לתוכן העניינים

La esprimo “to have sth. to do with […]” en Esperanto

של m_v, 21 ביוני 2014

הודעות: 10

שפה: Esperanto

m_v (הצגת פרופיל) 21 ביוני 2014, 18:36:15

Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan “to have sth. to do with […]” (aŭ la germanan “etwas zu tun haben mit […]”) esperante?

novatago (הצגת פרופיל) 21 ביוני 2014, 18:47:11

m_v:Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan “to have sth. to do with […]” (aŭ la germanan “etwas zu tun haben mit […]”) esperante?
Rilati kun/al. Vidu »ReVon«.

Ĝis, Novatago.

bryku (הצגת פרופיל) 21 ביוני 2014, 22:44:14

novatago:....
Ĝis, [url=/blogs/novatago]Novatago[/url].
ŝerculeto...

novatago (הצגת פרופיל) 21 ביוני 2014, 22:47:48

bryku:
novatago:....
Ĝis, [url=/blogs/novatago]Novatago[/url].
ŝerculeto...
???? Mi ne komprenas vin.

Ĝis, Novatago.

kaptulo (הצגת פרופיל) 21 ביוני 2014, 22:56:54

Iam antaŭe mi hazarde eltrovis ion tre similan al tio, kion ĉi-supre Novatago sugestis ankaŭ ĉe ReVo: havi aferon kun. Mi ankoraŭ memoras la momenton ekvidi ĝin kiel konfuzan okazon. Dume, ĉi tia demando afiŝiĝis ĝustatempe. Ĉu rilati rilatas iel ajn al havi aferon kun? Ĉu diri, ke rilati rilatas iel ajn al havi aferon kun estas tute same, kiel diri, ke rilati havas ian ajn aferon kun havi aferon kun? Ĉu estas iu, kiu bone scias tian ligon lige kun ĉi tio aŭ koncerne ĉi tiun koncernaĵon?

bryku (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2014, 09:01:15

novatago:
bryku:
novatago:....
Ĝis, [url=/blogs/novatago]Novatago[/url].
ŝerculeto...
???? Mi ne komprenas vin.

Ĝis, [url=/blogs/novatago]Novatago[/url].
Simple:

Oni povas kompreni "ĝis, novatago" kiel "ĝis morgaŭ", vortludo.

novatago (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2014, 09:06:40

bryku:
novatago:
bryku:ŝerculeto...
???? Mi ne komprenas vin.
Simple:

Oni povas kompreni "ĝis, novatago" kiel "ĝis morgaŭ", vortludo.
Hehe. okulumo.gif

Ĝis, Novatago.

sudanglo (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2014, 10:59:30

I had nothing to do with it.
Mi ne respondecis pri tio.
Mi ne enmiksiĝis en tio.
Tio neniel rilatas al mi.

It has something to do with the weather
Estas ia konekto kun la vetero.
Tio estas iel ligita al la vetero.

The grandparents wanted nothing to do with the child.
La geavoj tute ne volis okupiĝi pri la infano

yugary (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2014, 05:00:02

m_v:Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan “to have sth. to do with […]” (aŭ la germanan “etwas zu tun haben mit […]”) esperante?
Kvankam mi opinias ke la aliaj respondoj estas ĝustaj, ŝajnas ke mi iam vidis paralelan esprimon en iu verko de Zamenhof, sed bedaŭrinde mi nun ne povas ĝin trovi por doni precizan citaĵon. Tamen, mi trovis kelkajn ekzemplojn en verkoj de aliaj aŭtoroj.

Manuel Talens: "Por ni, ekzemple, la usonaj intervenoj en ĉiajn militojn havas nenion por fari kun la defendo de demokratio nek kun la batalo kontraŭ terorismo, sed ja kun tipe imperia programo."

Aleksis Kivi, "La Botistoj": "Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo!"

Nikola Riŝic (en komento pri artikolo de Zlatko Tiŝljar): Tio estas do la sociologia procezo, kiu havas nenion por fari kun lingvo kiel sistemo.

noelekim (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2014, 07:51:42

m_v:Saluton al ĉiuj,

kiel oni esprimas la anglan “to have sth. to do with […]” (aŭ la germanan “etwas zu tun haben mit […]”) esperante?
Kelkaj pluaj sugestoj:

K is not ready to declare that the wells actually cause earthquakes. He does say, however, that the wells may have something to do with the increase. - K ankoraŭ ne volas deklari ke la putoj efektive kaŭzas tertremojn. Li tamen diras ke ili eble havas ian rilaton/iel rilatas al la pliiĝo.

the superior quality of the limestone may have something to do with the way it was pushed and tilted during the great upheaval that created the mountains - la supera kvalito de la kalkoŝtono eble iel rezultis el la maniero laŭ kiu ĝi estis puŝita kaj klinita dum la granda renversiĝo kiu kreis la montojn.

maybe air conditioning has something to do with it, but our pavilion is doing record business - Povus esti ke klimatizo iel respondecas/iel kaŭzas tion, sed nia pavilono faras rekordan kvanton da vendoj.

לראש הדף