К содержанию

Kartoj kontraŭ Homaro

от Ukronisto, 28 июня 2014 г.

Сообщений: 2

Язык: Esperanto

Ukronisto (Показать профиль) 28 июня 2014 г., 5:31:26

Ĉu vi jam ludis na Cards Against Humanity? Ĉu ne? Ĉu vi ŝatus koni tiun mojosegan ludon? Jen ĝi! Tutlibere elŝutebla kaj modifebla!
Amuziĝu kun viaj samurbanoj kaj praktiku tiujn fivortojn, kiujn vi neniam lernis en kurso!

La ludon vi povas elŝuti ĉi tie!!

Mi esperas viajn komentojn kaj viajn mojosajn kombinojn!

Reguloj:
- Ĉiu persono prenas 10 kartojn blankajn
- Unu persono, memelektita aŭ voĉdone elektita, prenos la unuan mojoskarton (la nigran karton).
- Ĉiuj partoprenantoj respondas la demandon de la mojoskarto.
- La Voĉulo (tiu ulo, kiu havas la mojoskarton) laŭtlegas la nigran karton kaj sekve hazarde eletittan unu blankan karton, poste la duan blankan karton kaj tiel ĝis la lasta blanka karto aperas. (Mia konsilo estas ke vi laŭtlegu la mojoskarton ĉiam antaŭ vi legos la blankan karton, por ne perdi la emocion de la kombino)
- La plej ridiga blanka karto, do la plej mojosa respondo, venkos la luderon, kaj gajnas la mojoskarton.
- La sekva Voĉulo estas tiu dekstre de la unua voĉulo, kaj tiel vi ripetu la unuajn paŝojn.

MEMORU! La ludantoj ĉiam devas havi 10 blankajn kartojn, do, antaŭ la komenco de ĉiu ludero, ĉiu pesono prenu sufiĉajn kartojn por havi ĝis 10.

NOTO: Ekzistas Mojoskartoj, kiuj petas 2 aŭ 3 blankajn kartojn kiel respondon. Tiam, sekvu la indikilon sube de la karto..."prenu unu, uzu du" aŭ "prenu du, uzu tri".

ALIA NOTO: Kelkaj kartoj (je la fino de la kartaro) estas personaj aldonaĵoj miaj. Do, se kelkaj ne sencas por via urbo, ŝanĝu ilin laŭ la nomoj de viaj samurbanoj...

Amuziĝu!!

jaldrich (Показать профиль) 28 июня 2014 г., 13:12:41

Tio ja estas granda servo por ni. ridulo.gif

Ni certe ludis baldaŭ, ĉar ni amegas la originalan ludon eĉ se ni sentas nin pekuloj pro la tute nedecaj ridegoj.

Наверх