Mergi la conținut

[i]Lernu![/i] por altniveluloj

de Oijos, 5 iunie 2014

Contribuții/Mesaje: 14

Limbă: Esperanto

nornen (Arată profil) 9 iunie 2014, 23:09:03

richardhall:
horsto:Ĉu eble vi eĉ ne komprenas la vorton kiel?
Mi pardonpetas. Vere, mi pardonpetegas. Mi pensis ke la vorto "kiel" signifas "en kia maniero". Eble, mi eraras. Sed ankoraŭ mi miras, kiamaniere la kurso 'Kio Okazas?' enhavas socialisman propagandon? Se miaj vortoj estas malĝustaj, bonvolu korekti miajn erarojn. Sed ankaŭ, vi povus respondi la demandon.
Ŝajnas ke la malkompreno estas ŝuldita al la fakto ke en la Germana "wie" ne povas stari tie, kie via "kiel" staras.
Tamen, mi opinias ke via Esperanta frazo estas tute ĝusta.

"Kiel (=en kia maniero) la lecionoj enhavas socialisman propagandon?"

Germane: Auf welche Weise beinhalten die Lektionen sozialistische Propaganda? -- Auf schamlose Weise. Auf versteckte Weise. Auf offensichtliche Weise.

Christa627 (Arată profil) 24 iulie 2014, 22:10:08

Oijos:Nur unu kurso troviĝas en la menuo ĉe Kursoj --> Altnivelaj. Tio nomiĝas Kio okazas?

Kaj kia kurso ĝi estas!
Ĝi estas:

1) infaneca
2) ne eĉ meznivela leksike
3) enhavas socialisman propagandon
4) enhavas lingvajn erarojn

(Mi finis legadon ĉe bildo 5.8, ĉar mi ne plu povis elteni ĝin.)
Nu, mi ne trovas ĝin tro infaneca, kvankam mi konsentas, ke ĝi ne estas leksike altnivela. Sed mi ne trovas socialisman propagandon, nek lingvajn erarojn (nur, kiel Clarence666 ankaŭ rimarkis, bildajn erarojn). Ĉu vi povas doni ekzemplojn?

Mi estas sekvanta tiun kurson nun, mi jam legis la tuton, sed verkis nur la unuan duonon. Mi tre ĝuas ĝin. La ĉefa intenco, ŝajnas al mi, ne estas lerni novajn vortojn, sed akiri sperton en verkado. Mia lingvohelpanto diras al mi, kiam miaj frazoj estas gramatike ĝustaj, sed "stile saltas." Tiel mi lernas pri verka stilo, kaj ekzerciĝas en verkado.

Se vi volas propagandon, nur legu la kurson "Jen Nia IJK;" ĝi estas plena je stranga propagando! Sed eĉ en Ana Pana troviĝas propagando: oni devas respondi al la demando, "Ĉu Esperanto kaj Interreto ŝajnas al vi esti bona paro por tutmonde komuniki?" Se vi donas la "malĝustan" respondon... nu, mi ne povas eĉ diri, kio okazos al vi, estas tro terure! (Tiu lasta frazo estas ŝerco - ne prenu ĝin serioze!)

eltwish: Mi kredas, ke oni certe ne povas atingi tre altan lingvonivelon nur per la lecionoj de Lernu (nek per ia ajn unuopa lecionaro), sed tio ŝajnas al mi tute ordinara afero. Kiam oni kapablas interparoli kaj legi literaturon, oni havas tiamaniere la plej taŭgan lernilon.
Mi konsentas. Per la kursoj de lernu!, mi atingis sufiĉe altan nivelon por studi per aliaj rimedoj. Se mi volas lerni pli pri gramatiko, mi kapablas legi PMEG-on. Sed mi volas scii, kion vorto signifas, mi povas legi la Esperantlingvaj difinoj de Plena Ilustrita Vortaro, anstataŭ dependi al tradukoj, kiuj ofte estas malklaraj. Mi povas lerni esprimmanierojn per legado de literaturo. Oni plej bone lernas per uzado, ekzemple, korespondo, blogado, taglibro, kaj simile. Se iu havas specifan demandon, tiu povas demandi en la forumo, kaj probable ricevos respondon.

eltwish: Sed eble ja estus interese, se Lernu havus, kiel altnivelajn lecionojn, bonajn poemojn kaj novelojn kun glosaroj kaj notoj pri iliaj lingvaj aspektoj.
Bona ideo!

Troviĝas en la retejo ne nur kursoj, sed ankaŭ gramatikaj klarigoj, bildvortaro, ekzercoj, ktp. Por mi la ekzercoj por vortlernado "laŭ bildvortaro" tre helpas por lerni vortojn en unu kategorio, ekzemple, korpopartoj aŭ fruktoj. (La sola problema estas, ke por fari ilin, mi devas reŝanĝi la lingvon de la retejo de Esperanto al alia lingvo, miakaze, la angla, sed tio ne estas tro granda problemo.)

Christa627 (Arată profil) 24 iulie 2014, 22:11:03

Sume, mi opinias, ke lernu! estas tre bona retejo por lerni Esperanton. Oni ne povas lerni ĉion ĉi tie, sed oni lernas multe, kaj se oni volas lerni pli, oni havas sufiĉan komprenon de Esperanto por fari tion.

erinja (Arată profil) 24 iulie 2014, 23:21:37

Christa627:Se vi volas propagandon, nur legu la kurson "Jen Nia IJK;" ĝi estas plena je stranga propagando! Sed eĉ en Ana Pana troviĝas propagando: oni devas respondi al la demando, "Ĉu Esperanto kaj Interreto ŝajnas al vi esti bona paro por tutmonde komuniki?" Se vi donas la "malĝustan" respondon... nu, mi ne povas eĉ diri, kio okazos al vi, estas tro terure! (Tiu lasta frazo estas ŝerco - ne prenu ĝin serioze!)
Mi povas diri al vi, ke neniu korektanto zorgas pri la enhavo de viaj respondoj, nur pri la ĝusteco de la gramatiko ridulo.gif La respondoj al tiaj demandoj efektive estas ĉiam tiel samecaj, ke la lingvohelpanto eĉ povus aprezi, kiam vi elpensas amuzan kaj malsaman respondon al unu el la demandoj!

Înapoi mai sus