Al la enhavo

Kursoj por infanoj en anglo?

de zaragorti, 2014-julio-06

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

zaragorti (Montri la profilon) 2014-julio-06 16:20:58

Mi komenĉis lerni esperanton dum du monatojn. Mi tiom ŝatas la lingvon ke mi ankau komenĉis instrui kelkaĵ vortoj al miaj geinfanoj, kiu ankau ŝatas ĝin. Sed ni mankas iu libroj au kurso inde de uzi kun infanoj. Ĉu, vi scias kelka kurso pro instrui esperanton al infanoj kiu jam parolas en anglo? Mi jam konas la filmoj, ekzemple 'Mazi en Gondolando' kaj BookBox.com, sed mi serĉas kurso pli similan al la kursoj ke oni uzas en lernejoj, kun libroj, filmoj, ktp. Mi dankas vin por iu helpo ke vi povas doni al mi.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-julio-07 11:01:16

Mi esperas, ke vi permesas al mi korekti viajn erarojn:
Mi komenĉcis lerni eEsperanton dum du monatojn. Mi tiomtiel multe ŝatas la lingvon, ke mi ankauŭ komenĉcis instrui kelkaĵjn vortojn al miaj geinfanoj, kiuj ankauŭ ŝatas ĝin. Sed al ni mankas iu libroj auŭ kursojinde de uzi kun infanoj, kiuj indas instrui ilin al infanoj. Ĉu, vi sciaskonas kelkajn kursojn propor instrui eEsperanton al infanoj, kiuj jam parolas en anglola anglan? Mi jam konas la filmojn, ekzemple 'Mazi en Gondolando' kaj BookBox.com, sed mi serĉas kurson pli similan al la kursoj ke, kiujn oni uzas en lernejoj, kun libroj, filmoj, ktp. Mi dankas vin por iu helpo ke, kiun vi povas doni al mi.
"paroli en Anglo" = "paroli dum esti en persono, kiu devenas de Anglujo"

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-07 11:43:39

Pli bone estu: "Sed al ni mankas libroj kaj kursoj, kiuj estas instruindaj al infanoj." aŭ pli simple "Sed al ni mankas libroj kaj kursoj instruindaj al infanoj."
Ankaŭ oni povas diri ambaŭ "koni kurson" kaj "scii kurson". "Scii" signifas ke vi lernis la kurson.
Anstataŭ uzi kurson specialan por anlgaparolantoj, pli bone estas uzi Ĉe-metodan kurson, kiam insruisto ne uzas scion de nacia lingvo de lernantoj. Aŭ almenaŭ instruisto uzu plej malmulte da ne-Esperantaj vortoj, kiom eblas. Ekz. montri objekton aŭ bildon kaj diri:
Tio estas mano.
Tio estas ĉemizo.
Tio estas libro.
ktp.

zaragorti (Montri la profilon) 2014-julio-07 19:56:10

Fenris_kcf kaj sergejm, jam vi scias, ke la kurso, ke ni bezonas ne estas sola por la infanoj, sed ankaŭ por paĉjo! Dankon por preni la tempon por instrui al mi. Mi provegos lerni de miaj eraroj.

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-08 05:03:55

Mi estas memlernanto, mi neniam interesis pri kursoj, mi nur diris kia estu ĝi.
Pri Ĉe-metodo mi ekkonis el "Balado pri Ĉe-instruisto" de Tomas Pumpr. Ĝi estas en "Baza Literatura Krestomatio", kiu ankoraŭ estas aĉetebla ekz. ĉi tie
Ĉe-metodo taŭgas ambaŭ por infanoj kaj plenkreskuloj.
Pli multe parolu Esperante, komencante de simplaj frazoj, ekz. "Bonan tagon!"

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2014-julio-08 11:38:01

Saluton! Ĉu vi serĉis ion tie? http://esperanto.org.uk/eab/bookcat.htm

Estas sekcio por infanoj, kaj por studaĵoj. Eble "Mil Unuaj Vortoj en Esperanto" taŭgas!

dombola (Montri la profilon) 2014-julio-08 19:21:54

zaragorti:Mi tiom ŝatas la lingvon...
La esprimo "tiom ŝatas"estas akceptebla.

Vidu ĉi tiujn ekzemplojn prenitajn el Gerda Malaperis:

"Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo."

"Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi."

zaragorti (Montri la profilon) 2014-julio-12 22:14:32

Dankon al ĉiuj helpantoj. Viaj respondoj estas ĉiuj utilaj kaj mi estas dankema por ĉi tiuj. Mi trovis ankaŭ la instruan programon 'Springboard to Languages' ('Saltotabulo al lingvoj'?). Tiu programo, kiu estas subtenata de la Esperanto-Asocio de Britio, enhavas multajn rimedojn por instrui Esperanton al infanoj. Ĝi estas destinita por britaj lernejoj, sed la administrantoj konsentis sendi aron al mi ankaŭ.

Timtim (Montri la profilon) 2014-julio-18 18:56:37

zaragorti:'Springboard to Languages' ('Saltotabulo al lingvoj'?).
Ni uzas foje la nomon kiam ni volas esperantigi ĝin Lingvolanĉilo. Mi ĝojas, ke vi trovis ĝin kaj esperas, ke ĝi ja utilos por vi kaj via familio.

Se vi interesiĝas pri Mil Unuaj Vortoj kontaktu min per privata mesaĝo kaj mi esploros, ĉu mi povos por vi aranĝi pli bazan prezon por sendi al Gibraltar.

jaldrich (Montri la profilon) 2014-julio-22 19:10:02

Eble viaj infanoj ĝuus la Urso-Kurson.

Reen al la supro