Al la enhavo

Kosovo

de ora knabo, 2007-decembro-09

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-09 14:14:57

Mi ne scias ĉu oni parolas multe pri la kosova afero en via lando, sed ĉi tie oni parolas preskaŭ ĉiutage. Ĉu vi pensas ke Kosovo iĝos memstara (sendependa), kaj ĉu laŭ vi tio helpus al albanaj loĝantoj vivi pli bone. Ĉu vi pensas ke povus okazi nova milito en Serbio, aŭ eĉ ekster ĝiaj limoj?

(Sur la bildo, Kosovo estas la verda malsupra parto)

Matthieu (Montri la profilon) 2007-decembro-09 18:47:12

Mi tute ne scias.
Fakte, mi pensis, ke tiu afero ĉesis antaŭ kelkaj jaroj... Mi ne komprenas, kiaj estas tiuj problemoj.

Ĉu la kosova kaj serba etnoj estas vere malsamaj?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-09 21:33:20

Fakte, la pasinta jugoslava milito komencis pro Kosovo. La plej granda parto de kosovaj loĝantoj estas Albanoj. Do, kosovaj kaj serbaj etnoj estas vere malsamaj... Albanoj ne estas slavoj, do ili tute ne povas kompreni serboj sen lernado de ilia lingvo.
Mi ankoraŭ ne formigis mian opinion pri la temo tute. Unuflanke, mi komprenas kial albanoj volas propran landon. Ili pensas ke Serbio ne investas sufiĉe en Kosovo. Kaj vere, Kosovo estas la malplej evoluita parto de ĉi-parto de Eŭropo. Aliaflanke, mi komprenas ankaŭ serbojn. Kosovo ĉiam estis parto de Serbio, kaj ne nur parto, sed la koro. Multaj iliaj kultur-monumentoj, monaĥejoj ktp. estas tie. Mi ne certas ĉu Kosovo povus longe stari sola tiel malgranda, precipe en Balkano. Nu, laŭ UN ĉiu popolo havas rajton havi propran landon. Ankaŭ, memstariĝo de Kosovo incitus problemojn en aliaj landoj, precipe en Bosnio kaj Hercegovino, kie serboj jam diris ke ili demandos ke la serba parto de la lando apartiĝu se Kosovo iĝos memstaranta.
Do mi estas tre konfuzita, tial mi volis vidi kion aliaj homoj pensas.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-12 17:18:58

En Kosovo iaj konkretaj homoj faras tian separatisman politikon. Kapti tiojn politikistojn kaj enprizonigi pro kreskado de internacia malamikeco.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-12 21:24:46

Mutusen:Fakte, mi pensis, ke tiu afero ĉesis antaŭ kelkaj jaroj... Mi ne komprenas, kiaj estas tiuj problemoj.
Ĉu la kosova kaj serba etnoj estas vere malsamaj?
Kara, ne ekzistas tia nacio, kiel kosova.
Vi estas franco. Ĉu vi opinias, ke parizanoj estas nacio? Mi scias, ke estas en via lando nacietoj, nomitaj laŭ ilia teritorio, aŭ male, teritorioj estis nomitaj laŭ la nomoj de nacioj. Sed mi ripetas, ke Kosovo estas serba teritorio, kiun sekrete, sinkaŝe invadis albanoj.
OK, ne ofendiĝu pro miaj vortoj, vi ja scias, ke mi vin tre estimas, sed diru: kiam unuaj albanoj multnombre aperis en Kosovo?
Ĉu antaŭ kelkaj jarcentoj? Tute ne, nur post Dua mondmilito. Albanoj estis gastigitaj de Tita reĝimo, sed kion ili kunportis al Kosovo? Nur malfeliĉon, sangon, mizeron kaj militon.
Tial mi voĉdonis laŭ mia vidpunkto.
Miaopinie, bone klarigis Rosto, kiel oni devas agi kontraŭ politikistoj.

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-decembro-14 20:56:37

Terurĉjo:
Kara, ne ekzistas tia nacio, kiel kosova.

OK, ne ofendiĝu pro miaj vortoj, vi ja scias, ke mi vin tre estimas, sed diru: kiam unuaj albanoj multnombre aperis en Kosovo?
Ĉu antaŭ kelkaj jarcentoj? Tute ne, nur post Dua mondmilito. Albanoj estis gastigitaj de Tita reĝimo, sed kion ili kunportis al Kosovo? Nur malfeliĉon, sangon, mizeron kaj militon.
Tial mi voĉdonis laŭ mia vidpunkto.
Kara Terurĉjo. Mi permesis sin komenti vian opinion. Imagu tiun situacion. Rusoj vivis pasinte en iu teritorio. Poste ili iris al alia placo, kaj tiun teritorion koloniis alia nacio. Do nune estas grave ke ili vivas tie, ne Rusoj. Ne estas grava kiu vivis pasinte, grave kiu vivas nun.
Laŭ viaj principoj, poloj povus postuli Ukrainon, Belarusion kaj Litovion ĉar iam ni vivis en tiuj teritorioj. Same Germanuloj, povus postuli Pollandon, Ĉeĥion, afrikajn koloniojn.

