Späť na obsah

Elarolado de la litero J

od m_v, 25. júna 2014

Príspevky: 16

Jazyk: Esperanto

m_v (Zobraziť profil) 25. júna 2014 20:02:50

:: la titolo devas esti "Elparolado de […]", bv. pardoni ::

Saluton al ĉiuj,

kiel vi elparolas la literon J en tiuj ĉi okazoj:

monujo, vojaĝi, ĝojo, projekto

Kiam vi elparolas ĝin kiel /i̯ / (do kiel vokalo ene de diftongo) kaj kiam kiel /j/ (do kiel frotan palatalan voĉan konsonanton)?

Urho (Zobraziť profil) 25. júna 2014 20:26:48

m_v:kiel vi elparolas la literon J en tiuj ĉi okazoj:

monujo, vojaĝi, ĝojo, projekto
[mo.nu:jo], [vo.ja:ĝi], [ĝo:jo], [pro.jek.to]

kajo [ka:jo], tuja [tu:ja]
kaj [kaĭ], tuj [tuĭ]

Tujtero [tuĭ.te:ro] ridulo.gif

monujoj [mo.nu:joĭ], ĝojoj [ĝo:joĭ], projektoj [pro.jek.toĭ]

sergejm (Zobraziť profil) 26. júna 2014 4:50:21

Urho:
kajo [ka:jo], kaj [kaĭ]
kaj' [ka:j]

Notu: dum kreado de Esperanto oni ne sciis diferencon inter sono kaj fonemo, interalie, inter [j] kaj [ĭ].
Do regulon de Fundamento unu litero = unu sono, oni komprenu de vidpunkto de lingvoscienco de 1887-a jaro.

m_v (Zobraziť profil) 26. júna 2014 6:07:30

Urho:
m_v:kiel vi elparolas la literon J en tiuj ĉi okazoj:

monujo, vojaĝi, ĝojo, projekto
[mo.nu:jo], [vo.ja:ĝi], [ĝo:jo], [pro.jek.to]

kajo [ka:jo], tuja [tu:ja]
kaj [kaĭ], tuj [tuĭ]

Tujtero [tuĭ.te:ro] ridulo.gif

monujoj [mo.nu:joĭ], ĝojoj [ĝo:joĭ], projektoj [pro.jek.toĭ]
Dankon pro via respondo. Kiel vi elparolas J-on ĉe kunmetitaj vortoj, en kiuj J estas en la fino de radiko:

lernejano (lern-ej-ano), ĝojebrio (ĝoj-ebrio), vojeto (voj-eto)

kaj kiel ĉe vortoj, en kiuj J estas en la vortfino pro elizio?

lernej’, monuj’, ĝoj’

Ĉu /i̯ / aŭ /j/?

Urho (Zobraziť profil) 26. júna 2014 8:56:23

m_v:Kiel vi elparolas J-on ĉe kunmetitaj vortoj, en kiuj J estas en la fino de radiko:

lernejano (lern-ej-ano), ĝojebrio (ĝoj-ebrio), vojeto (voj-eto)
lernejano (lern-ej-ano) => lernejano [ler.ne.ja:no]
vojeto (voj-eto) => vojeto [vo.je:to]

ĝojebrio (ĝoj-ebrio) => ĝojebrio [ĝoĭ-eb.ri: o]. Nu, eble mi prefere uzus la vorton ĝojoebrio [ĝo.jo-eb.ri: o]

m_v:kaj kiel ĉe vortoj, en kiuj J estas en la vortfino pro elizio?
lernej’, monuj’, ĝoj’

Ĉu /i̯ / aŭ /j/?
Mi prononcus jene:
lernej’ [ler.nb]eĭ[/b]], monuj’ [mo.nb]uĭ[/b]], ĝoj’ [ĝb]oĭ[/b]]

Bonvolu noti akcenton de vortoj!

sergejm (Zobraziť profil) 26. júna 2014 11:59:59

Urho:
m_v:kaj kiel ĉe vortoj, en kiuj J estas en la vortfino pro elizio?
lernej’, monuj’, ĝoj’

Ĉu /i̯ / aŭ /j/?
Mi prononcus jene:
lernej’ [ler.nb]eĭ[/b]], monuj’ [mo.nb]uĭ[/b]], ĝoj’ [ĝb]oĭ[/b]]

Bonvolu noti akcenton de vortoj!
kajo [ka:jo] => kaj' [ka:j] != kaj [kaĭ]
akcentita vokalo en malfermita silabo estas longa. Ĝian longecon kaj akcentoj elizio ne ŝanĝas.
Prononco de -j', laŭ mi, ankaŭ ne devas esti ŝanĝita, se tio estas malfacila, aldonu tre mallongan ŏ:
lernej' [ler.ne:j] aŭ [ler.ne:jŏ]
munuj' [mo.nu:j] aŭ [mo.nu:jŏ]
ĝoj' [go:j] aŭ [go:jŏ]
ĝojebrio [ĝo:j-ebri: o] aŭ [ĝo:jŏebri: o] (notu: estas aldona, pli malforta akcento sur la unua radiko)

Simila demando: ĉu oni prononcu ŭ kiel w antaŭ vokaloj:
antauen [antb]a:[/b]wen] aŭ [antb]aŭ[/b]en]?

