Đi đến phần nội dung

Kiom da tempo vi bezonis por lerni esperanton?

viết bởi Leandrolernu, Ngày 07 tháng 7 năm 2014

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

Leandrolernu (Xem thông tin cá nhân) 00:18:40 Ngày 07 tháng 7 năm 2014

Kiom da tempo vi bezonis por lerni esperanton?
Parolu pri ĉi tio.
kiel vi lernis ?

zaragorti (Xem thông tin cá nhân) 20:19:21 Ngày 07 tháng 7 năm 2014

Mi ankaŭ estas komencanto. Mi jam lernis Esperanton dum kelkajn monatojn. Mi kredas, ke mi trovis ĝin pli facila, ĉar mi jam parolas en hispana-lingvo kaj angla-lingvo, do la vortoj ne estas tute strangaj por mi. Verŝajne, se vi parolas en portugala-lingvo, vi ankaŭ trovas ĝin pli aŭ malpli facila.

Mi eklernis Esperanton kun la kurso 'Mi estas komencanto' je Lernu, kaj poste legante Esperantajn novelojn en mia Kindlo, tre ofte helpita de la Kindlo-vortaro, kompreneble! Bonan sorton!

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 20:27:46 Ngày 07 tháng 7 năm 2014

Mi eklernis ĝin plurfoje, parolis sufiĉe flue kaj forlasis ĝin. Plej verŝajne la fakto ke mi povas komuniki rete mantenas min en Esperantolando. Kaj antaŭ kelkaj jaroj mia brazila edzo deziris lerni ĝin ĉar li ege ĉagrenas pri la angla. Ni loĝas en Usono kaj ni devas uzi la anglan ĉiun tagon - sed kelkaj homoj ĉi-tie (aparte unulingvanoj) mokas pri homoj kiuj ne parolas ĝin denaske. Li jam post kelkaj monatoj komunikis kun mi sufiĉe bone en Esperanto - eĉ se ne perfektgramatike. Mi memoras ke mi devis lerni ĝin la unuan fojon kaj jam post kelkaj tagoj mi komprenis la homojn kiuj parolis kun mi kvankam mi tiam ne ĉiam povis respondi. Mi eĉ nun ankoraŭ lernas novajn vortojn - mia edzo ankaŭ - sed ni facile povas babili.

vicentesales (Xem thông tin cá nhân) 22:33:38 Ngày 07 tháng 7 năm 2014

Antaŭ 20 jaroj mi konis ĉiujn regulojn sed tuj haltis sen koni la parolon.
En 2013 mi bezonis 6 monatojn da relernado kaj praktikado por interpaloli kun germanoj, francoj, hispanoj kaj katalunoj.

Legu pli ĉe: https://docs.google.com/document/d/1OzYHZsAaSVX15y...

DuckFiasco (Xem thông tin cá nhân) 05:22:51 Ngày 09 tháng 7 năm 2014

Post nur kelkaj horoj, mi povis kompreni kaj skribi tre bazajn frazojn.
Post kelkaj semajnoj, mi povis konversacii pri la ĉiutaga vivo.
Post kelkaj monatoj, mi povis legi librojn.

Nun, post 11 jaroj, la plej elstara aspekto de Esperanto por mi estas tio, ke mi povas esprimi min kaj kompreni samnivele. Kion mi komprenas, tion mi povas ĝeneraligi kaj plejparte ankaŭ ĝuste diri. Tute ne estas tiel alilingve, kie oni devas memori sennombrajn esceptojn, kaj la simplan fakton, ke multajn aferojn oni simple "ne diras tiel".

Mi ankoraŭ ne havis la feliĉan okazon konatiĝi kun Esperantistoj proprapersone, sed eĉ konsiderante tion, mi ĝojis mian jardekon kun Esperanto ridulo.gif

Multajn pliajn jardekojn al ni ĉiuj!

Quay lại