Fakte tia nacio-kosova ne ekzistis, sed nun ekvivigas. Estis kelkaj okazoj, kiuj donis kialojn por stariĝi novan nacion.

Kaj Serboj ne estas sanktaj, ili mortigis multajn kosovanojn kaj volis detrui ilin. Certe, kosovanoj ankaŭ estis tiaj, do mi pensas ke ambaŭ nacioj faris ion malbonan. Sed ne rajtas kulpi nur kosovanojn. Mi scias ke Serboj estas alianculoj de Rusio, sed kara Terurĉjo ne estu tiel maljusta...

Ĝis!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:20:08

piotrek92:Imagu tiun situacion. Rusoj vivis pasinte en iu teritorio. Poste ili iris al alia placo, kaj tiun teritorion koloniis alia nacio. Do nune estas grave ke ili vivas tie, ne Rusoj. Ne estas grava kiu vivis pasinte, grave kiu vivas nun.
Nun mi estas tre tolerema, pacema, pacienca kaj ĉion komprenanta.
Nur eta rimarko. Serboj nenien foriris el Kosovo, ili plu loĝis tie.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-15 11:35:13

piotrek92:Fakte tia nacio-kosova ne ekzistis, sed nun ekvivigas. Estis kelkaj okazoj, kiuj donis kialojn por stariĝi novan nacion.
Laŭ mi, neniam estos kosova nacio. Kosova ŝtato eble ekestos, sed tie vivos Albanoj kaj Serboj.

luphundo (Montri la profilon) 2007-decembro-15 13:27:06

Kosovo estas administrata de oficistoj, plej ofte ŝtelistoj. Mi estas polo kaj ŝatas ĉiujn sud-slavajn naciojn.
Albanoj havas sian propran ŝtaton. Kosovo povas esti aŭ en Serbio aŭ en Albanio. Ĝi ne povas esti memstara ŝtato ĉar Bruselaj oficistoj priŝtelos ĝin totale. Serboj kaj albanoj devas interkompreniĝi sen bruselaj-ŝtelistoj.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-decembro-15 13:52:49

ora knabo:Mi ne scias ĉu oni parolas multe pri la kosova afero en via lando, sed ĉi tie oni parolas preskaŭ ĉiutage. Ĉu vi pensas ke Kosovo iĝos memstara (sendependa), kaj ĉu laŭ vi tio helpus al albanaj loĝantoj vivi pli bone. Ĉu vi pensas ke povus okazi nova milito en Serbio, aŭ eĉ ekster ĝiaj limoj?

(Sur la bildo, Kosovo estas la verda malsupra parto)
Karaj amikoj esperantistaj !

Kompreneble, ni bedaŭregas, kiam ni vidas en ĵurnaloj, ke la rilatoj inter homoj ne pliboniĝis en tiu ĉi parto de Eŭropo, en Kosovo. malgajo.gif

Same, mi bedauregas, kiam mi vidas grandan malkomprenon en Belgio mem. malgajo.gif

Mi ne komprenas.

Kaj mi ne volas kompreni la ĉiam malbonajn kialojn.

Tamen, de mia flanko, modeste, mi demandas min en kapo : kion mi povas fari ?

Jen mi havis etan ideon.

De longe mi rimarkis, ke la diversaj movadoj esperantistaj mem plezuregas fari renkontojn, kongresojn, ĉiujare.
Junuloj, familioj, maljunuloj ĉiujare renkontigas kaj denove renkontigas, verŝajne multe amuzas tiel farante.

Jen, simple, kial ne elekti precize lokon, landon, kiu komencas montri problemojn de maltoleremo ? Problemoj de racismo ? Militoj ?
Precize, lokojn, kie esperanto havus ŝancon montri sian efikecon por plisaniĝi la situacion, pliamiki la homajn rilatojn ?

Se, kiel mi, vi bone vidus mondialan kongreson de esperantistoj en Kosovo sekvanta jaro, bonvolu respondi, kaj voĉdoni !

Estas tempo reaĝi, amikoj !

Kaj se la ideo havas suksecon, ni skribos al niaj respondeculoj !

Ĉar kompreneble, en tiu ĉi kazo, nure, mi CERTE partoprenus finfine al mia unua esperanta kongreso.
Kaj pli grave, mi finfine havus senton iĝi esperantiston, veran esperantiston.
okulumo.gif

amike

Manu

Reen al la supro