본문으로

Kvantaj vortoj

글쓴이: m_v, 2014년 6월 15일

글: 11

언어: Esperanto

akueck (프로필 보기) 2014년 6월 21일 오전 11:03:26

m_v:
Mi demandus tiel:

DEMANDO: Kiom da homoj sentas sin la plej feliĉaj, […]?
RESPONDO: Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, […].

Sed se “kiom” estas do E-vorteca, oni logike ne uzu ĝin ĉe demandoj pri inividuaj aferoj, ĉar oni ankaŭ ne uzas kvantajn E-vortojn por tio. Fakte tamen ne ekzistas alia, ne-E-vorteca demandvorto por kvanto. Ĉu la E-vorteca demandvorto “kiom” do estas escepto de la regulo, ke kvantaj E-vortoj “estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso”?
La temon pri diferenco inter "kelke da ..." kaj "kelkaj ..." pritraktas ankau PAG § 84:

"La diferenco estas, ke la adjektiva formo povas esti uzata en chiuj okazoj, dum la adverba esprimas krome la ideon pri kuneco, kunmetiteco: sur la arbo sin trovis multe da birdojZ (sed oni ne povus diri: multe da birdoj flugas en autuno en pli varmajn landojn); mi volis doni al shi kelke da violojZ (au: kelkajn violojn. Sed oni ne povus diri: kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj)",
kaj plue aldonas:
"Lau la vidpunkto de la akordo, Z. faras nenian diferencon inter la du formoj kaj li uzas antau la adverbo same la artikolon au pluralan adjektivon: dum la kelke da minutoj de tiu chi rigardadoZ; ili ellernis tiun lingvon en la dauro de iaj kelke da semajnojZ ..."

Do: Se ech Zamenhof faris nenian diferencon inter "kelkaj ..." kaj "kelke da ...", li certe ankau ne zorgis pri tio, chu "kiom da ..." iaokaze ne taugas, por demandi pri kvanto.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

다시 위로