Mergi la conținut

Kiel tradukas anglan "then"?

de starjelly, 1 iulie 2014

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

starjelly (Arată profil) 1 iulie 2014, 02:03:10

Mi havas demandon pri "tiam" kaj "post tio". Kiu plej bone tradukas anglan "then"? Mi pensas ke "tiam" uzu kiom evidente, ke unua ago finis; kaj "post tio" uzu kiom ne evidente, do ĝi ne implicas ke ambaŭ agoj okazis al la sama tempo.

Ekzemple:

1. Marŝu al la bushaltejo, tiam atendu por la buson.

2. Studu Esperanton, post tio skribu intervjuajn respondojn.

Estas ĝusta? Aŭ uzu mi "post tio" por ambaŭ? Aŭ iu alia?

Concorde (Arată profil) 1 iulie 2014, 04:23:14

Saluton!

Mi opinias, ke post tio taŭgas por la du kazoj. La laŭvorta angla traduko de post tio estas simple: after that thing. La laŭvorta traduko de tiam estas: that time.

Jen keklaj ekzemploj de la du kazoj:
1: Mi manĝos tiam, kiam mia patrino alvenas. --> laŭvorte, tio estas: I will eat at that time, when my mother arrives.
2: Mi manĝos, kaj post tio mia patrino alvenos. --> laŭvorte, tio estas: I will eat, and after that my mother will arrive.

Resumanta regulo: "post tio" volas diri, ke iu ago sekvas alian agon, kaj "tiam" volas signi tempon precizan.

Krome, por ke vi povas pliboniĝi, mi rimarkis kelkajn erarojn en via demando:

-Via uzado de "kiom evidente" ŝajnas mallerte al mi. Simile, "al la sama tempo" estas mallerteta. La pli esperanta traduko estus "samtempe".

-"atendu por la buson" Tio estas tro laŭvorta angla traduko. Estas du eraroj. La unua- "buson" sekvas prepozicio, do ĝi ne estas rekta objekto, tial ĝi ne devus havi la -n finon. La dua- "buso" povas esti rektan objekto de atendu. "Atendu la buson" estas tute ĝusta, ĉar atendi povas esti traduko de "wait for".

-Oni ne povas diri "estas ĝusta"- oni devas diri "estas ĝuste" ĉar adjektivo ne povas rilati al verbo. Tio estas la funkcio de adverboj!

sergejm (Arată profil) 1 iulie 2014, 04:26:23

Oni traduku laŭ la senco (same kiel prepoziciojn, at school = en lernejo):
1. Marŝu al la bushaltejo, tie atendu la buson.
Bushaltejo estas loko, kie oni atendu buson. Notu: por ne estas uzata kun akuzativo

2. Studu Esperanton, poste skribu intervjuajn respondojn.
Post tio oni povas mallongigi per poste.

PS: Titolo de la temo estu: Kiel oni tradukas anglan "then"?

yugary (Arată profil) 1 iulie 2014, 10:02:46

Mi proponu kelkajn konsilojn, esperante ke vi ilin ne ricevos malbonhumore.

La angla vorto _then_ havas plurajn signifojn. Kiel adverbo ĝi povas signifi
1. tiam (= at that time)
2. poste aŭ sekve (I shaved, and then I showerd.)
3. tiuokaze (If you think that's true, then do something about it.)
4. krome (You have to agree to all the conditions posted online; then there's the actual contract to sign when you meet the client in person.)
5. do (If A is true, then B must be true, too.)

_Then_ ankaŭ povas funkcii kiel nomo: "Since then, I've been more careful."

Kaj ni ne forgesu esprimojn kiel "the then president" (la tiama prezindanto) kie _then_ servas kiel adjektivo.

En la unua ekzemplo kiun vi donis, vi povus diri "Marŝinte al la bushaltejo, atendu la buson." Notu ke en Esperanto, _atendi_ estas transitiva; vi do devas ne traduki la anglan "wait for" laŭvorte.

sudanglo (Arată profil) 4 iulie 2014, 11:42:05

1. Marŝu al la bushaltejo, tiam atendu la buson.
Mi trovas tion tute bona.

Ekzemploj el la Tekstaro:

Venu morgaŭ, tiam vi ricevos novjaran donacon
Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin
rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos
Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon

Tiam havas la sencojn

1. En tiu tempo

2. Je tiu okazo, sub tiuj kondiĉoj.

Terurĉjo (Arată profil) 4 iulie 2014, 12:48:12

LMMO, demandoj pri esperantigo de anglaj vortoj kaj esprimoj pli konvenas en la angla parto de la lernu!-forumaro.

ratkaptisto (Arată profil) 20 iulie 2014, 21:30:06

sudanglo:
1. Marŝu al la bushaltejo, tiam atendu la buson.
Mi trovas tion tute bona.

Ekzemploj el la Tekstaro:

Venu morgaŭ, tiam vi ricevos novjaran donacon
Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin
rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos
Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon

Tiam havas la sencojn

1. En tiu tempo

2. Je tiu okazo, sub tiuj kondiĉoj.
Jes, ankaŭ mia opinio.

Înapoi mai sus