ورود به محتوا

La plej bonaj poetoj esperantaj

از r160k, 20 ژوئن 2014

پست‌ها: 2

زبان: Esperanto

r160k (نمایش مشخصات) 20 ژوئن 2014،‏ 0:38:19

Petas mi, aldonu sube aliaj poetoj senininkluzivitaj. Ankaŭ, petas aldonu ekzemploj aŭ retligoj al viaj favorataj poemoj esperantaj.

(ĝisdatigo: mi konsciis tro malfrue ke mi skribis Julio BAGHY anstataŭ korekte BAGHY Julio - mi pardonpetas.)

r160k (نمایش مشخصات) 20 ژوئن 2014،‏ 1:16:14

Por mi, la plej bona estas Kalocsay, do poste Auld. Mia favoraj poemoj de Kalocsay estas: Sonorilludo (versio en Mondo kaj Koro), Se ekbrulus..., Somernokto, lia traduko de Mihai Eminescu-a Noaptea (Nokto, en la dua parto de ĉi tiu aro), kaj Vintro:

Lamentas la arboj, ĉielen etendas
La brakojn skeletajn frostante kaj treme.
Ĝis fine la bona ĉiel' kompateme
Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Kaj flokoj por blanka ĉiela kovrilo
Jen falas kaj falas, kaj falas senĉese,
Ĝis sub ĉi kovrilo, ŝirmanta karese,
La arboj ekdormas en bona trankvilo.

Kaj dormas la arboj, kaj dormas la Tero,
Kaj kvazaŭ morttuko la neĝo sin sternas,
Sed sube jam ĝermas la nova espero.

Ĉar nasko kaj morto senĉese alternas,
Kaj ĝermas la semo, kaj falas la bero,
Sed vivas la Vivo, la Vivo eternas!
 
 
 
El Auld, mi ŝatas Dumnokte aviado, kaj La perfidita juno:

Jam unu fojon ni al fremdaj bordoj
iris batale kontraŭ faŝisthordoj.
Pro mia kredo mi buĉadi lernis,
kaj multajn homajn vivojn mi ekstermis
(aŭ mi supozas tion: mi ne vidis.
En alto mi aeroplanon gvidis,
kiu bombegojn portis en la ventro,
kaj vomis morton al la urbocentro...
poste ekfloris lantaj fulmofungoj.
Milito kvazaŭ per gigantaj ungoj
la grundon gratis kaj la mondon tordis).
Kaj tiel homofratoj ĉie mortis.
Ni, la junuloj, iris en inferon
por tranĉi el la monda mam' kanceron:
ni kredis je pli forta posta sano,
pli pura vivo laŭ pacama plano.
Oni al ni promesis la futuron,
se ni likvidos la faŝistteruron:
mensogo fia! Kion ni ricevis,
kiam la falsa bestreĝimo krevis?
Ĉu pacon kaj esperon kaj progreson?
Ĉu oni ja plenumis la promeson?
Ne! Aŭdis ni, veninte el batalo:
la mondon savis vi por kapitalo!
Oni al ni proponis la premiojn:
malnovajn kredojn kaj malnovajn diojn.

Ni, junaj, ne toleru plu la honton,
ke oni al ni rabas la estonton!

بازگشت به بالا