ไปยังสารบัญ

Gerda malaperis

จาก pinheiramoto, 15 มิถุนายน 2014

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

pinheiramoto (แสดงโปรไฟล์) 15 มิถุนายน 2014, 20:49:05

Ĉu ekzista rete kurso, kiu uzas la libron Gerda Malaperis kun instruisto?

applemin2003 (แสดงโปรไฟล์) 2 ตุลาคม 2014, 06:57:00

Mi ne scias certe. Eble tiu paĝaro havas ligilon por tia kurso (rulumu al la fundo), sed la ligilo ne funkcias nun, kaj mi ne certas ke la kurso havas/havis instruiston. Sed se la kurso ankoraŭ ekzistas, eble tiu estas kiun vi volas. Se ne, eble iu tie ĉi estas pli scianta ol mi pri tia kurso. Ĉiaokaze, bonŝancon.

rabhiuz (แสดงโปรไฟล์) 3 ตุลาคม 2014, 06:17:35

Antaŭ pluraj jaroj, mi studis kurson ĉe Lernu kiu uzis Gerda Malaperis. Mi ne scias kio okazis pri la kurso, kaj mi ne memoras ĉu la kurso havis instruiston.

Gerda Malaperis estas leginda!

eric_vandenburg (แสดงโปรไฟล์) 3 ตุลาคม 2014, 08:03:33

pinheiramoto:Ĉu ekzista rete kurso, kiu uzas la libron Gerda Malaperis kun instruisto?
Eĉ sen instruisto, vi povus studi la Lernu-an version de la kurso gerda malaperis, kaj demandi viajn demandojn al la forumo - en ĉi tiu fadeno. Ĉu ne?

lagtendisto (แสดงโปรไฟล์) 3 ตุลาคม 2014, 09:23:06

Verŝajna kurso 'Gerda malaperis' nun lokiĝus ĉe edukado.net.

wearelibrarian (แสดงโปรไฟล์) 3 ตุลาคม 2014, 10:35:37

Gerda malaperis haveblas en "Google Play". Ĝi ne estas bona sed vi uzus ĝin kun Lernu.

กลับไปด้านบน