus Mi ne vidis lin dum jaroj.
Kiel oni povus diri en la angla: Mi ne vidas lin dum jaroj.
Kiel oni povus diri en esperanto: "I hadn't seen him for years."
Dankon.

EldanarLambetur (Profiel tonen) 6 juni 2014 18:00:41

sudanglo:Kontraste, 'I haven't seen him for years' estus Mi ne vidis lin dum jaroj.
Ĉu tio ankaŭ implicas ke vi nun vidas lin (pro la is-tempo)?

Do, ĉu la jenaj estas veraj?

1. Mi ne vidis lin dum jaroj = I hadn't seen him for years (kaj nun mi vidas lin)

2. Mi ne vidas lin dum (de?) jaroj = I haven't seen him for years (kaj mi ankoraŭ ne vidas lin)

Mi dirus ke: pro la as-tempo (2), la nevidado daŭris dum jaroj, kaj ankoraŭ daŭras. Sed la is-tempo (1), enpasintecigas la nevidadon, kaj tial ĝi ne plu daŭras.

ĉu mi ne pravas?

sergejm (Profiel tonen) 6 juni 2014 19:03:59

EldanarLambetur:1. Mi ne vidis lin dum jaroj
Mi ne vidis lin en pasinteco, sed mankas informo, ĉu mi vidas lin nun.

EldanarLambetur:2. Mi ne vidas lin dum (de?) jaroj
Mi ne vidis lin en pasinteco kaj ne vidas nun.
Mi ne komprenas, kion signifus "de" ĉi-kaze - krom se estas indikita nombro de jaro, ekz. "de jaro 2000"

nornen (Profiel tonen) 6 juni 2014 19:42:46

sergejm:
EldanarLambetur:1. Mi ne vidis lin dum jaroj
Mi ne vidis lin en pasinteco, sed mankas informo, ĉu mi vidas lin nun.
Mi persone interpretus ĝin same.

sudanglo (Profiel tonen) 7 juni 2014 12:16:17

Kiel oni povus diri en esperanto: "I hadn't seen him for years."
Mi kredas ke mi ne vidis povus ankaŭ esprimi 'I hadn't seen', sed persone por tiu ideo mi estus tentata uzi esti kun participo, do, Mi ne estis lin renkontinta dum jaroj, kiam unu tagon en Londono mi ...
Kiel oni povus diri en la angla: Mi ne vidas lin dum jaroj
Laŭ mia kompreno de la kutima uzado, malgraŭ tio ke en la pozitivo oni povas uzi la prezencon por indiki la plu-econ, en la negativo oni emas uzi la pasintan, almenaŭ por agaj aferoj.

Do mi dirus nature mi ne vidis lin ekde 2006 kaj ne mi ne vidas lin ekde 2006. Tamen, mi konas lin ekde 2006.

Terug naar boven