Contenido

“si” kiel perverba priskribo?

de m_v, 8 de junio de 2014

Aportes: 5

Idioma: Esperanto

m_v (Mostrar perfil) 8 de junio de 2014 08:55:44

Saluton al ĉiuj,

ĉu oni diras:

“Li estu li mem.”



“Li estu si mem.”

?

sergejm (Mostrar perfil) 8 de junio de 2014 09:20:24

Mi pensas, ke ĉi kaze oni uzu "si mem":
"Li estu si mem" (ruse: "Пусть он будет самим собой" )
Tio estas rara kazo, kiam "si" estas en nominativo. Ruslingve "si" ("себя" ) ne havas nominativon, ĉi tie estas uzata instrumentalo.
Sendube, ke en akuzativo oni uzas "sin mem":
"Li vidas sin mem".
PS: Ial ) post " iĝas rideto, pro tio mi metis spacon inter ili.

sudanglo (Mostrar perfil) 8 de junio de 2014 11:34:07

Teorie, en 'li estu li mem', la dua 'li' estus alia persono ol la unua 'li'.

Mi ne povas facile imagi la cirkonstancojn en kiuj S-ro A estu S-ro B mem, sed la gramatiko diras ke oni uzu 'si mem', se oni volas ke la dua 'li' referencu la unuan 'li' (do la subjekton).

Eble, la frazo 'Li estu si mem', je unua aŭdo, sonas al vi stranga ĉar tiel ofte antaŭas 'si mem' iu prepozicio - por, al, per,en, ktp - kaj en ĉi tiu kazo neniu prepozicio konvenas.

Vilius (Mostrar perfil) 8 de junio de 2014 16:41:04

sudanglo:Mi ne povas facile imagi la cirkonstancojn en kiuj S-ro A estu S-ro B mem
Jen ekzemplo el la Tekstaro de Esperanto: Estis malbona sorĉisto, li estis unu el la plej malbonaj, li estis la diablo mem.
Tamem mi konsentas, ke tia uzo sufiĉe maloftas.

tonymec (Mostrar perfil) 8 de junio de 2014 18:14:24

Vilius:
sudanglo:Mi ne povas facile imagi la cirkonstancojn en kiuj S-ro A estu S-ro B mem
Jen ekzemplo el la Tekstaro de Esperanto: Estis malbona sorĉisto, li estis unu el la plej malbonaj, li estis la diablo mem.
Tamem mi konsentas, ke tia uzo sufiĉe maloftas.
Tiu ekzemplo ne kontraŭas la regulon. “Si” neniam estu la subjekto de la verbo, ĉar “si[n]” kaj “sia[j][n]” resendas al la subjekto. Oni ne diru “si estis la diablo mem” ĉar temas pri alia propozicio ol la antaŭa “li”, en “li estis unu en la plej malbonaj”. Inverse, se oni skribus “la diablo mem estis si”, tio signifus ne “la diablo mem estis [tiu malbona sorĉisto]”, sed “la diablo mem estis [la diablo]”, resendante al la subjekto de la propozicio.

Tio ne estas propraĵo de Esperanto: same, la franca “se”, la nederlanda “zich”, la germana “sich”, la rusa “себя”, k.t.p., ne povas esti subjektoj. Aliflanke, frazoj kiel ekz-e la hispana “se dice que…”, kie “se” ŝajnas esti subjekto, estas manieroj esprimi tion, kio en Esperanto esprimiĝas per “oni”.

Volver arriba