Til innholdet

Demando pri "Dixieland"

fra Altebrilas,2014 6 21

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2014 6 21 14:32:00

Mi havas demandon al niaj usonaj samideanoj pri la etimologio de tiu kromnomo de eksa suda konfederacio.

Mi legis plurajn kontraŭdirajn klarigojn pri tio, sed ne povas juĝi kiu estas la plej verŝajna.

1. Laŭ la nomo de la dekdolara bileto, printita en la franca en Lusiano ("Dix" )
2. Laŭ la nomo de astronomo Dixon, kiu kun kolego Mason difinis la limon inter sklavaj kaj nesklavaj subŝtatoj
3. Laŭ la nomo de kantisto, kiu komponis kantojn pri tiu regiono
4. Laŭ la nomo de sklavposedanto, kiu havis grandegajn posedaĵojn kromnomitajn "Dixie's Land"
5. Laŭ la nomo de ludo

Antaŭdankon por viaj klarigoj.

YA

egarc014 (Å vise profilen) 2014 6 21 17:37:50

Altebrilas:Mi havas demandon al niaj usonaj samideanoj pri la etimologio de tiu kromnomo de eksa suda konfederacio.

Mi legis plurajn kontraŭdirajn klarigojn pri tio, sed ne povas juĝi kiu estas la plej verŝajna.

1. Laŭ la nomo de la dekdolara bileto, printita en la franca en Lusiano ("Dix")
2. Laŭ la nomo de astronomo Dixon, kiu kun kolego Mason difinis la limon inter slavaj kaj neslavaj ŝtatoj
3. Laŭ la nomo de kantisto, kiu komponis kantojn pri tiu regiono
4. Laŭ la nomo de slavposedanto, kiu havis grandegajn posedaĵojn kromnomitajn "Dixie's Lans"
5. Laŭ la nomo de ludo

Antaŭdankon por viaj klarigoj.

YA
Mi pensas ke numero du estas vera. La Mason-Dixon limo pli aŭ malpli apartigas la kulturan sudon el la kultura nordo. La koncepto de Dixieland ŝangiĝis per tempo. Hodiaŭ ĝi signigas kutime la ŝtatojn, kuij malfideliĝis.

sergejm (Å vise profilen) 2014 6 21 19:15:23

Altebrilas:Mi havas demandon al niaj usonaj samideanoj ...
2. Laŭ la nomo de astronomo Dixon, kiu kun kolego Mason difinis la limon inter sklavaj kaj nesklavaj subŝtatoj
...
4. Laŭ la nomo de sklavposedanto, kiu havis grandegajn posedaĵojn kromnomitajn "Dixie's Lans"
...
Vi miksas vortojn "slavo" kaj "sklavo". Slavoj estas popoloj el orienta, centra kaj sudorienta Eŭropo.
Ŝtato estas la tuta Usono, ĝiaj partoj Esperante nomiĝas subŝtatoj.

jaldrich (Å vise profilen) 2014 6 21 21:17:10

Laŭ mia kompreno, la vorto Dixie venas el la fama kaj furora kanto "Dixie" mem, kiu estis kantita en "minstrel"aj spektakloj antaŭ la milito en kiuj eŭropdevenaj homoj negrigis la vizaĵojn por ŝajni afrikdevenaj. "Dixie" iĝis kromnomo de la sudaj ŝtatoj pro la fakto ke la kanto, supozeble kantita per minstrela "sklavo", referencis la landon de sia deveno kaj inkluzivis vortojn kiel "en Dixie-lando mi faros decidon vivi kaj morti en Dixie", kiuj havis novajn signifojn post la komenco de la milito.

Altebrilas (Å vise profilen) 2014 6 21 23:14:14

Dankon pro viaj rapidaj respondoj.

Mi korektis la erarojn, kvankam "subŝtatoj" ŝajnas al mi iom mallogika: Kio estas "unuiĝintaj", ŝtatoj aŭ subŝtatoj? Ĉu ankaŭ la landoj de Eŭropunio iĝos subŝtatoj? Se jes, ek de kiam?

Eble la nomo devenas de la kanto mem, sed tio starigas novan demandon: Kial tiu landparto estis nomita tiel en la kanto, kaj kiun signifon havis tiu nomo "Dixie" ANTAŬ la komenco de la milito?

jaldrich (Å vise profilen) 2014 6 22 00:52:41

Altebrilas:
Eble la nomo devenas de la kanto mem, sed tio starigas novan demandon: Kial tiu landparto estis nomita tiel en la kanto, kaj kiun signifon havis tiu nomo "Dixie" ANTAŬ la komenco de la milito?
Laŭ ĉi tiu kantlibro de 1860 (antaŭ la milito), Dixie estis "paradiza" bieno en Novjorkio, kun preskaŭ mita statuso inter la nigruloj tiam.

Altebrilas (Å vise profilen) 2014 6 22 15:12:56

Dankon jaldrich pri tiu ligilo, ĝi estas interesega. Tiu libreto ebligas senti la tiaman etoson.

Tio pruvas, ke la demando ne estas tiel simpla, pro la fakto, ke ĝi koncernas la propagando de ambaŭ flankoj, Nordo kaj Sudo.

Mi ekpensis, ke se tiu mita ejo en Novjorkio estis tiel fama pro sia grandeco kaj pro la escepta, vivkondiĉoj de siaj sklavoj, oni devas trovi ŝpurojn pri ĝi en la literaturo aŭ en la arĥivoj de la gazetoj.

YA.

Tibake til toppen