前往目錄

Ĉiu amas Koka-kolaon

貼文者: Roberto12, 2014年6月5日

訊息: 1

語言: Esperanto

Roberto12 (顯示個人資料) 2014年6月5日上午10:38:18

Estas brita filmo de 1957 kiu nomiĝas Quatermass 2. Mia plej ŝatata sceno okazas en la jena video, ekde 14:50. Sinjoro Quatermass ("kŭejtermas" ), sinjoro Broadhead (membro de parlamento) kaj aliaj vizitas uzinon kie oni fabrikas novan specon de manĝaĵo. La uzinistoj volis murdi ĉiun, sed Broadhead, kaj post li, Quatermass, eskapis. Quatermass nun serĉas Broadhead.

Parto de Quatermass 2

Por tiuj kiuj ne konas la anglan lingvon, la ĉefaj partoj de la dialogo estas la jenaj.

Ne tuŝu min! ... Mi devis eltrovi. (Ĉu vi estis ene?) Mi falis ... Ĝi bruligas. Ĉi tiu estas la manĝaĵo, kaj ĝi bruligas. Ne, ne tuŝu min!

Kio estas tiu "manĝaĵo"? Hieraŭ mi rigardis la jenan videon en youtube, kaj mi kredas ke mi trovis respondon. Neniom da traduko estas bezonata ĉi tie.

Boligo

Mirinda!

回到上端