Tartalom

En la urbo de UK devus okazi parado de la Esperantistoj

robbkvasnak-tól, 2014. június 29.

Hozzászólások: 4

Nyelv: Esperanto

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. június 29. 17:01:19

Samkiel por internaciaj sporteventoj la Esperantistoj devus okazigi "enmarŝon de la nacioj" dum la malferma tago de la UK. Ĉiu amas paradojn pro la muziko, la koloroj, la bona etoso kaj la kunveno de multaj homoj. Mi kredas la ĵurnaloj, televidstacioj kaj interreto (Youtube) bonkore akceptus tian paradon. Parado estas pacama demonstracio POR io, normale, ne KONTRAŬ - kaj mi kredas ke ĉiuj Esperantistoj trovas komunan punkton en sia koro POR subteni kaj disvastigi nian lingvon. Parado estus momento montri al la mondo kiuj ni estas.

Sunjo (Profil megtekintése) 2014. június 29. 17:18:01

robbkvasnak:Ĉiu amas paradojn ...
Mi ne. Kaj mi dubas ke mi estas sola pri tio.

horsto (Profil megtekintése) 2014. június 30. 16:03:01

robbkvasnak:Samkiel por internaciaj sporteventoj la Esperantistoj devus okazigi "enmarŝon de la nacioj" dum la malferma tago de la UK. Ĉiu amas paradojn pro la muziko, la koloroj, la bona etoso kaj la kunveno de multaj homoj. Mi kredas la ĵurnaloj, televidstacioj kaj interreto (Youtube) bonkore akceptus tian paradon. Parado estas pacama demonstracio POR io, normale, ne KONTRAŬ - kaj mi kredas ke ĉiuj Esperantistoj trovas komunan punkton en sia koro POR subteni kaj disvastigi nian lingvon. Parado estus momento montri al la mondo kiuj ni estas.
"enmarŝon de la nacioj", nekredeble.
Ĉu vi forgesis la famajn vortojn de Zamenhof?

Kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2014. június 30. 20:29:39

Ah, jes, la suna, optimisma mondo de Esperanto....
Mi estis en parado lastan semajnfinon - eĉ sub pluvo - kaj ni multe ĝojis kaj ridis. Mi estis kun la grupo "Latinos Salud" do ni havis hispanlingvan muzikon kaj ni povis informi multajn spektantojn pri nia organizo. Ni havas kursojn de la angla (usona) por enmigrintoj kaj de la hispana (sudflorida) por anglolingvanoj - senkoste - ni ankaŭ helpas al personoj unuope kaj ofertas prelegojn pri interesaj multkulturaj temoj. La parado estis bona okazo por ni montri kiuj ni estas. Do se ĝenas iun esti de sia lando, ŝi/li povus esti en grupoj de vegetarianoj aŭ glumarkkolektantoj. Ŝiŝŝŝ! Havigu al vi vivon, uloj!
Kaj, jes, eble ne ĉiu iam ĝuas pri la sama afero sed multaj homoj ŝajne ĝuis pri nia parado en malgranda urbo de Wilton Manors. La stratoj estis plenaj kaj muziko ĉie. Poste ni faris feston kaj multaj scivolemuloj venis por festi kun ni kaj informiĝi pri nia farado. Eble Esperanto estas super tiaj mondumaj bezonoj. Tial oni moke nomas E-kongresejon "senĉesejon".

Vissza a tetejére