目次へ

mia provo unua je poezia traduko

sproshua,2014年6月17日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

sproshua (プロフィールを表示) 2014年6月17日 3:42:57

tio ĉi estas mia unua provo je poezia traduko, kaj konservas la metron de la poezio. mi ekis simple kun Miriga Graco.

Miriga grac'! La son' savanta
Estas tiel dolĉa.
Mi estas troviĝato nun,
Blindit', sed nun vidanta.

mi petas, ke vi signas eraregoj. dankon!

akueck (プロフィールを表示) 2014年6月17日 13:45:35

sproshua:tio ĉi estas mia unua provo je poezia traduko, kaj konservas la metron de la poezio. mi ekis simple kun Miriga Graco.
Kredeble vi celas "Amazing Grace". Lau la Esperanta Vikipedio en la Esperantlingva titolo estas "Mirinda" anstatau "Miriga". Sed lau mi (kaj vi) "Miriga" estas pli trafa.

sproshua:Miriga grac'! La son' savanta
Estas tiel dolĉa.
Mi estas troviĝato nun,
Blindit', sed nun vidanta.
Anstatau "trovighato" estu "trovita". Por konservi la silabnombron:
"Jen estas mi trovita nun,"

Anstatau "blindit'" estu "blindul'", do:
"Blindul', sed nun vidanta."

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

nornen (プロフィールを表示) 2014年6月17日 16:56:51

sproshua:tio ĉi estas mia unua provo je poezia traduko, kaj konservas la metron de la poezio. mi ekis simple kun Miriga Graco.

Miriga grac'! La son' savanta
Estas tiel dolĉa.
Mi estas troviĝato nun,
Blindit', sed nun vidanta.

mi petas, ke vi signas eraregoj. dankon!
La derivitaj verboj kun -iĝ- ĉiam estas netransitivaj kaj sekve ne havas pasivajn formojn. Do, "troviĝato" ne ekzistas. Se la kantanto trovis sin mem, li/ŝi estus "troviĝinto". Se estis alia persono kiu trovis al la kantanto, la kantanto estus "trovito".

Mi ne trovis "blindi" en vortarojn, sed se oni derivas ĝin el la a-vorto "blinda", "blindi" signifus "esti blinda". Do, oni povus uzi en via traduko aŭ "blindint/" aŭ "blindigit/".

Mirága grác', savánta són',
Amázing gráce, how swéet the sóund
o ó | o ó | o ó | o ó

tre dólĉa éstas cí.
that sáved a wrétch like mé.
o ó | o ó | o ó

perdít(a/e) mí, ci tróvis mín,
I ónce was lóst but nów am fóund
o ó | o ó | o ó | o ó

vidánta nún blindúl'.
was blínd but nów I sée.
o ó | o ó | o ó

先頭にもどる