შინაარსის ნახვა

Ĉu manufakturo iel diferencas de fabriko?

yugary-ისა და 18 ივნისი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 4

ენა: Esperanto

yugary (მომხმარებლის პროფილი) 18 ივნისი, 2014 05:43:26

Se ne, kial ni bezonas du radikojn samsignifajn?

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 18 ივნისი, 2014 08:05:17

yugary:Se ne, kial ni bezonas du radikojn samsignifajn?
piv:manufaktur2o. Granda laborejo, kie oni produktas pogrande komercaĵojn el krudaj materialoj.
piv:*fabrik/o. Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn: fabriko de drapo, ŝuoj, ludiloj, medikamentoj; metalurgia, ilmaŝina fabriko; gasfabriko, sukerfabriko.
piv:*krud/a
1 Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta sian primitivan staton, neprilaborita, nepreparita, nekulturita
Do, ĉiu manufakturo estas fabriko, sed ne male.
Ekzemple, en fabriko oni povas produkti oranĝan sukon el koncentraĵoj, sed en manufakturo oni devas fari ĝin senpere el oranĝoj.
Stelo en PIV signifas, ke la vorto estas fundamenta.

Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 18 ივნისი, 2014 10:23:49

yugary:Se ne, kial ni bezonas du radikojn samsignifajn?
Oni ne bezonas du radikojn samsignifajn. Laŭ mi, vi povas en la praktika lingvouzo forgesi la vorton "manufakturo", almenaŭ ties PIV-an signifon, ĉar la normala vorto estas fabriko.

La vorton "manufaktur-o" oficiale enkondukis la Akademio per la 2-a Oficiala Aldono, sen difino kaj sen tradukoj. Samtempe kaj simile la Akademio enkondukis ankaŭ multajn aliajn radikojn, kiuj estas "internaciaj vortoj, kiuj laŭ § 15 de l' Fundamento estas Esperantaj". La radiko "manufaktur" ja ekzistas, en diversaj formoj, en multaj Eŭropaj lingvoj, sed bedaŭrinde la signifoj ne estas strikte unuecaj.

Rapida serĉo montras, ke la vorto estas ne multe uzata en Esperanto kaj ke ĝia signifo varias. Ĝia origino estas en Latina esprimo, kiu signifas "mane farita", kaj manlaboro-rilatan signifon oni plu vidas ekz. en la Vikiopedia artikolo "Manufakturo", verŝajne tradukita el la Germana Vikipedio. Pluraj ekzemploj priskribas ion historian, produktadon, kiu ankoraŭ ne estas la moderna granda industrio, sed jam estas pli granda ol la laborejo de unuopa manlabora metiisto. Aliaj uzoj spegulas la nunan Anglan lingvon, kiu uzas la vorton "manufacture" unuavice kiel verbon (=fabriki, produkti industrie).

Alia vorto, kiu iam rivalas kun "fabriko" estas la neoficiala "uzino". Ĝi estas uzata pri grandaj fabrikoj de peza industrio kaj ĝin uzas precipe parolantoj de tiaj lingvoj, kiuj mem faras similan distingon inter diverstipaj fabrikoj.

Fabriko estas la utila, mult-uza vorto. Ĝi donas ankaŭ multajn utilajn derivaĵojn: fabriki, fabrikado, fabrikaĵo, fabrikanto. Se oni bezonas aliajn esprimojn, eblas multaj kunmetaĵoj, ekz. de produkti, industrio, (mane) fari, k.a.

yugary (მომხმარებლის პროფილი) 19 ივნისი, 2014 01:57:03

Dankegon pro via detala, informplena respondo!

ზემოთ დაბრუნება