Kiom da tempo vi bezonis por lerni esperanton?
از Leandrolernu, 7 ژوئیهٔ 2014
پستها: 5
زبان: Esperanto
Leandrolernu (نمایش مشخصات) 7 ژوئیهٔ 2014، 0:18:40
Parolu pri ĉi tio.
kiel vi lernis ?
zaragorti (نمایش مشخصات) 7 ژوئیهٔ 2014، 20:19:21
Mi eklernis Esperanton kun la kurso 'Mi estas komencanto' je Lernu, kaj poste legante Esperantajn novelojn en mia Kindlo, tre ofte helpita de la Kindlo-vortaro, kompreneble! Bonan sorton!
robbkvasnak (نمایش مشخصات) 7 ژوئیهٔ 2014، 20:27:46
vicentesales (نمایش مشخصات) 7 ژوئیهٔ 2014، 22:33:38
En 2013 mi bezonis 6 monatojn da relernado kaj praktikado por interpaloli kun germanoj, francoj, hispanoj kaj katalunoj.
Legu pli ĉe: https://docs.google.com/document/d/1OzYHZsAaSVX15y...
DuckFiasco (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014، 5:22:51
Post kelkaj semajnoj, mi povis konversacii pri la ĉiutaga vivo.
Post kelkaj monatoj, mi povis legi librojn.
Nun, post 11 jaroj, la plej elstara aspekto de Esperanto por mi estas tio, ke mi povas esprimi min kaj kompreni samnivele. Kion mi komprenas, tion mi povas ĝeneraligi kaj plejparte ankaŭ ĝuste diri. Tute ne estas tiel alilingve, kie oni devas memori sennombrajn esceptojn, kaj la simplan fakton, ke multajn aferojn oni simple "ne diras tiel".
Mi ankoraŭ ne havis la feliĉan okazon konatiĝi kun Esperantistoj proprapersone, sed eĉ konsiderante tion, mi ĝojis mian jardekon kun Esperanto
Multajn pliajn jardekojn al ni ĉiuj!