Kirilo81 (Zobraziť profil) 26. júna 2014 12:57:27

Mi ne aŭdas diferencon inter "vokala" kaj "konsonanta" j, krom eblan antaŭartikulacion de j antaŭ la silablimo. Kaj eĉ se estas, ĝi estas malgrandega kaj neglektinda, do ĉi tiu diskutfadeno ne vere havas praktikan signifon.

Mi elparolas [lɛr'nɛ(i).jᴐ, mᴐ'nu(i).jᴐ, 'dʒᴐ(i).jᴐ, 'ka(i).jᴐ] resp. [lɛr'nɛj, mᴐ'nuj, 'dʒᴐj, kaj]

Inverse, ĉe kunmetaĵoj mi aŭ ne elparolas junton ([dʒᴐ.jɛ.'bri.(j)ᴐ]) aŭ mi elparolas ĝin per postartikulacio ([dʒᴐi.jɛ.'bri.(j)ᴐ]), sed mi provas eviti la germanan glotan plozivon antaŭ vokaloj.

Ĉiuokaze, mi ne longigas vokalojn en malfermitaj silaboj nek ŝatas tion*, do ĉe mi kaj kaj kaj' sonas idente.

*Unu el la frenezaj ideoj de PAG; la praktiko de la rimado en E-o montras miaopinie, ke ĝi estas nek uzinda nek uzata.

Rande: Jen Lingva Respondo de Zamenhof pri la temo:
Pri la literoj «u» kaj «û», «i» kaj «j»
Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lerno-libroj) la literoj u kaj i kune kun antaûirantaj vokaloj faras «duoblan vokalon»; ili sekve elparolas au kiel aŭ, ei kiel ej k.t.p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi «ba-lá-u, tra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i, hero-í-no» kaj ne «bá-laŭ, tráŭ-lo, tróŭ-zi, déj-ri, kréj,herój-no» (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.
Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraû la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i,sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ̧i en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi «ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraû-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo» kaj ne «i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo». Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laûta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke aû estas kvazaû duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

Esperantisto, 1893, p. 15
Malgraŭ tio, kion Zamenhof skribas, ŭ funkcias kiel vokalo en E-o, kiel diftonga u, ĉar miasperte neniu prononcas [an.ta.wa], nur [an.tau.(w)a].

j, parenteze, ne estas diftonga parto en la rusa kaj pola (pri la jida mi ne scias), sed nur konsonanto, tio certe havis influon al la vidpunkto de Zamenhof.

Urho (Zobraziť profil) 26. júna 2014 13:16:39

sergejm:Simila demando: ĉu oni prononcu ŭ kiel w antaŭ vokaloj:
antauen (anta:wen) aŭ (anten)?
Miaopinie kaj -komprene antaŭen [an.taŭ.en] estas la nura (ĝusta) formo.

Urho (Zobraziť profil) 26. júna 2014 13:46:53

sergejm:kajo [ka:jo] => kaj' [ka:j] != kaj [kaĭ]
akcentita vokalo en malfermita silabo estas longa. Ĝian longecon kaj akcentoj elizio ne ŝanĝas.
Jes, mi samopinias. – Cetere, mi iam ellernis la aferon tiel:

Urho:La akcento estas sur antaŭlasta silabo. Kvanto de silaboj estas sama kiel la kvanto de vokaloj (do la apudaj vokaloj apartenas al malsamaj silaboj). Se la akcenta silabo finiĝas per vokalo, la vokalo artikiĝas pli longe. Aparte, se post la akcenta vokalo sekvas du aŭ pluraj konsonantoj (aŭ se koncernas diftongo), la vokalo estas mallonga.
Ekzemploj: bona [bo:na], kio [ki: o], granda [gran.da], kaj [kaĭ].

Finne:
Sanapaino on toiseksi viimeisellä tavulla. Tavujen määrä on sama kuin vokaalien määrä (vierekkäiset vokaalit kuuluvat siis eri tavuihin). Jos painollinen tavu päättyy vokaaliin, tämä ääntyy pidempänä. Jos taas painollista vokaalia seuraa kaksi tai useampia konsonantteja (tai jos kyseessä on diftongi), vokaali on lyhyt.
Esimerkkejä: bona [bo:na] hyvä, kio [ki: o] mikä, granda [gran.da] suuri, kaj [kaĭ] ja.

m_v (Zobraziť profil) 26. júna 2014 15:01:23

sergejm:Prononco de -j', laŭ mi, ankaŭ ne devas esti ŝanĝita, se tio estas malfacila, aldonu tre mallongan ŏ:
lernej' [ler.ne:j] aŭ [ler.ne:jŏ]
munuj' [mo.nu:j] aŭ [mo.nu:jŏ]
ĝoj' [go:j] aŭ [go:jŏ]
ĝojebrio [ĝo:j-ebri: o] aŭ [ĝo:jŏebri: o] (notu: estas aldona, pli malforta akcento sur la unua radiko)
Ĉu vi ankaŭ prononcas vojmontrilo /vo:jmonˈtrilo/ kaj ne /voi̯monˈtrilo/?

Nahor