前往目錄

Kiel legi kaj diri kelkajn matematikaĵojn.

貼文者: Concorde, 2014年6月12日

訊息: 11

語言: Esperanto

Concorde (顯示個人資料) 2014年6月12日上午2:48:20

Saluton!

Matematiko interesas min, sed mi ne scias kiel diri kelkajn gravajn matematikaĵojn. Ĉu iu povas respondi al tiuj demandoj?

1: Kiel diri decimalajn nombrojn? Ekzemple: pi valoras 3.14159.... ĉu oni dirus "tri punkto unu kvar unu kvin naŭ..." kiel la angla?

2: Kiel diri la multobligecon kun literoj anstataŭ nombroj? Kun numbroj, estas kiel "Kvarobla ses estas dudekkvar." Ĉu "a*b" estas "a-obla b"?

3: Kiel diri eksponentojn? a^2 = a kvadratata? a-obla a (bonvolu vidi la antaŭan demandon)? Kaj a^4?

4: Kiel diri la literojn "x" kaj "y"? Ili estas tre ofte uzataj en la matematiko, sed ili ne estas Esperantaj literoj. Ĉu ili estas "ekz" kaj "ŭaj" kiel la angla? Mi pensas probable ne, ĉar tiuj literoj havas malsamajn nomojn en aliaj lingvoj.

5: Kiel diri la nomojn de plurlateroj? Ĉu ekzistas regula sistemo? Ekz. Trilatero, kvarlatero, kvinlatero... dekseslatero... k.t.p.

6: Kiel diri la kalkulon? Ekz: (dy/dx)|x = 7, aŭ ∫x^2dx?

Dankon; mi scias ke tiuj estas multe da demandoj! Bonvolu ĝustigi min se mi faris erarojn!

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年6月12日上午6:33:01

Saluton!

Mi ne estas fakulo pri matematiko. Vi havas ĉi tie liston de matematikaj eksprimoj kiu helpos vin.

1- 3,14159 -> "tri komo unu kvar unu kvin naŭ"

2- a*b -> "a multiplikite per b", aŭ "a oble b"

3- a^2 -> "a kvadrate", aŭ "la dua potenco de a", mi ankaŭ aŭdis "a je la potenco du" en astronomia videaĵo.

4- x -> "ikso" / y -> "ipsilono"

5- ReVo : "n-latero = Plurlatero kun n lateroj: trilatero (pli kutime nomata triangulo), kvarlatero, kvinlatero, seslatero, seplatero, oklatero, naŭlatero, deklatero, dek-unulatero, dek-dulatero,... sesdek-kvinlatero...
Rim.: Aldone, kelkaj plurlateroj havas t.n. internacian nomon (ekz-e „pentagono“ anstataŭ kvinlatero)."


6- ehhh, mi ne scias diri tion eĉ en la franca! ridego.gif

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年6月12日上午6:48:14

Eble tiu libro interesos vin.

Vi povas elŝuti ĝin senpage.

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年6月12日上午6:48:15

Eble tiu libro interesos vin.

Vi povas elŝuti ĝin senpage.

Sxak (顯示個人資料) 2014年6月16日下午1:17:18

Speciale por vi mi fotis kelkajn paĝojn el PIV (eble estas unu plia paĝo, ŝajne mi vidis unu plian, sed mi ne memnoras, ĉu vere)
Via teksto...
Via teksto...

nornen (顯示個人資料) 2014年6月16日下午3:12:45

Sxak:Speciale por vi mi fotis kelkajn paĝojn el PIV (eble estas unu plia paĝo, ŝajne mi vidis unu plian, sed mi ne memnoras, ĉu vere)
Via teksto...
Via teksto...
"Du alt kvin"? Tio ŝajnas al mi tre stranga. Ĉu "alt" estas nun memstara radiko?

sergejm (顯示個人資料) 2014年6月16日下午4:53:10

nornen:"Du alt kvin"? Tio ŝajnas al mi tre stranga. Ĉu "alt" estas nun memstara radiko?
Foje oni povas fari intejekciojn forigante finaĵon:
"Rano el manoj de kanabo - salt!" (ruse 'прыг!' )
ĉi tie oni faras (nefundamentan) prepozicion.
En "du alt kvin" estas senakcenta 'alt'. Komparu: substantivo " alt' " sen fina '-o' estas akcentita.
En la ekzemploj foje 'egalas al' estas mallongingita al 'egal'.
Fotitaj paĝoj estas 813 kaj 814 de NPIV 2002.
Kapvorto 'alt/a' estas en 74 kaj 75 paĝoj de NPIV, signifo 'alt' ĉeestas kaj sendas al 'eksponento'. En Kiselman'a pdf tiu signifo ĉeestas nur ĉe kapvorto 'eksponento':
eksponent/o ∆ Supera indico, kiu indikas grandon
en potenco, k per kiu alia grando estu altigota: en
la esprimo 2⁵ (elparolu “du alt kvin”) la nombro 5
estas la ~o.

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年6月17日下午3:33:19

Ankaŭ strange por la dua linio : 4 - 13 = -9 : "kvar minus dek tri egal minus naŭ"

[EDIT] pardonu, mi ne ankoraŭ estis leginta la respondon de Sergejm

sergejm (顯示個人資料) 2014年6月18日上午7:26:56

HaleBopp:Ankaŭ strange por la dua linio : 4 - 13 = -9 : "kvar minus dek tri egal minus naŭ"

[EDIT] pardonu, mi ne ankoraŭ estis leginta la respondon de Sergejm
Eble tio estas preseraro, ĉar en PIV mankas artikolo egal sen finaĵo.
Tamen, se tio ne estas preseraro, oni prononcu "egal" kun akcento sur la unua silabo.
Senfinaĵa substantivo " egal' " havas akcenton sur la dua silabo.

Sxak (顯示個人資料) 2014年6月18日下午1:36:06

Mi tamen opinias tion preseraro. PIV plenas je ili

回到上端