前往目錄

Demando pri verbaj participoj kaj la akuzativo.

貼文者: steveconsevage, 2014年6月5日

訊息: 15

語言: Esperanto

steveconsevage (顯示個人資料) 2014年6月5日上午1:22:14

Saluton Esperantujo!

Se mi volas diri la anglan frazon, "I have heard it,' ekzemple, kiel mi uzos la akuzativon?

Ĉu mi skribus, "Mi estas aŭdinta ĝin?" Ĉu mi devas uzi akuzativon sur "aŭdinta" ankaŭ? Ĉu alia metodo estas pli bona?

Dankon!

nornen (顯示個人資料) 2014年6月5日上午3:04:01

Simple: Mi aŭdis ĝin. Ne necesas kopii anglajn gramatikaĵojn.

sergejm (顯示個人資料) 2014年6月5日上午3:14:24

steveconsevage:Saluton Esperantujo!

Se mi volas diri la anglan frazon, "I have heard it,' ekzemple, kiel mi uzos la akuzativon?

Ĉu mi skribus, "Mi estas aŭdinta ĝin?" Ĉu mi devas uzi akuzativon sur "aŭdinta" ankaŭ? Ĉu alia metodo estas pli bona?

Dankon!
Traduko "Mi estas aŭdinta ĝi." taŭgas. Sed ĝi estas tro longa. Vi povas mallongigi ĝin:
"Mi aŭdintas ĝin."
Sed pli bone estas uzi simplajn tempojn kun adverboj:
"Mi ĵus aŭdis ĝin."
"Mi nun aŭdis ĝin."
"Mi jam aŭdis ĝin."
Akuzativo kun aktiva participo estas necesa, sed ĝi ne estas uzata en ĉi tiuj kazoj:
"Ĝi estis aŭdita de mi." (pasiva patricipo)
"Mi estis la audinto de ĝi" (substantivo)
PS Krom tio, komparu:
"Mi aŭdis ĝin" = "I have heard it" (Mi ne estis atentema)
"Mi aŭskultis ĝin" = "I have listen it" (Mi estis atentema)
PPS Ne kopiu anglaj prepoziciojn. Esperantaj prepozicioj estas pli ĝustaj.
Uzi akuzativon ĉe, apud[/b] aŭ kun patricipo, sed ne sur

steveconsevage (顯示個人資料) 2014年6月5日上午11:14:29

Dankon por klarigi

Eltwish (顯示個人資料) 2014年6月5日下午3:16:15

Saluton! Jes, kiel la aliaj klarigis, la plej kutima kaj ofta traduko estus Mi aŭdis ĝin. Pli da nuanco oni ofte esprimas per e-vortoj aŭ simile; ekzemple, se vi parolas pri kanto, kiun vi ekkonis kaj ne forgesis, eble vi dirus Mi iam aŭdis ĝin.

Uzo de la formo Mi estas aŭdinta ĝin certe ne estas eraro, sed me kredas, ke ĝi donas al la verbo pli precizan, aspektan sencon, kiun eble vi ne celas. Laŭ la impreso, kiun ĝi donas al mi, ĝi priskribas ian precipe nunan estostaton, ĉe kiu iamaniere gravas aŭ rilatas, ke okazis aŭdo. Eble ĝi iom similus al la angla "I am having heard", sed ne tiom malofta. Sed mi supozas, ke ne ĉiu havas tiun impreson. Do ĉiaokaze eble oni povus diri, ke ni nur uzu tiujn formojn okaze de aparta bezono, por eviti miskomprenon.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年6月6日下午12:12:29

La angla devigas elekton en la verbo inter du perspektivoj pri la pasinteco - antaŭ nun (I have heard) kaj en la pasinteco (I heard).

Tiun distingon oni povas esprimi en la verbo en Esperanto sed kutime ne. Tiel, mi aŭdis servas por ambaŭ.

Foje, la traduko de 'I have heard' povas esprimiĝi per mi jam aŭdis.

Foje, kiam la afero havas aldone nunan signifon - do pasinte kaj ankaŭ nun - ekz. 'We have been friends for many years' (kaj ankoraŭ estas amikoj) oni uzas en Esperanto la prezencon, do Ni estas amikoj de multaj jaroj.

Ni estis amikoj dum multaj jaroj tradukiĝus per 'We were friends for many years'.

Kontraste, 'I haven't seen him for years' estus Mi ne vidis lin dum jaroj.

orthohawk (顯示個人資料) 2014年6月6日下午12:48:26

steveconsevage:Dankon por klarigi
Mi sugestas, ke ci ignoru la "mi aŭdintas ĝin"-an formon. Ĝi estas ne-Fundamenta, sed pli grave, ne estas bezonata. Krome, ĝi povus okazigi miskomprenon aŭ nekomprenon.

"Mi estas aŭdinta ĝin" sufiĉos.

nornen (顯示個人資料) 2014年6月6日下午2:20:05

steveconsevage:Ĉu mi devas uzi akuzativon sur "aŭdinta" ankaŭ?
En via ekzemplo: ne. Tamen ekzistas okazaĵoj, kiam vi ja nepre marku la akuzativon en participoj.

