前往目錄

Serĉado de esperantistoj ĉirkaŭ Aspres-sur-Buëch en Julio 2014

貼文者: swar0g, 2014年6月11日

訊息: 1

語言: Français

swar0g (顯示個人資料) 2014年6月11日下午10:28:09

Karaj geamikoj

Mi nomiĝas Aleks kaj estas tridek du jaraĝa privata aviadisto (glisilo, france: vol à voile) el Germanio. Mi nekredeble ĝojas, ke mi vojaĝos kun mia klubo al Francio por du semajnoj en la komenco de julio 2014. Nia celo estas la bela vilaĝo Aspres-sur-Buëch (laŭ Vikipedio:
Région Provence-Alpes-Côte d'Azur
Département Hautes-Alpes
Arrondissement Gap
Canton Aspres-sur-Buëch)

Ni loĝos en tendoj proksime de aerodromo. Pro tio ke mi ne ĉiuj tagoj aviados, mi volus renkonti iu(j)n esperantisto(j)n de la regiono. Li/ŝi povus montri al mi la belegajn ĉirkaŭaĵojn ol simple renkonti por babili. Mia esperanta nivelo estas meza.

Bedaŭrinde mi ne havos aŭtomobilon, sed mi povus vojaĝi per trajno al la ne tre fara loko de Aspres. Alternative, vi ankaŭ povus veni al la aerodromo kaj rigardi la plej belegan sporton de la mondo. Mi iel certas, ke niaj francaj kolegoj povus kunpreni vin en aviadilo pro ne tre granda kotizo. Por infomado bonvolu kontaktu rekte iun de la aerodromo (http://www.aerofly.fr/)

Mi esperante atendas viajn respondojn.

P.S. La retversio de pasporto servo estas iel morta, sed mi ricevis kelkajn kontaktojn el la malnova presita eldono de pasporta servo. Mi skribos al ili retleterojn. Sed se vi konas iun el la regiono, bonvolu donu al mi tiun kontakton.

回到上端