去目錄頁

[i]Lernu![/i] por altniveluloj

Oijos, 2014年6月5日

讯息: 14

语言: Esperanto

Oijos (显示个人资料) 2014年6月5日上午11:18:52

Nur unu kurso troviĝas en la menuo ĉe Kursoj --> Altnivelaj. Tio nomiĝas Kio okazas?

Kaj kia kurso ĝi estas!
Ĝi estas:

1) infaneca
2) ne eĉ meznivela leksike
3) enhavas socialisman propagandon
4) enhavas lingvajn erarojn

(Mi finis legadon ĉe bildo 5.8, ĉar mi ne plu povis elteni ĝin.)

Kirilo81 (显示个人资料) 2014年6月5日下午12:56:17

Se vi trovis erarojn, bv. informi la retejestrojn.

Mi jam havis lernantojn, kiuj komencis lerni ĉi-reteje kaj trapasis la kurson Kio okazas?, kaj ili skribis bonan Esperanton.

Dakila_Sidhi (显示个人资料) 2014年6月5日下午2:22:46

Nur la kursoj, ne; la tuta retejo, jes. La retejo donas multe pli kiel la "Lernado" por la gramatiko kaj la babilado en la forumoj kaj la tujmesaĝilo.

Eltwish (显示个人资料) 2014年6月5日下午3:30:51

Mi kredas, ke oni certe ne povas atingi tre altan lingvonivelon nur per la lecionoj de Lernu (nek per ia ajn unuopa lecionaro), sed tio ŝajnas al mi tute ordinara afero. Kiam oni kapablas interparoli kaj legi literaturon, oni havas tiamaniere la plej taŭgan lernilon. Sed eble ja estus interese, se Lernu havus, kiel altnivelajn lecionojn, bonajn poemojn kaj novelojn kun glosaroj kaj notoj pri iliaj lingvaj aspektoj.

richardhall (显示个人资料) 2014年6月7日下午11:36:21

Oijos:... Kio okazas? ...

3) enhavas socialisman propagandon
Kiel la lecionoj enhavas socialisman propagandon?

horsto (显示个人资料) 2014年6月9日上午12:28:57

richardhall:
Oijos:... Kio okazas? ...

3) enhavas socialisman propagandon
Kiel la lecionoj enhavas socialisman propagandon?
Ĉu eble vi eĉ ne komprenas la vorton kiel?

Eltwish (显示个人资料) 2014年6月9日上午1:05:12

horsto:Ĉu eble vi eĉ ne komprenas la vorton kiel?
Ŝajnis al mi sufiĉe klare, ke li ja volis diri "kiel" - alivorte, kiasence ili enhavas tian propagandon?

Clarence666 (显示个人资料) 2014年6月9日上午4:50:23

Oijos:Kaj kia kurso ĝi estas!
1) infaneca
hehehe ....

Oijos:3) enhavas socialisman propagandon
Cxu vere? Mi jam plenumis la kurson, kaj ne trovis iun "socialisman propagandon" okulumo.gif

> 4) enhavas lingvajn erarojn

Mi ne trovis iujn lingvajn erarojn. Mi trovis nur bildajn erarojn (koloro de la auxto, ... ktp) kaj tajperarojn en la bildonomoj ( "viktro" ... )

> (Mi finis legadon ĉe bildo 5.8, ĉar mi ne plu povis elteni ĝin.)

MDR ridego.gif

richardhall (显示个人资料) 2014年6月9日下午10:11:36

horsto:Ĉu eble vi eĉ ne komprenas la vorton kiel?
Mi pardonpetas. Vere, mi pardonpetegas. Mi pensis ke la vorto "kiel" signifas "en kia maniero". Eble, mi eraras. Sed ankoraŭ mi miras, kiamaniere la kurso 'Kio Okazas?' enhavas socialisman propagandon? Se miaj vortoj estas malĝustaj, bonvolu korekti miajn erarojn. Sed ankaŭ, vi povus respondi la demandon.

horsto (显示个人资料) 2014年6月9日下午10:58:28

richardhall:
horsto:Ĉu eble vi eĉ ne komprenas la vorton kiel?
Mi pardonpetas. Vere, mi pardonpetegas. Mi pensis ke la vorto "kiel" signifas "en kia maniero". Eble, mi eraras. Sed ankoraŭ mi miras, kiamaniere la kurso 'Kio Okazas?' enhavas socialisman propagandon? Se miaj vortoj estas malĝustaj, bonvolu korekti miajn erarojn. Sed ankaŭ, vi povus respondi la demandon.
Pardonu, mi ne konas la kurson. Jes, mi povus respondi vian demandon, sed mi ne komprenis ĝin.
Vi povus demandi:
Kial la lecionoj enhavas socialisman propagandon?

Kion vi opinias socialisma propagando en la kurso?

Kiu parto laŭ vi estas socialisma propagando?

Kiel oni povis meti socialisman propagandon en la kurson.

回到上端