Ke daftar isi

Supersignoj

dari akueck, 30 Juni 2014

Pesan: 109

Bahasa: Esperanto

m_v (Tunjukkan profil) 12 Juli 2014 08.34.55

vicentesales:
Dolz:Se Esperanto celas al fina venko, kaj tio devus esti la sola celo, ne faros ĝin per literoj kun ĉapelo aŭ kun la sistemoj "h" kaj "x". Ĝi estas tre simpla, simple anstataŭigi aliaj fremdaj literoj, kiuj estas sur cxiuj klavaroj: w, q, x, y, jj, kaj hh por ŭ, ĉ, ŝ, ĝ, ĵ, kaj Ĥ. Krom hh kaj jj, la regulo veras,unu literon; unu sonon. Eĉ ĥ, povas malaperi kaj Esperanto restus la sama ...
Mi preferas tiun solvon: https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...
El la ekzistantaj proponoj pri ortografio-ŝanĝo al mi plej plaĉas la jena:

Kajto-Ortografio:ĉ = cj
ĝ = dzj
ĥ = x
ĵ = zj
ŝ = sj
aŭ = au
eŭ = eu
au = a-u
eu = e-u
Tamen mi pensas, ke ĉiuj tiaj proponoj estas nur lingvoludoj, ĉar fakte estas neeble ŝanĝi la tutan skribsistemon de lingvo vivanta jam 127 jarojn.

Rugxdoma (Tunjukkan profil) 12 Juli 2014 10.07.13

Mi memoras tempon, kiam oni diris, ke oni devus aboli minusklajn literojn, ĉar ”komputiloj ne povas skribi ilin”. Baldaŭ venis komputiloj, kiuj povis. Mi ankoraŭ memoras, ke oni serioze diskutis, ĉu kemiistoj ĉiam skribu H2O por akvo, kaj cm* *3 por kubcentimetro, ĉar ”komputiloj postulas tion”. Sed venis rimedoj por skribi eĉ tion laŭ tradicio.
Ĉu vi kredas, ke post 20 jaroj oni ankoraŭ uzas klavarojn? Per la Google tradukilo oni jam povas "aktivigi manskribadon", kaj tiam oni povas skribi "ĉ" k.t.p. kun la ĝustaj supersignoj. Tio ne estas rapida rimedo, sed alternativo do jam ekzistas.
Kaj eĉ nun tajpado ne estas pli rapida ol stenografio, kaj ĝi estas pli malrapida ol parol-rekono.

novatago (Tunjukkan profil) 12 Juli 2014 10.21.04

Rugxdoma:Mi memoras tempon, kiam oni diris, ke oni devus aboli minusklajn literojn, …
Kaj ne nur tio, ĉiu kontraŭĉapelisto forgesas ke la tute novega simbolo € estis preskaŭ tuj enhavigita en komputiloj. Sed atentu, NE NUR en la operaciumaj klavaroaranĝoj, ankaŭ en la fizikaj klavaroj kaj ĝi estas tajpenda per la ne tiel kutima AltGr-klavo KAJ NENIU PLENDAS PRO TIO nek iu diris “ni ne inventu simbolon por eŭroj ĉar tio ne ekzistas en komputiloj”.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (Tunjukkan profil) 12 Juli 2014 12.00.45

Iel mi emas al uzi alian ortografion nur por kolerigi obstinajn ulojn kiel vi …

novatago (Tunjukkan profil) 12 Juli 2014 12.18.12

Fenris_kcf:Iel mi emas al uzi alian ortografion nur por ĝeni obstinajn ulojn kiel vi …
Nu, tio nur priskribas kian persono vi estas.

Aliflanke, obstinaj estas tiuj, kiuj insistas post kaj dum 127 jaroj en la afero sen pravi, sen kiale kaj tute sensuksece. Do, estu kohera kaj ĝenu al ili. okulumo.gif

Ĝis, Novatago.

akueck (Tunjukkan profil) 6 Mei 2015 14.24.16

MoutOp:Mi ankaŭ preferas legi tekstojn kun la supersignoj... kaj estas ekzakte kial kelkaj uzantoj de lernu! skribu kun la h-sistemo!

Mi eksplikas: lernu! estas lernilo kun principe multaj gelernantoj. Do, ili lernu legi tekstojn en Esperanto, kun ĉiuj siaj troveblaj skribmanieroj. Kaj pli ĝenerale, mi efektive ne komprenas kial la uloj, kiuj uzas h-sistemon estas tiele kritikataj.
Tre bone.

En mesagho de alia temfadeno:

Tempodivalse:Mi ne komprenas kial la uzanto akueck ne uzas la cirkumfleksojn.
Pro teknika kialo; jen detaloj:

Mi konservas chiujn miajn lernu!-tekstojn en apartaj dosieroj de formato txt kaj ASCII-kodo. La diritaj cirkonstancoj tial ne permesas uzi la ghustajn supersignojn, kaj mi rigardas la h-skribon sufiche oportuna. Tio chi estas do tute konforma al OI 6 2007 01 21.

akueck (Tunjukkan profil) 9 Juni 2016 06.32.51

Roch:Ĉu vi havas la saman komputilon, akueck?
La saman, kiel kiun?

Urho (Tunjukkan profil) 9 Juni 2016 09.05.18

Klavaroj por Android- kaj iOS-aparatoj

Roch:Mi antaŭvidas aĉeti unu Androide tablojdon, ĉimonate! senkulpa.gif
Android-tabulkomputilo (aŭ saĝtelefono) estas bona alternativo; vi povas tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto. Ekzistas ekz-e jenaj klavaroj:Nu, ankaŭ aliaj klavaroj ekzistas…

Parenteze, nuntempe ankaŭ iOS-aparatoj (iPhone, iPad) estas taŭgaj por Esperantistoj, ĉar por la aparatoj ekzistas almenaŭ du Esperanto-klavaroj:

akueck (Tunjukkan profil) 10 Juni 2016 10.37.33

Roch:demando.gif La sama komputilo kiu konservas viajn "lernu!-tekstojn en apartaj dosieroj de formato txt kaj ASCII-kodo." rido.gif
Temas pri pluraj komputiloj, en kiuj miaj txt-dosieroj (en ASCII) estas konservataj.

Kembali ke atas