Til innholdet

klavaro kaj Esperanto

fra edu500ac,2014 7 6

Meldinger: 16

Språk: Esperanto

edu500ac (Å vise profilen) 2014 7 6 00:06:48

Mi malfacile tajpas Esperanton char mi ne scias kiel enpresi la supersignojn. Kompreneble mi volas tajpi Esperanton kaj alian lingvon. Homoj kiuj faras litermapojn por Esperanto preskau neniam aldonas nacilingvajn supersignojn al mapoj. Chu ili kredas ke oni tajpos nur Esperante?

Kiam mi skribas Angle mi tajpas 110 vortojn en minuto. France mi tajpas 90 vortojn en minuto sen uzi makrojn. Kiam mi uzas makrojn mi tajpas 140 vortojn en minuto Angle. En Esperanto mia rapideco estas inter 40 kaj 50 vortoj en minuto.

Ne estas kredeble ke klavara fabrikisto kreos specialan hardwired klavaron por Esperanto, kaj oni nepre necesas hardwired klavaron por eviti trouzan shultran malsanon (hardwired kavaroj permesas makrojn). Do mi decidis ekzameni la du metodojn por skribi Esperanton sen supersignoj.

Ni ekzamenu kiel la klavoj distribuighas en klavaro. En la plej komforta hardwired klavaro, la tri klavaj vicoj estas:

['] [,] [.] [p] [y] | [c] [r] [l] top row (supra vico)
[a] [o] [e] | [d] [h] [t] [n] home row (hejma vico)
[;] [q] [j] [x] | [m] [w] [w] [v] [z] bottom row (malsupra vico)

Dvorak metis chiujn vokalojn en la home row char chiu silabo havas vokalon. La vokaloj kontribuas 48% al Angla tajpado. Entute 70% de Angla tajpado okazas en la home row. En Itala, Portugala, Fraca kaj Hispana lingvoj 72% de la tajpado okazas en home row. En Latina lingvo 75% de la tajpado okazas hejme. Tiu estas mirinda char Dvorak ne sinokupis pri Latina au Franca lingvoj.

Oni povas rimarki sur la klava distribuo ke [x] estas en la plej malfacila pozicio. Do la x metodo estas tre malbona por tajpi: La tajpado malrapidighas kaj kauzas trouzan brakan kaj ŝultran malsanon. Se oni uzas la x-metodon oni devas iri al la malsupra vico por 3% de la tajpado. Kredu min, tio estas tre traumatiga.

La h metodo estas tre bona. Jen statistiko pri Esperanta tajpado kiu okazas en la hejme klava vico:

A - 12%
E - 9.5%
I - 10.5%
O - 9%
U - 3.5% (3% por u kaj 0.5% por Ŭ)

D - 2.9%
H - 2.07% (0.42% por H, 0.7% por Ĝ, 0.6% por Ĉ, 0.36% por Ŝ)
T - 5.37%
N - 7.7%
S - 6.33% (5.97 por S kaj 0.36% por Ŝ)

Do 69% de la tajpado okazas en la home row. Nur 14% de la tajpado okazas en la malfacila malsupra vico. Sur la supra vico (top row) estas tri literoj kiujn oni povas facile trafi: la G, la C, la P kaj la R. Fakte la ringfingro kaj la mezfingro estas pli longaj, kio faciligas atingi la C kaj la R. La montra fingro estas la plej lerta, kio faciligas trafi la R kaj la P. Do en la h-metodo 80% de la tajpado okazas en facile atingeblaj klavoj.

Christa627 (Å vise profilen) 2014 7 11 19:42:27

Mi uzas la programon Tajpi. Mi tre ŝatas ĝin. Ĝi povas esti uzata kune kun via litermapo. Ekzemple, mi iam uzis ĝin kune kun la litermapo "US-International" senprobleme, kaj tiel povis tajpi Esperantajn, hispanajn, francajn, kaj aliajn supersignojn kaj specialajn literojn kaj simbolojn. Krome, eblas uzi la x-sistemon, la h-sistemon, aŭ eĉ la w-sistemon, la *-sistemon, aŭ kion ajn vi volas. Vi nur agordas ĝin laŭ via prefero. Mi ne certas, ĉu ĝi funkcias en ne-Vindozaj komputiloj aŭ ne.

Sed mi fakte ne trovas la x-sistemon tre traŭmatiza por miaj manoj kaj ŝultroj...

Christa627 (Å vise profilen) 2014 7 11 19:52:53

Hmmm... tiu ligilo ne funkcias. Jen alia: http://esperanto.brazilo.org/wp2/participe/utilize...

Oni nur klakas la butonon "Programa TAJPI" por elŝuti. Tie estas ankaŭ programo "EK!" sed mi ne povas diri ion pri ĝi ĉar mi neniam uzis ĝin.

novatago (Å vise profilen) 2014 7 11 20:50:39

Jen vindoza klavaroaranĝo por brazilanoj: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/brpteo.asp

Jen por aliaj lingvoj: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/

Estas la dua fojo, kiun mi sendas tiuj ĉi ligiloj, ĉi tiu semajno al ĉi tiu forumo.

Ĝis, Novatago.

Urho (Å vise profilen) 2014 7 11 21:06:37

Christa627:Hmmm... tiu ligilo ne funkcias. Jen alia: http://esperanto.brazilo.org/wp2/participe/utilize...

