본문으로

Aliĝu al la esperantlingva “Minecraft”-servilo

글쓴이: m_v, 2014년 7월 3일

글: 5

언어: Esperanto

m_v (프로필 보기) 2014년 7월 3일 오후 7:55:36

Saluton al ĉiuj,

mi antaŭ nelonge trovis tiun ĉi esperantlingvan “Minecraft”-servilon en la interreto kaj tuj aliĝis al ĝi (la IP estas: rsarjm.no-ip.org). Bedaŭrinde ne estas tre multaj ludantoj ĉi tie, preskaŭ neniam estas pli ol unu aŭ du kunludantoj konektitaj. Do mi volas reklami la servilon en ĉi tiu forumo, esperante, ke iuj el vi ludas “Minecraft”-on kaj eble volas aliĝi. Mia nomo en la ludo estas “mxdmge”.

Se vi ne scias, kio “Minecraft” estas, vi povas legi pri ĝi tie ĉi.

Altebrilas (프로필 보기) 2014년 7월 3일 오후 11:21:56

Mia filo ludas per minecraft. Bedaŭrinde, li ne estas esperantito...

usayarE (프로필 보기) 2014년 7월 6일 오전 3:23:35

Saluton!
Majnkrafto en Esperanto ŝajnas interesa, bedaŭrinde mi nur eklernas Esperanton dum mallonga tempo, eble ne povas komuniki efike...

asdfghjk (프로필 보기) 2014년 7월 10일 오후 7:20:25

Ĉu vi aktualigos ĝin al la versio 1.8?

hoopless_frood (프로필 보기) 2014년 7월 29일 오전 8:53:45

Eĉ se mi neniam alvenas al la servilo, sciu mi admiras ĝin. Eble iam, kiam mia Esperanto...kaj mia scio de "Mincraft" serviloj estas pli bona. Haha c:

다시 위로