Späť na obsah

Uzo de 도

od Demian, 6. júla 2014

Príspevky: 5

Jazyk: Esperanto

Demian (Zobraziť profil) 6. júla 2014 7:35:37

Mi legis tiun ĉi frazon: 냉장고에 먹을 것이 아무것도 있었습니다. (Estis nenio por manĝi en malvarmujo.) Mi komprenas la frazon. Sed mi ne komprenas, kiel oni uzas -도 post 아무것. Ĉu vi povas helpi?

kaptulo (Zobraziť profil) 6. júla 2014 9:50:57

El kie vi prenis tiun frazon? Tiu frazo sonas tre fuŝe kaj ĝi ŝajnas gramatike malĝusta. Prefere ol ĝi, normala korealingva parolanto parolos jene:

(X) 냉장고에 먹을 것이 아무것도 었습니다.
(laŭvorte: ĉe-fridujo manĝonta-aĵo eĉ-io-ajn estis)

(O) 냉장고에 먹을 것이 아무것도 었습니다.
(laŭvorte: ĉe-fridujo manĝonta-aĵo eĉ-io-ajn ne-estis)

La ĝosaj(josa, 조사, rolmontrilo) kiujn oni povas postmeti post 아무것(io ajn) estas tre limigitaj. Kio venas al mi en la kapon ĉi-momente, estas (ankaŭ, eĉ, la cifero 12 en la ligita paĝo), 이나(aŭ) aŭ 이라도(eĉ). Do, simple memoru tiurilate entute kiel ekz. 아무것도, 아무것이나(aŭ 아무거나. Ĉi formo estas pli kutima. La antaŭan oni uzas ĉefe en skriba lingvo.), 아무것이라도(aŭ 아무거라도. Sama kialo samkiel la antaŭa).

아무것도 signifas "eĉ io(n) ajn", "ankaŭ io(n)". Kaj post ĝi, oni devas nepre uzi nean vorton kiel 없다(ne-estiĝi), 못(ne-kapable), 안(ne), 않다(ne-fari, ne-esti), 모르다(ne-scii), 아니다(ne-esti, nei). Aldone, ĉar 아무것도 ĉiam akompanigas al si neajn vortojn, estus pli bone interpreti tiajn esprimojn kiel unu fiksitan vortgrupon:

아무것도 없다: nenio estiĝas, prefere ol, io ajn ne estiĝas
아무것도 못 [동사]: [tiu] povas [verbo] nenion, prefere ol, [tiu] ne povas [verbo] ion ajn
아무것도 안 [동사]: [tiu] [verbo] nenion, prefere ol, [tiu] ne [verbo] ion ajn
아무것도 [동사]-지 않는다: same
아무것도 안 [형용사]: nenio est[as] [a-vorto], prefere ol, io ajn ne est[as] [a-vorto]
아무것도 [형용사]-지 않다: same
아무것도 모른다: [tiu] scias nenion, prefere ol, [tiu] ne scias ion ajn
아무것도 아니다: [tio] ne estas io ajn sed ĉi esprimo havas signifon pli ol simpla vortgrupo. Idiome ĝi signifas "Ne gravas".

아무것이나 signifas "ion ajn (el kelkaj aferoj)". La mallongigita formo 아무거나 estas la pli kutima. La ĝosa 이나(aŭ 나) havas diversajn signifojn, sed kiam uziĝi kun 아무것, ĝi plejparte prezentas ĉi-supran signifon "ion ajn (el kelkaj aferoj)".

아무것이라도 signifas "eĉ ion ajn (el kelkaj aferoj)". La diferenco inter 이나 kaj 이라도 estas tre subtila. Oni uzas ilin kiel nuancilojn kaj hmm... prefere ol mi klarigu la diferencon ĉi tie, eble estus pli bone ekkoni ĝin tra kunteksto aŭ per vortaro. Ĉe mi, estas ege malfacile vortigi aŭ klarigi ĝenerale ĝin. -_-a

Demian (Zobraziť profil) 8. júla 2014 6:25:14

Dankon por via detala respondo. Tre helpema estas ĝi. ridulo.gif

kaptulo (Zobraziť profil) 8. júla 2014 8:27:28

ridego.gif

amigueo (Zobraziť profil) 10. októbra 2014 8:39:19

saluton
mi ŝatus skribi esperanton per korea "alfabeto". antaŭdankon

Nahor