Oni nur klakas la butonon "Programa TAJPI" por elŝuti. Tie estas ankaŭ programo "EK!" sed mi ne povas diri ion pri ĝi ĉar mi neniam uzis ĝin.
En mia malnova komputilo kun Vindozo estas ĝuste tiu programeto ”Esperanto Klavaro (EK)”. Miakomprene ĝi funkcias same kiel la programeto ”Tajpi”. Ankaŭ agordo-paĝoj estas samspecaj.

Do, per ĝi vi povas skribi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto aŭ per X-sistemo aŭ H-sistemo aŭ alia. Mi uzis en ĝi jenan sistemon: komo + c → ĉ, komo + g → ĝ, komo + h → ĥ, ktp. Parenteze, mi utiligis la komo-klavon, ĉar la situo de ĝi sur la QWERTY-klavaro estas tre bona.
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-07-12

makis (Å vise profilen) 2014 7 12 02:07:08

Nu, mi uzis la dvorakan klavaron dum multaj jaroj sed mi ne uzus veran esperantan dvorakan klavaron ĉar, mi pensas, oni tajpas pli en onia nacia lingvo. Do, por tia kialo, mi daŭras uzi la dvorakan klavaron. Sed mi kreis vindozan version por ke oni povas tajpi supersignojn per la ALT klavo. (ALT + c = ĉ; ALT + SHIFT + h = Ĥ, ktp).

Do, se vi volas uzi la dvorakan klavaron sed ne volas uzi "sistemon" (aŭ x aŭ h), jen mia versio de la dvoraka klavaro: http://esperantajxo.blogspot.com/2014/05/dvoraka-k...

jlavris85 (Å vise profilen) 2014 7 12 06:54:44

Se vi uzas Ubunton (Linukso) mi rekomendas aldoni Esperanton kiel klavaron en viaj klavaraj agordoj. La Esperanta klavaro estas defaŭlte instalita en Ubunto.

Jen la Esperanta klavaro en Ubunto:
-----------------------------------
Ŝ Ĝ E R T Ŭ U I O P Ĵ Ĥ (supra vico)
A S D F G H J K L ; (hejma vico)
Z Ĉ C V B N M , . / (malsupra vico)
-----------------------------------

Se vi uzas Vindozon mi rekomendas uzi Amiketon:
http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/

Amike,
Joreno

Lakiro (Å vise profilen) 2014 7 12 09:25:23

jlavris85, dankon! Ĝis nun mi uzis nur QWERTY klavaron en Android de tabulkomputilo, sed vi sugestis bonan ideon uzi e-klavaron en UBUNTU. Efektive tio ĉi estas oportuna helpilo dum la skribado. Ankoraŭ mi provis ekranan ubuntu-klavaron ONBOARD, kiu permesas tajpi esperantajn literojn per longa premo.

novatago (Å vise profilen) 2014 7 12 10:08:35

makis:… mi ne uzus veran esperantan dvorakan klavaron ĉar, mi pensas, oni tajpas pli en onia nacia lingvo.…
Mi devas klarigi aferojn rilate al tio. Mi uzas tute senprobleme klavaroaranĝon per kiu mi povas tajpi hispanajn kromsignojn (á, é, í, ó, ú, ü), la hispanan literon ñ, hispanajn interpunkciajn signojn (¡, ¿ kiuj malfermas ! kaj ?), aliajn apudmeteblajn supersignetojn kiel ª (eta a ekzemple por Dª —sinjorino— aŭ 1ª —unua—, ĝi estus utila por Esperanto XD) uzatajn en la hispana KAJ ĉiun esperantan literon SEN ŝanĝi la uzatan klavaroaraĝon.

TAMEN por plurlingvuloj, sen gravi ĉu ili estas tiaj pro gepatroj aŭ pro lernado pli-malpli malfrua, estas kaj devas esti io tute normala uzi pli ol unu klavaroaranĝon. Tial operaciumaj programistoj faciligis la aferon plej, kiel eble. Mi nun havas agorditajn klavaroaranĝojn hispanan, hispanesperantan, araban kaj ĉinan en mia vindozo kaj por ŝanĝi ilin, mi nur bezonas unu sekundon.

Tio ne temas pri kia lerta mi estas je komputiloj. Tio estas io facile lernebla kaj lernenda por lingvolernantoj. Por ŝanĝi inter ili, oni nur bezonas unu sekundon kaj estas same facile al skribi majusklon, aŭ signojn kiel @, $, ".

Ne estas io hontiga bezoni helpon por lerni tion, Ankaŭ ne estas io hontiga uzi solvojn, kiel EK. Tamen, komprenu ke uzi komputilon estas io pli ol uzi fejsbukon (aŭ lernu!-paĝaron). Uzi komputilon bezonas lernadon eĉ se oni volas uzi ĝin baze. Lerni uzi kaj ŝanĝi klavaroaranĝon ne estas io nur por progresintaj komputilaj uzantoj, speciale se oni volas lerni kaj uzi aliajn lingvojn.

Ĝis, Novatago.

makis (Å vise profilen) 2014 7 12 12:29:56

novatago:
Mi ne havas problemon kun malsamaj klavararangoj aŭ ŝaltanta inter ili - iam oni bezonas tion kiam lingvo uzas malsamajn literotipojn, ekz latina kontraŭ cirila - sed se oni kreus tipon de dvoraka klavaro (pro literofteco) por ĉiu lingvo, ni havus krei kaj lerni multege da malsamaj aranĝoj. Tio estas tro multe por lerni kaj uzi, mi pensas.

Do, por tio kialo, mi uzas la dvorakan klavaron (farita por angloparolantoj) kaj nure uzas specialajn klavojn por elekti supersignojn.

Tibake til toppen