La Esperantaj reguloj pri la kongruo estas iom malfacilaj. Mi klopodos resumi ilin:

Kiam participo (aŭ a-vorto) formas parton de la rekta objekto, t.e. kiam la participo estas aldonaĵo (adjunct) al ĝi, la participo kongruas laŭ nombro kaj kazo kun sia kapvorto:

Mi vidis mortintan hundon. (I saw a dead dog.)
Mi vidis mortintajn hundojn. (I saw dead dogs.)

Kiam participo (aŭ a-vorto) formas parton de la subjekto, t.e. kiam la participo estas aldonaĵo (adjunct) al ĝi, la participo kongruas laŭ nombro kaj kazo kun sia kapvorto:

Mortinta hundo ne mordas. (A dead dog doesn't bite.)
Mortintaj hundoj ne mordas. (Dead dogs don't bite.)

Kiam participo (aŭ a-vorto) ne formas parton de la rekta objekto, tamen rilatas al ĝi (predicate noun over the object), la participo kongruas laŭ nombro sed ne laŭ kazo:

Mi vidis hundon mortanta. (I saw a dog die.)
Mi vidis hundojn mortantaj. (I saw dogs die.)

Kiam participo ne formas parton de la subjekto, tamen rilatas al ĝi (predicate noun over the subject), la participo kongruas nek laŭ nombro nek laŭ kazo, sed oni uzu e-finaĵon:

Mortante mi vidis hundon. (Dying, I saw a dog.) (It was me who was dying.)
Mortante ni vidis hundon. (Dying, we saw a dog.) (It was us who were dying.)

Ĉiuj ĉi fenomenoj povas aperi en unu propozicio:

Enirante la ĉambron, mi aŭdis mortintan virinon kantanta.
(Entering the room, I heard a dead woman sing. [1] )

Alia afereto pri kiu jam demandis ĉi tie aliaj anglaparolantoj:
En la Angla la samtempa participo (present participle) kaj la gerundo (gerund) havas la saman formon: -ing. En Esperanto ne ekzistas gerundo, sed oni uzas la infinitivon:

Naĝi estas bone. (Swimming is good.)
Mi ŝatas naĝi. (I like swimming.)

La infinitivo neniam prenas akuzativan finaĵon; "-in" simple ne ekzistas.

----
[1] Ne estante denaska anglaparolanto, mi ne certas ĉu Angle eblas egale "I heard her singing" kaj "I heard her sing". Google trovas ambaŭ konstruaĵojn.

Eltwish (顯示個人資料) 2014年6月6日下午2:49:31

nornen:Kiam participo (aŭ a-vorto) ne formas parton de la rekta objekto, tamen rilatas al ĝi (predicate noun over the object), la participo kongruas laŭ nombro sed ne laŭ kazo:

Mi vidis hundon mortanta. (I saw a dog die.)
Mi vidis hundojn mortantaj. (I saw dogs die.)
Interese... ĉu oni ne dirus Mi vidis hundon morti? Mi scias, ke oni ne uzas n-finaĵon en tiuj kazoj, en kiuj la a-vorto priskribas staton, kiun la verbo estigas (ekz. Mi igis la hundon malfekunda), sed mi ne komprenas, ĉu via ekzemplo similas. Oni ja diras mi vidis hundon mortantan por "I saw a dying dog" (mi vidis hundon, kiu estis mortanta), ĉu ne?

nornen (顯示個人資料) 2014年6月6日下午3:50:34

Eltwish:
nornen:Kiam participo (aŭ a-vorto) ne formas parton de la rekta objekto, tamen rilatas al ĝi (predicate noun over the object), la participo kongruas laŭ nombro sed ne laŭ kazo:

Mi vidis hundon mortanta. (I saw a dog die.)
Mi vidis hundojn mortantaj. (I saw dogs die.)
Interese... ĉu oni ne dirus Mi vidis hundon morti? Mi scias, ke oni ne uzas n-finaĵon en tiuj kazoj, en kiuj la a-vorto priskribas staton, kiun la verbo estigas (ekz. Mi igis la hundon malfekunda), sed mi ne komprenas, ĉu via ekzemplo similas. Oni ja diras mi vidis hundon mortantan por "I saw a dying dog" (mi vidis hundon, kiu estis mortanta), ĉu ne?
Mi ne certas, sed bonvolu rigardi tiun ĉi Z'an frazon:

[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis [...]

Ĉi tie la perverba priskribo sendube estas "depikta" kaj ne "rezulta".
Samptempe, la tekstaro nur trovas nerilatajn rezultojn por "vid\VF\W\w\w+n\W\w+i\W".

En via ekzemplo "mi vidis hundon mortantan", la participo estas aldonaĵo al "hundon", kaj do kongruas laŭ kazo kaj nombro.

UPDATE:
Z ja skribis: "Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli." Ŝajne, ambaŭ formaj ĝustas.

回到上端