Vai all’indice

“whichever”-frazoj en Esperanto

di m_v, 03 luglio 2014

Messaggi: 23

Lingua: Esperanto

m_v (Mostra il profilo) 03 luglio 2014 16:26:29

Saluton al ĉiuj,

“He may choose whichever book he wants.”

Kiel mi esperantigus la supran frazon?

Ĉu:
1. “Li rajtas elekti la libron, kiun ajn li volas.”?

Kaj krome: Ĉu estas eble mallongigi al:
2. “Li rajtas elekti, kiun ajn libron li volas.”?

Aŭ ĉu ĝi esperantigus tute alie?

nornen (Mostra il profilo) 03 luglio 2014 17:32:32

Mi spontanee dirus: "Li rajtas elekti iun ajn libron kiun li deziras." aŭ pli mallonge: "Li rajtas elekti iun ajn libron."

sergejm (Mostra il profilo) 03 luglio 2014 18:10:15

Aŭ eĉ pli mallonge: "Li povas elekti ajnan (deziratan) libron."

DuckFiasco (Mostra il profilo) 03 luglio 2014 18:19:48

Laŭ la libro "Being Colloquial In Esperanto", la aŭtoro rekomandas kaj "ajn" kaj ĉ-k formon:

Li rajtas elekti ĉiun libron, kiun li volas.
Li rajtas elekti iun ajn libron, kiun li volas.

Vidu: http://pages.ucsd.edu/~dkjordan/eo/colloq/colloq11...

sudanglo (Mostra il profilo) 04 luglio 2014 11:20:17

Kaj krome: ĉu estas eble mallongigi al:
2. “Li rajtas elekti, kiun ajn libron li volas.”?
Jes.

Elektu ajnan libron, mi tradukus kiel Choose any book.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 04 luglio 2014 12:48:29

LMMO, demandoj pri esperantigo de anglaj vortoj kaj esprimoj pli konvenas en la angla parto de la lernu!-forumaro.

m_v (Mostra il profilo) 04 luglio 2014 14:51:52

Terurĉjo:LMMO, demandoj pri esperantigo de anglaj vortoj kaj esprimoj pli konvenas en la angla parto de la lernu!-forumaro.
La problemo estas, ke mi ne povis vortumi demandon pri esprimo, pri kiu mi ja ankoraŭ ne sciis, kiel oni vortumas la esprimon en Esperanto. Do montri la frazon en alia lingvo estis la sola solvo. Mi elektis la anglan, ĉar mi pensis, ke tiel plej multaj homoj povus kompreni mian demandon. Tamen ne temas pri nura angla esprimo. Mi ankaŭ povas vortumi ĝin en la germana kaj en la greka, se tio iamaniere estas pli helpa:

germane: “Er darf auswählen, welches Buch auch immer er will.”
greke: “Μπορεί να διαλέξει όποιο βιβλίο κι αν θέλει.”

horsto (Mostra il profilo) 04 luglio 2014 23:21:21

m_v:
germane: “Er darf auswählen, welches Buch auch immer er will.”
Mi tradukus:
Li elektu kiun ajn libron li volas.

m_v (Mostra il profilo) 05 luglio 2014 20:00:15

horsto:Mi tradukus:
Li elektu kiun ajn libron li volas.
Tio ankaŭ ŝajnas bona al mi, tamen mi pensas, ke logike tia traduko estas iom problema: En ĉi tiu traduko la subfrazo “kiun ajn libron li volas” estas objekto de la verbo “elektu”. La verbo “elektu” ankaŭ povus havi substantivon kiel objekton:

1. Li elektu la verdan libron.
2. Li elektu, kiun ajn libron li volas.

Se tia traduko estus ĝusta, la subfrazo “kiun ajn libron li volas” devus esti do ĉiam ebla anstataŭo de substantiva esprimo kiel “la verda(n) libro(n)”. Ni nun rigardadu la jenan okazon:

3. La verda libro estas bona libro.
4. *Kiun ajn libron li volas, estas bona libro.*

La frazo 4 ŝajnas tute malĝusta al mi. Mi vortumus por okazo 4 anstataŭe:

4'. La libro, kiun ajn li volas, estas bona libro.
4''. Ĉiu ajn libro, kiun li volas, estas bona libro.

Mi preferas 4'', sed mi pensas, ke eble 4'' signifas ion iomete alian: Dum ĉe 4' povas temi nur pri unu libro, ĉe 4'' povas temi pri ajna nombro de libroj, ĉu ne? Tial mi ne certas pri la tuta afero. Kion vi (ĉiuj) opinias?

Christa627 (Mostra il profilo) 24 luglio 2014 21:04:07

Mi ne estas spertulo, sed mi scias, ke ti- vorto estas ofte forlasita antaŭ ki- vorto. Ekzemple:

Mi ne komprenas [tion,] kion vi volas diri.
Vi povas paroli [tiel,] kiel vi volas.
Forportu [tiom,] kiom vi kapablas.

DuckFiasko:Laŭ la libro "Being Colloquial In Esperanto", la aŭtoro rekomandas kaj "ajn" kaj ĉ-k formon:

Li rajtas elekti ĉiun libron, kiun li volas.
Li rajtas elekti iun ajn libron, kiun li volas.

Vidu: http://pages.ucsd.edu/~dkjordan/eo/colloq/colloq11...
Jes, vi certe legu tiun libron! Ĝi havas tre bonan klarigon pri tiu ĉi temo, kaj pri multaj aliaj aferoj.

Torna all’inizio