ورود به محتوا

jen mia traduko de infana rakonto. enigon mi petas.

از sproshua, 7 ژوئن 2014

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

sproshua (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2014،‏ 15:22:25

La Ĉielarka Fiŝo de Marcus Pfister

Ĉielarka Fiŝo estis la plej bela fiŝo en la maro. Je iu tago, blua fiŝeto petis havi nur unu el liaj belaj brilaj skvamoj. "Neniam!" diris Ĉielarka Fiŝo. Poste l' aliaj fiŝoj fornaĝis de li. Ĉielarka Fiŝo estis tute sola.

Li iris al la polpo por helpo. La polpo diris, "Fordonu viajn brilajn skvamojn. Vi ne estos tiel bela, sed vi estos feliĉa." "Mi ne povas fari tion," ekkriis Ĉielarka Fiŝo.

Subite la blua fiŝeto revenis. "Bonvole," diris li, "ĉu mi havus skvamon?" Nu, pensis Ĉielarka Fiŝo, eble nur unu tre eta skvamo. La blua fiŝeto estis tiel plaĉiĝata, ke Ĉielarka Fiŝo igis senti feliĉe. Do Ĉielarka Fiŝo donis la fiŝojn po unu brila skvamo, ĝis nur unuo ceteris por li mem. Sed li nun havis amikojn, kaj fornaĝinte kun ili por ludi, li estis la plej feliĉa fiŝo en la maro.

Fino

Rujo (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2014،‏ 18:21:17

sproshua:"La blua fiŝeto estis tiel plaĉiĝata, ke Ĉielarka Fiŝo igis senti feliĉe."
Mi facile komprenis vian bonan tradukon. Tamen, ŝajnas al mi ke oni devas diri "plaĉiĝanta". Laŭ La Tuta Esperanto (http://www.esperanto-mv.pp.ru/Seppik/lec10.html#70), -iĝi estas netransitiva (tute male al -igi) kaj povas sekve havi nek akuzativ-objekton, nek pasivan participon. Tiaj formoj kiel «naskiĝita» kaj «estiĝita» estas do tute neeblaj. Sed aktivajn participojn -iĝi kompreneble havas, same kiel ĉiuj aliaj verboj: naskiĝiNta, estiĝiNta.

sproshua (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2014،‏ 3:06:33

Rujo:
sproshua:"La blua fiŝeto estis tiel plaĉiĝata, ke Ĉielarka Fiŝo igis senti feliĉe."
Mi facile komprenis vian bonan tradukon. Tamen, ŝajnas al mi ke oni devas diri "plaĉiĝanta". Laŭ La Tuta Esperanto (http://www.esperanto-mv.pp.ru/Seppik/lec10.html#70), -iĝi estas netransitiva (tute male al -igi) kaj povas sekve havi nek akuzativ-objekton, nek pasivan participon. Tiaj formoj kiel «naskiĝita» kaj «estiĝita» estas do tute neeblaj. Sed aktivajn participojn -iĝi kompreneble havas, same kiel ĉiuj aliaj verboj: naskiĝiNta, estiĝiNta.
dankon pro via enigo. mi iafoje tro longe pensas pri iuj vortoj.
eble tio ĉi estas pli klariga:
Tio plaĉis la bluan fiŝeton tiel, ke Ĉielarka Fiŝo igis senti feliĉe.

pensaĵojn?

sudanglo (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2014،‏ 12:29:19

Ĉielarka Fiŝo estis la plej bela fiŝo en la maro. Unu tagon, blua fiŝeto petis havi nur unu el liaj belaj brilaj skvamoj. "Neniam!" diris Ĉielarka Fiŝo. Poste la aliaj fiŝoj fornaĝis de li. Ĉielarka Fiŝo estis tute sola.

Subite la blua fiŝeto revenis. "Mi petas," diris li, "ĉu mi povus havi skvamon?" Nu, pensis Ĉielarka Fiŝo, eble nur unu tre etan skvamon. La blua fiŝeto estis tiel kontenta, ke Ĉielarka Fiŝo sentis sin feliĉa. Do Ĉielarka Fiŝo donis al la aliaj fiŝoj po unu brila skvamo, ĝis nur unu restis por li mem. Sed li tiam havis amikojn, kaj fornaĝante kun ili por ludi, li estis la plej feliĉa fiŝo en la maro.

Salikoko (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2014،‏ 13:12:33

Moralaĵo de la via porinfana historio: nur donante oni ricevas t.e. la ĉielarka fiŝo estis bela, sed ne estis feliĉa, ĉar mankis al li amikeco, tio okazas al plejparto de la homaro. Plibone manĝi sukoplena manĝaĵon kune kun aliuloj ol manĝi sekan ponon sole kaj ĉagrene.

Salikoko (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2014،‏ 16:46:37

sukoplenan manĝaĵon senpulpigu min!

Paulinho (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2014،‏ 18:08:51

Ŝatinte dirita.

sproshua (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2014،‏ 0:59:25

ĉiujn mi dankas pro la helpemaj sugestoj!

بازگشت به بالا