Kwa maudhui

Libera lingvo

ya GianniGO, 11 Juni 2014

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

GianniGO (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2014 8:49:27 alasiri

Mi ekstudis esperanton de una monato dum la libera tempo, do vi min pardonu conkerne mia malbona skribado.
Mi elektis studi esperantonn ĉar me estas homo libera.
Mi estas iltalo kaj studas anglan lingvon ekde multaj jaroj ĉar la aktuala mondo pretendas anglan lingvon, sed ĉiuj diras ke la esperanto estas la plej facila lingvo, do mi diras min: provu!
Se ĝi estas serioze tamen facila, ĉiuj rapide povas lerni kaj interkomuniki.
La plej malfacila landlimoj ne estas pikildratoj limoj, sed estas lingvaj limoj. Kiam la homoj povas interparoli, malfacile ili eligas fusilpafon. Do, konzerne min, la esperanto estas antaŭe politika elekto, modo por ŝhanĝi la mondon, por igi pli bonan mondon.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2014 12:41:51 asubuhi

Salutojn, Gianni! Estu bonvena en Esperantio! Vi eniris novan landon sen pikildrataj landlimoj. Se nur ni povus supervenki la regulojn de la naciaj ŝtatoj kaj povus libere vivi kune. Sed eĉ la esperantistoj kiuj volus translokiĝi al iu fizika Esperantio ne rajtus ĉiuj ĉar la naciaj ŝtatoj ne permesas. Ni estas la viktimoj de naciaj politikistoj. Robb

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2014 9:27:35 asubuhi

Saluton, kaj bonvenon Gianni!

Jes, esperanto estas lernebla en kelkaj monatoj, kondiĉe ke oni vere volu lerni ĝin. Se vi lernas ekzemple 10 vortojn (aŭ pli ekzakte radikojn) ĉiutage, ses monatojn poste vi scios 1800 vortojn, kaj tio estas sufiĉa por flua parolado. Per 500 vortojn, oni jam povas legi facilajn tekstojn.

Bedaŭrinde, kiel diras Robb, ne jam ekzistas esperanta fizika lando, sed ni povas konstrui utopian mondon en nia imago, sufiĉe allogan kaj kredeblan por ke multaj homoj deziru ke ĝi iĝu reala!

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2014 3:30:55 alasiri

Saluton kaj bonvenon, Gianni!

Vi skribas post unu monato de studado kun nur kelkaj eraretoj. Tio konfermas ke Esperanto estas tre facila kaj rapide uzebla lingvo. Mi konsentas kun Vi, ke enkonduko de Esperanto estas politika afero. Oni povus fari almenaŭ malgrandan paŝon al Esperanto - permesi Esperanton en lernejoj kiel plenrajtan fremdlingvon. Tiel donante eblecon al malmultaj volontuloj lerni nian belan lingvon anstataŭ iu alia fremdlingvo.

Korajn salutojn
Cordiali saluti

maratonisto

GianniGO (Wasifu wa mtumiaji) 12 Juni 2014 6:09:13 alasiri

Koran Dankon, amikoj!
Mi esperas ke baldaŭ esperanto permisos min koni spertojn, malfacilajojn kaj sperojn de la homoj disŝutita in la mondo, sen peristoj.
(Ci estas mi unua interparolo kaj ĝi estas tre laciga skribi kun la votaro, tial nun rekomencias studi...)
Saluton!!!

Kurudi juu