去目錄頁

Neĝulino kaj la sep etuloj

fabrice94, 2014年6月24日

讯息: 14

语言: Esperanto

fabrice94 (显示个人资料) 2014年6月24日下午6:00:47

Neĝulino donacos pesilon al sep viretuloj.
Iu surgrimpis la pesilon kaj iu skribis lian pezon sur paĝo.
Ili donis la paĝon, sen skribinte nomo, al Neĝulino : 22 kg – 14 kg – 16 kg – 11 kg – 17 kg – 24 kg – 19 kg.

Poste ludanta, ili duope surgrimpis la pesilon, krom Grumbletulo kiu ne volas (ne envias).

Tiam ili diras al Neĝulino ke :

Dormetulo kaj Scietulo kunestis sur la pesilo.
Timemetulo kaj Ĝojetulo kunestis sur la pesilo.
Ternetulo kaj Simpletulo kunestis sur la pesilo.

Ili diris al Neĝulino ke la pesilo indikis sampezo ĉiufojo.
Neĝulino diras tiuokaze : «Ne paroli, mi scias nun la Grumbetulo pezon. »

Ĉu estas Grumbetulo pezo ?

HaleBopp (显示个人资料) 2014年6月28日下午8:44:44

Aspektas ke la nura kombinaĵo kiu funkcias estas :
22 + 11 = 33
14 + 19 = 33
16 + 17 = 33
Restas 24. Do Grumbletulo pezas 24 kg.

Ĉu bone?

nornen (显示个人资料) 2014年6月28日下午9:07:26

fabrice94:Ĉu estas Grumbetulo pezo ?
Ne. Grumbetulo estas etulo, kaj ne pezo.

----
(lambda e:{w for w in e if not sum(e-{w})%3})({22,14,16,11,17,24,19})

Altebrilas (显示个人资料) 2014年7月2日下午2:33:32

Tio ankaŭ funkcias en Pitono, sed mi ne komprenis la rezonadon. Ĉu vi povas klarigi ĝin?
(lambda e:[w for w in e if not (sum(e)-w)%3])([22,14,16,11,17,24,19])
[24]
Kio okazus se 24 estus anstataŭita per ne-trionigebla nombro?

nornen (显示个人资料) 2014年7月2日下午5:12:58

Altebrilas:Tio ankaŭ funkcias en Pitono, sed mi ne komprenis la rezonadon. Ĉu vi povas klarigi ĝin?
(lambda e:[w for w in e if not (sum(e)-w)%3])([22,14,16,11,17,24,19])
[24]
Kio okazus se 24 estus anstataŭita per ne-trionigebla nombro?
Tiuokaze vi bezonus pli da testoj.

python3:(lambda a:{w for w in a if (lambda s: False if sum(s)%3 else sum(sum(1 for x in s-{w} if x+w==sum(s)//3) for w in s)==len(s))(a-{w})})({22,14,16,11,17,19,24})
Se mi ne eraris, tiu devus trovi ĉiujn eblajn pezojn de Grumbetulo.

Ekzemple {22,14,16,11,17,19,24} donas {24}.
{22,14,16,11,17,19,25} donas {16, 25}.
{22,14,16,11,17,19,26} donas {26}.

Altebrilas (显示个人资料) 2014年7月2日下午8:48:47

Mi ne komprenis la tuton, sed reskribis ĝin tiel, ĉar tio aspektas pli legebla:
a=[22,14,16,11,17,19,24]
for w in a:
____ s=a[:];s.remove(w);s.sort();
____ if s[0]+s[5]==s[1]+s[4]==s[2]+s[3]: print w
NB: antataŭigu la "_" per spacoj se vi provas la kodaĵon.

Sxak (显示个人资料) 2014年7月14日上午2:52:59

ilia suma pezo estas 123 - dividebla je 3, sekve do ankaŭ la nepesita etulo havas la pezon divideblan je 3, inter ili estas sola tia pezo - 24

PS: kion kaj kiucele vi kombinas? ĉiufoje po du etuloj la pesilo indikis x, sekve do tiuj 6 etuloj pezas 3x La suma pezo estas 123=3x+y el kio sekvas, ke y estas dividebla je 3

Altebrilas (显示个人资料) 2014年7月15日下午8:47:43

La pruvo, en tiu kazo, estas eleganta. Sed ĝi ne funkcias en la ĝenerala kazo.

Sxak (显示个人资料) 2014年7月17日上午9:57:44

Altebrilas:La pruvo, en tiu kazo, estas eleganta. Sed ĝi ne funkcias en la ĝenerala kazo.
Gxi funkcias en ajna kazo. La resto post divido je 3 en ajna kazo egalas al tiu resto de la sumo

fabrice94 (显示个人资料) 2015年3月18日下午3:56:50

brave ĉiu !
Grumbetulo pezo estas 24kg.
Ŝak havas pli bela solvo.

回到上端