본문으로

Vikio Amas ZEOjn: Datumbazo

글쓴이: Sahaquiel, 2014년 7월 1일

글: 1

언어: Esperanto

Sahaquiel (프로필 보기) 2014년 7월 1일 오후 7:33:11

Mi kaj kelkaj membro de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, Vikimediista grupo), pensas okazigi tutmondan fotokonkurso kadre de Vikio Amas Monumentojn (Wiki Loves Monuments). Por tio ni bezonas tre detalan informon. Vi povas helpi nin plenumante ĉi-enketon Vikio Amas ZEOjn: Datumbazo

Por povi okazigi la fotokonkurson ni bezonas tre bonan informon. Ne utilas multe "La ZEO estas ie en Parizo", sed la adreso ja utilas, kaj se vi scias la ĝustajn koordinatojn (latitudo, longitudo) por situi ĝin sur mapo, tio estus bonege. Sed iu ajn informo utilas.

Antaŭdankon

다시 위로