შინაარსის ნახვა

“multe da […]” kiel subjekto de frazo?

m_v-ისა და 12 ივნისი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 3

ენა: Esperanto

m_v (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივნისი, 2014 17:00:10

Saluton al ĉiuj,

la Reta Vortaro skribas, ke la adjektivo “multa” povas esti anstataŭigata per “multe da”. Ĉu tio ankaŭ validas, se “multa” estas parto de subjekto en frazo?

Ekzemple:

Multaj homoj loĝas en urboj. => Multe da homoj loĝas en urboj. ?

Mi nur demandas, ĉar ŝajnas iom strange al mi havi adverbon, “multe”, kiel subjekto de frazo.

nornen (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივნისი, 2014 17:11:19

Laŭ mia scio, via ekzemplo tute ĝustas.

Kvantaj adverboj povas eĉ esti rektaj objektoj.

Mi vidis multajn homojn. = Mi vidis multe da homoj.
Multaj homoj havas multajn hundojn. = Multe da homoj havas multe da hundoj.

La konstruaĵoj pere de "multe" malfaciligas la aferon iom, ĉar oni perdas la -n montrantan la akuzativon. Ekzemple mi opinias ke la frazo (a) estas pli komprenebla ol la frazo (b).

(a) Mi vojaĝadis multajn monatojn. (tempa akuzativo)
(b) Mi vojaĝadis multe da monatoj. (???)

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივნისი, 2014 17:39:50

m_v:Saluton al ĉiuj,

la Reta Vortaro skribas, ke la adjektivo “multa” povas esti anstataŭigata per “multe da”. Ĉu tio ankaŭ validas, se “multa” estas parto de subjekto en frazo?
Ne, male, “multe da” povas esti anstataŭigata per “multaj[n]”, precipe kiam oni volas uzi “-n” por indiki akuzativon. “Multe da” estas respondo al “Kiom da?”, kiu siavice ne povas esti anstataŭigata per “Kioma?”. La lasta demandas ordon, sed ne kvanton.
“Multe da” povas esti subjekto aŭ objekto. Sed se ambaŭ subjekto kaj objecto estas “multe da” ne klaras kiu estas subjekto kaj kiu estas objekto. Ĉi kaze uzu “multaj[n]”.
Ankaŭ "iom da" kaj "ĉiom da" povas esti anstataŭigata per "iomaj[n]" kaj "ĉiomaj[n]".
Tempa akuzativo povas esti anstataŭigata per "dum ...":
Dum kiom da monatoj vi vojaĝis? - Mi vojaĝis dum multe da monatoj.

ზემოთ დაბრუნება