Vai all’indice

Substantivigo de adjektivoj

di Gonzo, 22 giugno 2014

Messaggi: 4

Lingua: Esperanto

Gonzo (Mostra il profilo) 22 giugno 2014 23:38:21

Mi legas la libron "Paŝoj al Plena Posedo" de William Auld, kaj faras la ekzercojn. Unu kiu malfacilas al mi estas jene:

"Jen estas kvin adjektivoj; substantivigu ilin, kaj uzu en frazoj
moderna, modesta, ordinara, sobra, certa.
ekzemple: efektiva -> kiam mi ricevis la atenditan surprizon, la efektivo malĝojigis min"

Mi scias kiel substantivigu la vortojn uzanta sufiksojn, t.e. mi komprenas kion signifas "moderneco, ordinaraĵo, sobrulo" ktp, sed mi ne komprenas kion signifas "moderno, modesto, certo" ktp. Ĉu "certo" samas al "certeco", aŭ ĉu ĝi samas al "certaĵo". Ĉu dependas de kunteksto? En la ekzemplo, "efecktivo" ŝajnas signifi "okazo efektiva" aŭ "efektivaĵo".

Dankon pro via helpo.

Gonzo (Mostra il profilo) 23 giugno 2014 03:16:58

Mi trovis ĉi tion ĉe la Akademio de Esperanto:
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/...
"
1) kun radiko de adjektiva kategorio la finaĵo -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestiĝo de tiu kvalito; ekz‑e: la belo, la ruĝo, la eblo. Kontraste, aĵ montras la nuran konkretan manifestiĝon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz‑e: belaĵo, beleco.
"

Ĉu tio signifas ke "moderno" vere povas signifi kaj modernecon, kaj modernaĵon. Tiukaze, "moderno" estas tre ĝenerala vorto. Ĉu estas ia nuanca malsameco inter "moderno", kaj "moderneco" aŭ "modernaĵo"? Mi ne antaŭ konstatis ĉu tiaj dusignifaj vortoj (la substantivigitaj adjektivoj) estas ofte uzataj. Estontece, eble mi rimarkos ilin. Ĉu tia vortuzo estas konsiderata bonstile, aŭ nur kuriozaĵo?

sudanglo (Mostra il profilo) 23 giugno 2014 11:29:47

Tiu estas tre malbona ekzerco. Tiuj vortoj apenaŭ uziĝas en substantiva formo, almenaŭ en prozo - kiel konfirmas serĉado en la Tekstaro.

Se vi volas vidi la trafojn, uzu jenan formulon:

modern\OF|\bcert\OF|modest\OF|sobr\OF|ordinar\OF

Tamen Auld estis poeto kaj en poezio oni uzas ajnan strangan lingvaĵon

Gonzo (Mostra il profilo) 26 giugno 2014 02:23:39

Dankon.

Mi nun vidas ke en la tekstaro, ĉi tiuj vortoj aperas nur malmultfoje, kaj la difino dependas de kunteksto.
Mi kredas ke Auld volis igi ke la lernanto pripensu kaj komprenu tiajn formojn, ne ke la lernanto ofte uzu ilin. Pro tio, laŭ mi, la ekzerco ne malbonas, nur malfacilas.

Torna all’inizio